Contribuții/Mesaje: 61
Limbă: Esperanto
Eddycgn (Arată profil) 13 ianuarie 2010, 21:33:50
KoLonJaNo:Saluton!Dankon, mi korektis la mesaĝojn. Bedaŭrinde mi ne povas plu korekti la enketon!
Eddycgn:Kiuj leteroj kaŭzas al vi problemojn de prononco en esperanto?Memoru: "Unu litro de tiu supo enhavas sufiĉe da nudelaj literoj por skribi leteron per ili."
Eddycgn:Mi kredas ke en ĉiu denaska lingvo estas alia malfacileco.Mi mem devas klopodi prononci la literon r tiel, ke ankaŭ negermanlingvano perceptas ĝin.
Kolonjano
(Ĉu vi povas?)
La "r" vi certe povas prononci kiel la bavaroj! Aŭ kiel oni parolas en Frechen...
Eddi
MikeDee (Arată profil) 13 ianuarie 2010, 21:44:53
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Eddycgn:Mi pensas, tiu elparola kiel la germana Szene http://www.forvo.com/search/szene/
Por mi “sc”.
darkweasel (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 10:07:20
Ankaŭ la diferenco inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj. (s/z, d/t, b/p, k/g, ĉ/ĝ, ŝ/ĵ) ne estas tre facila. Kvankam la germana ja teorie distingas ilin, almenaŭ en mia Viena dialekto oni ne estas ĝenerale tre zorga pri la distingo kaj prononcas laŭplaĉe.
darkweasel (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 10:08:29
jagxi (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 11:20:32
Mi ne povas bone distingi 'r'-n kaj 'l'-n. Mi prononcas 'r'-n rolite, sed kelkaj (japanlingvaj) amikoj ne povas. 'l'-n mi prononcas iom etendinte langon, tamen mi malofte laciĝas. Ofte mi erare skribas 'r'-n anstataŭ 'l'-n, aŭ renverse.
Krome 'ĵ'-n kaj 'ĥ'-n mi ne povas prononci. Kiam mi prononcas 'ĥ'-n, mi faras kiel tusi malelegante. 'Ĵ'... tiun ĉi mi jam rezignis. Tro delikata por mi. Ĝin mi ĉiam prononcas kiel 'ĝ'.
Aldone, 'ku', 'su'. Mi emas prononci 'kutimo'-n aŭ 'sufero'-n kiel 'ktimo', 'sfero'. Ĝenerale en japana linvo oni ofte senkonscie ne prononcas vokalon 'u'.
Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.
jagxi (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 12:16:26
Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.
Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?
Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
ceigered (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 12:38:49
jaĝi:Precipe mi volas koni diferencon inter 'ĝ' kaj 'ĵ'. Kiel vi distingas ilin? Bonvole konigu al mi.Por iuj ajn japanaj parolantoj, mi pensas ke la "ĝ" estas kiel "ぢ", kaj "ĵ" estas kiel "じ", almenaŭ historie - sed mi ofte aŭskultas al la Japana lingvo, kaj mi ne pensas ke mia klarigo estas bona, ĉar mi plejofte aŭdas "ĝi" sonon kaj malplejofte aŭdas "ĵi" sonon
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
La plej malfacilaj sonoj por mi estas la L, Ŭ, C (kiam proksima al aliaj consonantoj aŭ unua), kaj fojfoje la R.
La L - ĉar mi estas Sudaŭtraliano, kaj mi havas la saman problemon kiel N244 (malhela/velara L, kiam ĝi estas malantaŭ vokaloj)
La ŭ - ĉar mi intermiksas malhela L, hela L kaj la Ŭ.
La C - ĉar mi nur uzis ĝin en aliaj lingvoj kiam ĝi estis vortfina aŭ en la Japana "tsu つ"
La R - ĉar mi parolas la Angla lingvo!
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Telperiën (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 12:40:03
Eddycgn (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 12:40:36
jaĝi:Pardonon, ankoraŭ foje demandoj.Saluton, jen mia konsilo :
Kiel vi prononcas 'v'-n kaj 'f'-n? Tiuj ne estas en japana lingvo.
Mi lernis en leciono de angla lingvo, ke oni prononcas ilin mordante per dentoj suban lipon. Sed poste mi legis en alia libro, ke oni prononcas ilin tuŝante enan flankon de suba lipo per superaj dentoj. Ĝis tiam mi prononcas tiel. En viaj lingvoj, kia?
Kaj, pri 'ng'. Kiel vi prononcas 'Hongkongo'n? Mi lernis, ke 'ng' estas 'n' sonoriganta nazon. En japana lingvo, oni senkonscie distingas 'm'-n, 'n'-n kaj 'ng'-n. Tamen iam mi aŭdis, ke iu japana esperantisto prononcis 'Hongkongo'n simile al 'Hongukongo'. Ĉu vi kutime klare prononcas 'g'-n de 'ng'?
Por la "f":
Kiel la japana (f aŭ p) en « Nippon »
Do vi devas suprenlevi iomete la superan lipon. Nesonora.
Por "v" la sama sistemo, tamen sonora.
Por "ng":
mi kredas ke en "ng" la "n" devas esti elparolita per lingvo pli retrata ol en "n" kaj la pinto de la lango ne devas tuŝi la dentojn.
Amike
Telperiën (Arată profil) 14 ianuarie 2010, 12:45:54