إلى المحتويات

Kubo!

من jan aleksan, 15 يناير، 2010

المشاركات: 16

لغة: Esperanto

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 10:51:42 ص

Salutojn,

Kion vi planas somere, ĉu partopreni kubajn aranĝojn?

ridulo.gif,

cellus (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 2:35:56 م

Radio~! skribis: Mi partoprenis tiun en Bjalistoko pasintjare kaj ne ĝuis ĝin.

Saluton! Mi estas scivolema, kial vi ne ĝuis la kongreson en Bjalistoko. Ĉu ĝi estis tro granda?

Amike

Cellus

saloli (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 3:03:26 م

Mi ne iros Kuben ĉar kiel usonano, mia registaro ne permesas al ni ke ni vojaĝus al Kubo leĝe. Jen la lando de libereco ridulo.gif estus vere ridinda se la situacio ne estus tiom hontinda

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 4:53:23 م

Mi ne iros al Kubo ĉar estas tro koste.

Mi volus iri al IJS, sed bedaŭrinde mi verŝajne devos labori ĉi-somere…

Matthieu (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2010 9:36:21 م

Prave, tiu estis mi. Kaj mi memoras vin. okulumo.gif

Rogir (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 1:38:57 ص

Kaj vi Aleks, kion vi planas fari?

sinjoro (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 9:39:59 ص

Radio~!:
Jes, ĝi estis tre granda kaj ĉar partoprenis malmultaj gejunuloj (kompare al la IJK) ofte estis malfacile trovi geamikojn.
Kompare al aranĝoj strikte junularaj - certe. Estas vero, ke UKoj ne same mojosas kiel malpli grandaj eventoj dediĉitaj nur por junaj esperantistoj. Tamen laŭ multaj homoj estis pli videblaj la gejunuloj, kompare al la antaŭaj Universalaj Kongresoj okulumo.gif

Ankaŭ mi ne intencas iri al Kubo. Anstataŭe mi planas partopreni la Rusian Esperanto-Kongreson en Peterburgo, kaj tiel la unuan fojon viziti tiun najbaran landon.

Simioenlaurbo (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2010 9:44:47 م

saloli:Mi ne iros Kuben ĉar kiel usonano, mia registaro ne permesas al ni ke ni vojaĝus al Kubo leĝe. Jen la lando de libereco ridulo.gif estus vere ridinda se la situacio ne estus tiom hontinda
Mi ankaŭ usonanas, do ne iros mi al kubo malgajo.gif ...sed espereble mi partoprenos en alia grandega esperanta okazaĵo.

Parenteze, jam estas somero en la suda duonglobo okulumo.gif

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2010 11:20:28 ص

Simioenlaurbo:
saloli:Mi ne iros Kuben ĉar kiel usonano, mia registaro ne permesas al ni ke ni vojaĝus al Kubo leĝe. Jen la lando de libereco ridulo.gif estus vere ridinda se la situacio ne estus tiom hontinda
Mi ankaŭ usonanas, do ne iros mi al kubo malgajo.gif ...sed espereble mi partoprenos en alia grandega esperanta okazaĵo.

Parenteze, jam estas somero en la suda duonglobo okulumo.gif
Bonan legadon: CUBA: WHAT YOU NEED TO KNOW ABOUT THE U.S. EMBARGO ridulo.gif

Frankouche (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2010 11:35:53 ص

jan aleksan:Fakte ne tiom klaras ĉu maleblas iri kuben por usonanoj. Vi povas iri per kanado aŭ meksiko. Tamen vi ne povas pagi per kreditkarto.
Eble, juĝaj agoj povus esti kontraŭ ili. Usona leĝo ŝajnas tre strikta pri tiu.

Ĉu estas aliaj landoj, leĝe malpermesitaj al geusonanoj ?

عودة للاعلى