본문으로

Neĝo

글쓴이: Leporino, 2010년 1월 27일

글: 102

언어: Esperanto

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오전 11:13:23

Eddycgn:
AlfRoland:Bano, fotitan pasintan vintron.
Viaj spuroj sur la lago?
Ne, probable estas spuroj de vulpo.

Sxak (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오후 1:31:37

Eddycgn:
Kian temperaturon vi havas en via domo? En la litĉambro?
Mi havas normale +23-24.
Ankaŭ ni havas la saman temperaturon. Se mi ne aerumas la ĉambron, ĝi povas esti eĉ ĝis +27, sed la planko estas ofte malvarma

Sxak (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오후 1:37:37

AlfRoland:Bano, fotitan pasintan vintron.
Bone. Ankaŭ mi antaŭ 15 jaroj ofte naĝis vintre, sed nun tiu distrikto de la urbo, kie estas oportuna aperturo en la glacio ne estas ofte vizitata de mi kaj mi ne havas tie punkton por trinki teon kaj ripozi, tial mi plene ĉesis naĝi vintre.
Kaj mi vidas multajn diferencojn inter via vintra baseno kaj la niaj.
La niaj estas plene ŝutitaj per neĝo, do ne eblas eĉ kompreni, ke vi staras sur la akvo, sed sur la via mi vidas malhelajn makulojn

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오후 1:49:32

Ŝak:
La niaj estas plene ŝutitaj per neĝo, do ne eblas eĉ kompreni, ke vi staras sur la akvo, sed sur la via mi vidas malhelajn makulojn
Pasintan vintron estis ĉe mi nur malmulte da neĝo kaj ebli sketadi sur tiu lago. Ĉi vintre estas ĉirkaŭ 60 cm da neĝo sur la glacio.

walkingonthesun (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오후 6:11:43

Mi ŝatas la neĝon, sed mi malŝatas marŝi en ĝin. lango.gif

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 2월 28일 오후 5:36:10

Post la neĝo,
uragana ventoblovo.
Se vi estas maldika kaj malpeza
krampiĝu
al la balustrado!

EL_NEBULOSO (프로필 보기) 2010년 3월 2일 오전 10:55:00

La pasinta semajno mi ankoraŭ vidis neĝon en Vieno (en la "Tiroler Garten" en la zooparko).

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 2일 오후 5:33:30

EL_NEBULOSO:La pasinta semajno mi ankoraŭ vidis neĝon en Vieno (en la "Tiroler Garten" en la zooparko).
Jes, dum la semajnfino la lastaj spuretoj de neĝo forfandiĝis. Ankaŭ ĉe mia lernejo antaŭe ankoraŭ estis staketo de neĝo, kiu nun tute forestas. Finfine plivarmiĝas!

Dozorca (프로필 보기) 2010년 3월 4일 오후 10:56:10

Antau momento,ĉe mi denove falis neĝo. rideto.gif

Leporino (프로필 보기) 2010년 3월 5일 오전 9:29:45

La neĝo estis preskaŭ tute malaperinta. Hieraŭ neĝis iom, sed hodiaŭ la suno brilas varmete kaj denove fandigas la neĝon. Leporo kaj sciuro jam vizitis nian ĝardenon. Ĉu printempas? senkulpa.gif

다시 위로