إلى المحتويات

Strangaj loknomoj

من darkweasel, 12 فبراير، 2010

المشاركات: 56

لغة: Esperanto

TatuLe (عرض الملف الشخصي) 20 مايو، 2012 6:49:39 م

Tissi estas komunumo de Italio, sed ĝia nomo signifas "mamo" en la finna.

troyshadow (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 12:34:05 ص

en Rusio estas rivereto Pjana-ebria

MarCin83 (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 8:02:30 ص

En Germanio:

- Darmstadt = intesta urbo
- Wixhausen (urboparto de Darmstadt) = "ejakul(ant)aj domoj"
- Linsengericht = lentoplato
- Brechen = vomi

Brechen troviĝas ĉe la Kotzallee = "vomalejo", kies nomo klarigiĝas pro tio, ke ĉe tiu strato situiĝas unue Würges = "elglutu ĝin", poste Oberbrechen = "vomi supren", kaj fine Niederbrechen = "vomi suben".

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 9:56:51 ص

En Sevilo, estas Dos Hermanas, Du fratinoj, kiun iuj ŝercante nomas kvar mamoj.
En Palencio estas Cuerno, korno, Cornoncillo, korneto, kaj Cornón, kornego.
En Avila: Avilo, Poyales del Hoyo, tru kaciloj, av-ilo ankaŭ estas ilo de la avo...:bastono?
En Lugo, Villapene, Penis urbeto
En Ĝirono, Espolla, Estas kaco, ĝir-ono ankaŭ signifas mezan rondveturon
(mi metas ilin apartigataj por povi klaki vortare)

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 1:06:21 م

MarCin83:
- Wixhausen (urboparto de Darmstadt) = "ejakul(ant)aj domoj"
Fakte la unua parto de tiu kunmetaĵo signifas "masturbiĝi", ne "ejakuli".

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 1:25:32 م

En Ĥaeno, Andaluzio, estas Guarroman, tre amuza loknomo, ĉar miksas guarro kaj man, kaj oni ne povas eviti pensi pri la angla man, signifus porka viro, sed ĝia deveno estas araba, kiel Guadalquivir, Sevilo, kiu signifas granda rivero-(guadal-wadal), riverego. En Hispanio estas multaj riveroj kiuj ekas per guadal-, Guadalfeo, Guadalmedina, Guadalhorce, Guadiana...post la araba influo dum la Mezepoko.
En Granado estas Dolar: Dolaro,
En Valencio estas Turquía, Turkio, kaj en Coruña estas Egipto, Egiptio.

Fenris_kcf (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 4:17:17 م

Hmm, mi povus skribi tre longan liston, se anstataŭ mi nur skibos kelkajn, kio estas proksime al mia loĝloko:

Oberhäslich ~ oberhässlich = super-aĉa

Lederhose = leda kuloto

Oschatz ~ Oh, Schatz! = ho, trezoro! / ho, kara mia!

Lauchhammer = ajl-martelo

Glashütte = vitro-dometo

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 8:05:35 م

En Salamanko: Peñatesnuques, pli malpli, Roke-sennuku...

En Avilo: Aveinte, dudeke, kiam oni veturas sur/kun/uzante 20 kilometroj(dudekkilometre) dum/en horo/Hore

BKM

Epovikipedio (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 11:40:33 م

En Kanado:
Whitehorse - Blanka ĉevalo
Yellowknife - Flava tranĉilo

En Francio:
Condom (Urbo) - Preventilo
Gray - Griza
Nice - Bela
Châteauroux - Rufa burgo/kastelo
Grasse = Dika

En Anglio:
Reading = Legante/Legi

Epovikipedio (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2012 11:43:29 م

MarCin83:
- Wixhausen (urboparto de Darmstadt) = "ejakul(ant)aj domoj"
Sen komentoj...

عودة للاعلى