La vortaro estas tro sala.
ya darkweasel, 20 Februari 2010
Ujumbe: 29
Lugha: Esperanto
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2010 7:33:23 alasiri
La vorto sal ja estas ofte uzata tiamaniere. Sed tio estas eraro. Salo estas blanka spico, kaj sal estas senfinaĵa ekkrio de tiu ĉi vorto.
Mi opinias, ke ĉesu tia ĉi subteno de ofta eraro fare de lernu! Kiu entajpas sal estu sendata al salo, ĉar tio estas la signifo de tiu ĉi ekkrio.
Pharoah (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2010 9:11:38 alasiri
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2010 9:28:16 alasiri
Ni ŝategas impliki aĵojn.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2010 9:33:28 alasiri
(estas pli mallongaj)
Kial ne : Ĝ!
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 11:00:46 asubuhi
Pharoah:Jes, sed kiam oni vere dirus la mallongigo de salo? Ĉi tiu signifo ne helpus la lernantojn kompreni la interparolojn, kiujn ili legus. Mi pensas ke sal (sen ') por saluton ne estas eraro, sed nova vorto.Sal simple logike signifas salon. Laŭ la logiko "helpas kompreni la interparolojn", ni povus ankaŭ envortarigi ĉiujn aliajn oftajn erarojn.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 12:27:37 alasiri
Pharoah:Jes, sed kiam oni vere dirus la mallongigo de salo? Ĉi tiu signifo ne helpus la lernantojn kompreni la interparolojn, kiujn ili legus. Mi pensas ke sal (sen ') por saluton ne estas eraro, sed nova vorto.Mi povas kompreni ke multaj homoj volas unusilaban saluton kiel la anglan Hi. Sed se ni vere enkonduku novan vorton, tiam ni ne enkonduku Sal, ĉar sal ja jam estas radiko. Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 1:09:30 alasiri
horsto:Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?Multe pli bone ol sal! Mi iafoje uzas hej, kiu ŝajnas pli kutima.
dombola (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 9:17:53 alasiri
Kial ni ne simple enkonduku Haj, kion preskaŭ ĉiu en la mondo komprenus?
Multe pli bone ol sal! Mi iafoje uzas hej, kiu ŝajnas pli kutima.Grandegaj trompoj!!
1)Se oni anstataŭigus saluton por "hej" aŭ "haj",oni kreus substantivan vorton sen o-finaĵo.
Se oni facile akceptus substantivan vorton sen o-finaĵo por ofta ĉiutaga esprimo, tiam la semo de la nereguleco estus certe daŭre enplantita en la sino de Eo.kaj estus sole afero de tempo por ĝi vigle floradi en vojo sen reveno.
2)Se oni esperantigus al "hejo" kaj "hajo", la granda avantaĝo de monda komprenado perdiĝus.Plue, "hejo/hejon/hajo/hajon" sonas kiel interjektiojn por instigi aŭ haltigi ĉevalojn! Noblaj kaj utilaj bestoj,sed malnobla kaj malbelsona komplimento.
3)Se oni komplimenti "hej" aŭ "haj",oni ne povas plendi se la alia homo ekparoli en la angla.
Eble tre bona oportuneco por agrabla parolo Esperante perdiĝus.
4)"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontiĝas kun vera Esperantisto.
5)Vidu kion mi deziras al vi ciuj:
http://noticias.uol.com.br/album/100221olho_albu...
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 10:36:28 alasiri
"Saluton" forte kaj afable dirata certigas nin ke ni renkontas vera Esperantisto.Mi tute akordas kun vi.
Do, SALUTON al vi ĉiuj. Estas plezurego interŝanĝi ideojn kun vi, kies gepatraj lingvoj mi neniam sukcesos lerni aŭ paroli.
Amike.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 21 Februari 2010 10:45:34 alasiri
Eĉ en anglujo en fajnaj butikoj oni ne salutas klientojn per "Hej!", sed per "Good morning Sir!"
Se urbe iu diras al mi "Hej!" mi ofendiĝas.