Sadržaj

21a de Decembro 2012: ĉu la fino del' Mondo?

od nigrarozo, 8. ožujka 2010.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

nigrarozo (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 13:14:35

Asteroidoj aŭ kometoj trafantaj la orbiton de la Tero... katastrofaj vulkan-erupcioj... fortegaj tertremoj... violentaj uraganoj kaj tajfunoj... nehaltigeblaj cunamoj kaj inundoj... fandiĝantaj glaciejoj kun konsekvenca manko de trinkebla akvo por tutaj loĝantaroj... politikaj kaj religiaj skismoj... definitiva disfrakasiĝo de la nuna jam "lama" ekonomio... reveno al speco de barbara mezepoko... per unusola kaj konciza vorto... APOKALIPSO!

Karaj samideanoj, ĉu vi estas pretaj por la "Lasta Tago"?

Ĉiuokaze, mi deziras trankviligi vin, ĉar eĉ apokalipso, eĉ ĝi, prezentas nedisputeblan avantaĝon. Kiu? Simple! Ni ne pagos plu impostojn...

Continuum (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 13:58:59

nigrarozo:
Ĉiuokaze, mi deziras trankviligi vin, ĉar eĉ apokalipso, eĉ ĝi, prezentas nedisputeblan avantaĝon. Kiu? Simple! Ni ne pagos plu impostojn...
Vi tute pravas!! almenaŭ, estas unu pozitiva afero!! okulumo.gif

Eddycgn (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 14:06:46

nigrarozo:...APOKALIPSO!
Kara nigrarozo,
ĉio tio okazos se PDL perdos la balotadon en marto... rido.gif rido.gif

jan aleksan (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 15:48:31

Mi aŭdis ke estis miskalkulo pri tiu dato ^^".

Cetere, ne estas la fino de la mondo, ĝi estas planita je la 3a jarmilo, laŭ Nostradamus

sergejm (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 15:48:59

21an de Decembro 2012 estos nur fino de Maja-a kalendaro (granda kalkulo).
Informoj pri tiama fino de l'Mondo estas samaj kiel informoj pri fino de l'Mondo 1-a de Januaro 2000.
Sed ĉu Maja-oj okupiĝis tiom multe pri astronomio? Maja-aj libroj estis bruligitaj de hispanaj konkistadoroj, nun ni havas nur ŝtonoj kun iuj datoj. Ĉu eble tiuj estas tomboŝtonoj kun datoj de naskiĝo kaj morto?

Greyshades (Prikaz profila) 8. ožujka 2010. 16:24:57

Mi scias se la tago estos la fino de la mondo, sed mi ŝatas la filmon multe okulumo.gif

Cimerman (Prikaz profila) 26. ožujka 2010. 14:18:12

Dum mia longa vivo mi travivis kelkajn finojn de la mondo kaj daŭre mi restas ĉi tie. Mi estas optimisto!

crescence (Prikaz profila) 26. ožujka 2010. 17:16:46

Post nelonge, estos la kristnaska festo, kaj mi ricevos belan donacon ! rido.gif

Pharoah (Prikaz profila) 27. ožujka 2010. 22:54:39

Ĉi tio estas stranga aĵo de la homoj. Ĉiam, kiam ni vidas malbone designitan kalendaron, ni pensas, ke la mondo finiĝos. La afero de la maja kalendaro estas kiel Y2K, sed multe pli stulta.

Natrag na vrh