본문으로

statika elektro

글쓴이: crescence, 2010년 3월 10일

글: 13

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 2:04:53

Saluton,

Kiel oni povas eviti la elektrajn malŝargojn, kiam oni tuŝas la pordon de sia veturilo ?

jubilo (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 2:35:47

tuŝante alia metala aĵo antaŭ ol movi... kaj ne lasu ĝin

Pharoah (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 3:50:49

Ĉi tio okazas multe dum la vintro ĉar la aero sekas. Aĉetu humidigilon, eble.

fizikisto (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 3:54:32

Malŝargado vi povas nur eviti per izolado. Ekz. vi povus uzi gumgantojn por tuŝi metalajn partojn de la veturilo.

Tamen, vi povas malŝargi sen senti ĝin. Tenu metalan aĵon (ekz. ŝlosilon) kaj tuŝu metalan parton de la veturilo per tiu aĵo. La malŝargado okazos tra la aĵo kaj vi ne sentos ĝin.

crescence (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 5:52:36

Mi opinias, ke estas mi elektra aĵo. Eble, pro mia vestaro. Ĉu la metala aĵo tuŝanta la veturilon ne kontaktigas min al la veturilo ?

jubilo (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 11:12:53

la afero, laŭ mi, estas, esti konektita al aŭto antaŭ ol ekestigi la statikan elekton, do, antaŭ ol movi la kruroj sur la seĝo.. do tuŝu la pordon, antaŭ ol movi...kaj dum movado ridulo.gif

maratonisto (프로필 보기) 2010년 3월 12일 오후 9:51:41

La fizikisto proponas solvon ĝustan. Per aĵo metala Vi ne sentos la disŝarĝon. Mi tuŝas 'elektrostatikdanĝerajn' surfacojn kutime kun ŝlosilo. Se mi ne havas ŝlosilon, mi tuŝas ĝin kun ungo. La disŝarĝo okazas, sed la ungo ne estas sensebla.

crescence (프로필 보기) 2010년 3월 13일 오전 6:39:11

Mi tuj eksperimentos. Dankon al ĉiuj pro viaj proponoj.

crescence (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오후 5:59:45

Mi surmetas nun linajn kaj kotonajn vestojn. La statika elektro malaperis.

Espi (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오후 8:27:34

crescence:... linajn kaj ...
En tiu kunteksto mi skribus: ... tolajn kaj ...

Amike
Klaus-Peter

다시 위로