Повідомлення: 20
Мова: Esperanto
marcuscf (Переглянути профіль) 18 березня 2010 р. 18:24:32
arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.
zan (Переглянути профіль) 19 березня 2010 р. 01:23:46
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Eddycgn (Переглянути профіль) 19 березня 2010 р. 20:56:12
Kio estas la avantaĝo kompare kun la aliaj babilmanieroj?
Ĉu estas pli amuza?
horsto (Переглянути профіль) 19 березня 2010 р. 21:08:53
marcuscf:Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?arĉjo:Laŭ PMEG "ŭ" povas aperi nur en "aŭ", "eŭ" kaj "oŭ", do oni uzu "tvit"-formon. Mi ankaŭ preferas nomi ĝin "Tvitilo".Sed la nomo de la litero ŭ estas ĝuste ŭo. Tial mi opinias ke ĝi povas aperi vortkomence.
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
LyzTyphone (Переглянути профіль) 24 березня 2010 р. 11:18:12
Krome, estas simila retejo Plurk pli populara en mia hejm-insulo Tajvano~ Tion bedaŭrinde ankaŭ baras la ĉina Granda-Fajr-Muro.
marcuscf (Переглянути профіль) 24 березня 2010 р. 14:55:55
horsto:Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
horsto (Переглянути профіль) 24 березня 2010 р. 17:10:00
marcuscf:Kion vi citas estas nur referato de Geraldo Mattos. Ĉu vi opinias la referaton pli grava ol PMEG? Rilate al ŭ li nur esprimas sian privatan opinion.horsto:Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)
marcuscf:Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?
marcuscf (Переглянути профіль) 24 березня 2010 р. 19:34:14
horsto:Do, en PMEG estas la opinio de Bertilo. Ambaŭ opinioj estas same gravaj.marcuscf:Kion vi citas estas nur referato de Geraldo Mattos. Ĉu vi opinias la referaton pli grava ol PMEG? Rilate al ŭ li nur esprimas sian privatan opinion.horsto:Laŭ Geraldo Mattos, ŭ estas permesata en ĉiuj pozicioj.
Ĉu vi ne legis la tekston en PMEG?
PMEG:
La Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo ŭo.
...
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferen... (6-a paĝo)
horsto:Jes.
marcuscf:Mi ne komprenas. Kiun literon? Ĉu la ŭ?
Zamenhof povus nomi la literon "aŭ" aŭ "eŭ" se li volus.
horsto:Sed Zamenhof povus nomi ŭ kiel ajn li volus, ĉar li mem kreis la formon "litero + o", li mem povus krei escepton se ŭ estus vere ne uzebla en iu pozicio. Sed li preferis ne krei escepton, do ŭ estas normala litero, kiel ĉiuj aliaj.
La regulo por nomi literon estas la litero + o, ĉu ne?
Espi (Переглянути профіль) 24 березня 2010 р. 21:26:29
Bennon (Переглянути профіль) 5 квітня 2010 р. 07:17:17
Mia uzantnomo estas Bennon. Mi havas anglajn kaj esperantajn tŭitojn, kaj havas kelkfoje aliajn lingvajn tŭitojn.
La logiko de Geraldo Mattas estas bona, sed esperantistoj devas ne tromulte uzi "ŭ"-on kiel la zumata lip-dorslanga proksimumo konsonanto (angle: voiced labio-velar approximant). Mi pensas, ke "tŭiti" ne estas erara vorto, sed ankaŭ ne estas trebona vorto. Ĝin mi ŝatas pro nur onomatopeeco.