Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-17 14:07:18
Nun mi legas iujn librojn, kiujn mi ankaŭ trovis en la interreto, kaj mi intencas legi ilin ĝis la fino.
Do mia respondo estos 2-3 baldaŭ (sed ankoraŭ ne).
Dozorca (Montri la profilon) 2010-marto-17 21:27:51
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
jawq81 (Montri la profilon) 2010-marto-17 21:51:47
Nova temo: Via profilo indikas ke vi loĝas en norda Alabamo, en la urbo Huntsville. Do mi serĉis vian nomon sur Facebook kaj rimarkis ke vi loĝas en Decatur. Mi vizitis tiun urbon antaŭ kvin aŭ ses semajnoj. Ni iris al 'gospel' koncerto en Somerville kaj tre ĝuis la vojaĝon. La pejzaĝo de Birmingham ĝis Decatur estas belega.
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-18 09:52:49
trojo (Montri la profilon) 2010-marto-23 17:21:41
jawq81:Nova temo: Via profilo indikas ke vi loĝas en norda Alabamo, en la urbo Huntsville. Do mi serĉis vian nomon sur Facebook kaj rimarkis ke vi loĝas en Decatur. Mi vizitis tiun urbon antaŭ kvin aŭ ses semajnoj. Ni iris al 'gospel' koncerto en Somerville kaj tre ĝuis la vojaĝon. La pejzaĝo de Birmingham ĝis Decatur estas belega.Mia Facebook-reto nomiĝas "Huntsville/Decatur" sed mi efektive loĝas en Huntsville. Decatur tamen troviĝas tre proksime al Huntsville. Ŝajne laŭ Facebook ili estas unu metropola regiono.
Vi povas aldoni min ĉe Facebook, se vi volas. Efektive iu lernu-ano ajn rajtas aldoni min... tamen bonvolu sciigi, ke vi estas lernu-ano.
Estas bonege ekscii, ke alia esperantisto loĝas en Alabamo.
bukvodel (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 09:56:16
-- Sergej Lukjanenko -- La nokto patrolo(Propra destino, Sia inter la siaj) (rus)
-- Harry Harrison -- La kaptita universo (angl)
-- El la vivo de esperantistoj(esperanto)
Kaj mi jam achetis kaj baldaŭ legos:
-- D. Ŝevĉenko, A. Striganova -- La tero, kiu volis forflugi (rus)
-- Sergej Lukjanenko -- Kavaleroj de kvardek insuloj (rus)
Mi elŝarĝis de la projekto Gutenberghttp://www.gutenberg.org/browse/languages/eo kaj baldaŭ legos:
-- La Aventuroj de Alicio en Mirlando (angl)
-- Batalo pri la Domo Heikkila (fin)
Jakovo (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 13:20:02
[LISTO]
Enkonduko en la Teorion de Lingvaj Lodoj (de Reinhard Selten, Nobel-premio-ricevinto) - estas tre teoriema kaj matematikema libro (ĝi estas la ununura esperanta libro kiun mi posedas),
Dua Libro de l' Lingvo Internacia (de Zamenhof mem, e-libre de www.gutenberg.org)
Fundamente Krestomatio (de Zamenhof mem, e-libre de www.gutenberg.org, mi ĝis nun nur parte legis, ĉar ŝajnas esti librego)
Vivo de Zamenhof (de Edmond Privat, ankaŭ e-libro ĉe www.gutenberg.org),
La Eta Princo (e-libre de
ĉi tie, uzante readitlater sur mia iPod),
Esperanto - La nova latino de la Eklezio (de Ulrich Matthias, http://www.u-matthias.de/latino/latina.htm). Tiun libron mi legis Esperante kvankam ĝi estas unue germana (mia denaska lingvo). Ankaŭ tiun libron mi legis per "readitlater" sur mia iPod, ĉar mi estas tre ŝparema
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
... eble mi forgesis kelkajn[/list]
Leonez (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 15:43:37
Miland (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 18:41:57
Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 19:53:07
[LISTO]
Gerda malaperis kaj Vere aŭ fantazie (kiun mi ne finis) de Claude Piron,
Rat-Man (tradukita el la itala; mia sola vera papera Esperanta libro — la aliajn mi legis komputile),
Fajron mi sentas interne de Ulrich Matthias.[/list]