讯息: 24
语言: Esperanto
Sxak (显示个人资料) 2010年3月23日上午7:48:56
zan:ankaŭ rusoj.Eddycgn:En aliaj landoj, ĉu oni havas dek aŭ dudek, aŭ ok, aŭ dek-ses, aŭ dek-ok?Japanoj havas dudek.
Sed mi ĵus rimarkis, ke en unu rusa idiomo temas nur pri 5

En la rusa ekzistas la idiomo : scii kiel siajn 5 fingrojn.
Mi rememoris pri ĝi nur legante tiun fadenon kaj komprenis, kiom ridinda ĝi estas

zan (显示个人资料) 2010年3月23日上午9:07:53
Ŝak:En la rusa ekzistas la idiomo : scii kiel siajn 5 fingrojn.Interese! En la japana estas "enkalkuliĝi en 5 fingrojn".(eble malĝusta traduko)
La senco estas, ke iu estas unu el la plej elstaraj 5 personoj.
darkweasel (显示个人资料) 2010年3月24日下午3:05:18
marcuscf:Jes, sed la kategoriecon de landnomo oni devas tamen scii por paroli pri lingvoj. Laŭ vi, en Francio loĝas francianoj, kiuj parolas la lingvon francan, kaj en Indonezio loĝas indonezianoj, kiuj parolas la lingvoj indonezian. Ĉu tio estas tre regula?Espi:Mi ne komprenis. Tiuj formoj ja estas tute logikaj kaj korektaj ("rusujano" estas en la fundamento). Oni povas elekti ĉu oni uzos ilin aŭ ne, do mi preferas uzi.marcuscf:Mi preferas diri "britianoj", "usonanoj", "aŭstralianoj", "italianoj". Estas pli simple. Eble estas malgranda senca diferenco inter britoj kaj britianoj, sed tio plejofte ne gravas.Por kio ekzistas lingva regularo?
Amike
Klaus-Peter
Vi povus eknomi ankaŭ la lingvojn kun I. Sed tion mi ne povas subteni, ĉar mi estas aŭstro, kiu loĝas en Aŭstrujo (kaj ne en Germanujo) kaj parolas la germanan lingvon - ne la germanian! Kaj mi certe ne volas, ke mia denaska lingvo nomiĝu laŭ nur unu el la landoj, en kiuj oni parolas ĝin.
(Verŝajne vi kiel brazilano povas konsenti, ke via lingvo ne nomiĝu portugalia, sed portugala.)
marcuscf (显示个人资料) 2010年3月24日下午8:57:11