לתוכן העניינים

Kial vi eklernis Esperanton?

של zan, 21 במרץ 2010

הודעות: 24

שפה: Esperanto

5KFunRun (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2010, 13:45:49

Artefaritajn lingvojn mi ŝatis. Ĉar Esperanto havis grandan libraron, mi interesiĝis. Mi estas feliĉa ke mi eklernis. Oni povas renkonti multajn homojn el la tuta mondo per Esperanto.

joho (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2010, 01:43:12

Mi estas ne plu junulo nuntempe. Esperanto estas tre bona por mensa ekzerco. Per reto, lerni esperanton estas pli facile ol alian lingvon. okulumo.gif

Edgaregawa (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2010, 00:03:28

sal.gif Mi estas spiritisto, kaj mi interesiĝis danka'l amikino kiu lernis ĝin. Poste, mi aŭdis prelegon pri disvolvigado de Spiritismo per tradukado de ĝia literaturo.
Poste, mi eksciis la filozofion antaŭ la kreado de la lingvo kaj amegis ĝin.

hoketo (הצגת פרופיל) 1 באוגוסט 2010, 09:42:53

Char mi estas denaska Esperanto-parolanto.

לראש הדף