לתוכן העניינים

Enketo je religiano

של magnifico94, 23 במרץ 2010

הודעות: 47

שפה: Esperanto

Vilius (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 18:41:06

jchthys:Kial ne estas simpla "Kristano" opcio? shoko.gif
Kaj kiel Scientologio estas inter religioj, sed ne inter krimaj organizacioj?

Eddycgn (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 20:43:02

Vilius:
Kaj kiel Scientologio estas inter religioj, sed ne inter krimaj organizacioj?
Bona komento! Do neniu esperantisto...

zan (הצגת פרופיל) 21 באפריל 2010, 00:55:12

Pri budaismo bonvolu lasi min iomete skribi. La klarigo de Vilius verŝajne pravas, tamen mi volas ekzerci min en Esperanto.

Mi legis plej bazan libron pri budaismo. Ŝajnas al mi, la unua budaismo kreita de Sidarto Gotamo pli similas al filozofio ol al religio. Li ne kreis Dion eble ankaŭ nek diojn, kiuj helpas homojn. Posteuloj kreskigis budaismon, kaj naskiĝis diversaj sektoj. Posteuloj tiom respektis Budaon(Sidarto Gotamo), ke Budao fariĝis sama kiel dio. Budao estas ne nur Sidarto Gotamo. Oni pensis, ke estas budaoj en ankaŭ la pasinteco kaj la estonteco (ambaŭ tre malproksimaj). Kaj estas bodisatvoj, kiuj helpas homojn sen fariĝi budao. Kaj en iuj sektoj ankaŭ hinduismaj dioj fariĝis budaismaj dioj.
En japanio sektoj kun multaj dioj estas relative popularaj.

Verŝajne en esperantujo troviĝas veraj budaistoj. Se mi eraras, bonvolu korekti.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 21 באפריל 2010, 16:38:46

@zan
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?

gyrus (הצגת פרופיל) 21 באפריל 2010, 20:40:36

Mi kredas je la Rondo de la Vivo.

zan (הצגת פרופיל) 22 באפריל 2010, 00:48:50

Eddycgn:@zan
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?
Temas pri sansaro(renaskiĝo)?
Budaismo disvastiĝis al diversaj landoj kaj ŝanĝiĝis tie laŭ la kutimo de la loĝantoj. Verŝajne hindoj kaj popoloj, kiujn influis hinda kulturo, kredas je renaskiĝo. Laŭ la libro, kiun mi legis, ĉinoj ne kredis je renaskiĝo. Ĉar ili jam havis propran kulturon, kiam ili eksciis pri budaismo. Japanoj eksciis pri budaismo fare de ĉinoj kaj koreoj, kiujn influis ĉina kulturo. Ĝenerale japanoj(eble eĉ budaistaj japanoj) ne kredas je renaskiĝo. Ĝenerale ni kredas, ke la mortintoj iros al alia mondo. Mi mem kredas, ke post la morto mi fariĝos nenio. Tamen, se karaj homoj mortus, mi volus, ke ili iru al feliĉa mondo.

kimmiekeuh (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2010, 11:58:53

Kial ne indikas diferencon inter ateismo kaj agnostikismo?

Ĝi preskaŭ estas insulto! O_O

lango.gif

kimmiekeuh (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2010, 12:24:47

Roberto12:Ni ne forgesu la flugantan spageton monstron lango.gif
Ho, interese! ridego.gif
Se oni povas kredi en FSM, oni povas kredi en ĈIO! ridego.gif
(sed ĝi,... estas mia opinio sal.gif )

Wilhelm (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2010, 06:12:08

Mi ne scias kiel diri tion esperante sed angle ĝi nomas "Ignosticism" or "Theological noncognitivism" Ĝi signifas ke paroli pri dio ne sencas, kaj paroli pri ĉu tiu dio ekzistas ankaŭ malsencas .

Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas"
Agnostiko dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne"
kaj
Ignostiko dirus "Mi ne scias kion vi signifas kiam vi diras, 'Dio ekzistas'"

Ho, mi trovis ĝin en Vikipedio! http://eo.wikipedia.org/wiki/Ignostikismo

Sed..
Kulture, mi trovis la biblion riĉa mistero, kiu devas esti solvata. Plenas je interesaĵoj kaj kuriozaĵoj, kiu ĉiam sorĉas min.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 27 באפריל 2010, 12:46:58

La biblio diras ke Kaino, post mortigi sian fraton Abelon, iris en la mondon kaj serĉis virinon por si mem.
Tio kio signifas? Estis mondo ekster la paradizo aŭ antaŭ la biblia kreado?

Aŭ eble la paradizo de Adamo kaj Evo estis nur legendo por tiu popolo, ne konsiderante la eksteran mondon kaj aliajn popolojn?
Varŝajne. Laŭ la biblio la universo estas malnova nur 6000 jaroj. Ni scias nun ke la tero estas malnova plimalpli 4.5 miliardoj da jaroj. La unuaj vivsignoj, solaĉelaj bakterioj formiĝis en la maro antaŭ 3 miliardoj da jaroj.

Adamo estas tre simpata, do li venas tro malfrue.

לראש הדף