Sadržaj

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

od dobri, 7. travnja 2010.

Poruke: 209

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaz profila) 20. travnja 2015. 07:14:14

robbkvasnak:Neniu en nia hemisfero interesiĝas pri tio. Estas nur kopio de brita kulturo.
Jes, vi pravas. La konkurso estis interesa, kiam la unuopaj kantistoj kantis en sia propra lingvo. Tamen nun oni opinias, ke nur la angla kanto povas sukcesi, tial preskaŭ ĉiuj kantas angle.
Mi ankaŭ memoras, ke iam venkis germanino kun la kanto "Iom da paco" (Ein bisschen Frieden), kiun mi poste aŭdis en angla traduko, sed tio ne sonis tiom rave, kiom la germana originalo.

dobri (Prikaz profila) 10. svibnja 2015. 11:21:02

Post la plua aŭskultado de la kantoj mi iomete ŝanĝis la vicordon:
1.Moldavio
2.Germanio
3.Nederlando
4.Israelo
5.Britio
6.Svedio
7.Slovenio
8.Hispanio
9.Litovio
10.Rumanio

dobri (Prikaz profila) 19. svibnja 2015. 21:07:22

Denove mi estas seniluziigita. Moldavio kaj Nederlando malavancis.
Ĉu simile por mi finiĝos ankaŭ la dua duonfinalo?

dobri (Prikaz profila) 24. svibnja 2015. 21:17:00

Jes, denove mi spertas, ke mia ŝato de iuj kantoj estas tute alia ol tiu de plimulto da aŭskultantoj.
Germanio restis la lasta kun Aŭstrio.
Almenaŭ Svedio venkis!

vincas (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 07:29:43

dobri:Post la plua aŭskultado de la kantoj mi iomete ŝanĝis la vicordon:
1.Moldavio
2.Germanio
3.Nederlando
4.Israelo
5.Britio
6.Svedio
7.Slovenio
8.Hispanio
9.Litovio
10.Rumanio
Bone, ke estas Litovio en via listo [:

vincas (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 07:32:33

Al mi plaĉis kantoj de Slovenio, Aŭstrio.

klmn (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 07:46:26

latvoj ĉi foje imprese surprizis

vincas (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 11:31:08

Kanto de Latvio ankaŭ estas bona. Kaj kantistino estas bela latvino [:

vincas (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 11:40:24

Mi el ĉio memoras kantojn de Slovenio (ĉar ŝi kantis la unua kaj mi ankoraŭ ne dormis), Izraelo, Latvio, Svedio, Aŭstrio. Tia estas mia listo.

klmn (Prikaz profila) 25. svibnja 2015. 12:22:41

--

Natrag na vrh