לתוכן העניינים

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

של dobri, 7 באפריל 2010

הודעות: 209

שפה: Esperanto

Justpatrolo (הצגת פרופיל) 15 במאי 2016, 17:27:22

Jes. Bedaŭrinde ĵurio de la konkurso havas propran pozicion kaj notas politike. Mi volus koni nome muzikajn lokojn sur piedestalo.

IkuTurso (הצגת פרופיל) 15 במאי 2016, 19:34:50

Malbonaj malvenkistoj argumentas kun politikaj konspiroj: ne estas eble.

klmn (הצגת פרופיל) 16 במאי 2016, 10:30:58

Серёга:Mi anticipe sciis ke Rusio devu partopreni nek en eŭrosong-eŭrovido nek en eŭrop-sporto. ridulo.gif
Nun tio evideblas por pli multaj stultuloj. ridulo.gif
Jes ĉar bezonatas kapabli malvenki kaj konfesi erarojn

Fuzzy (הצגת פרופיל) 16 במאי 2016, 15:59:42

klmn:Jes ĉar bezonatas kapabli malvenki kaj konfesi erarojn
...Dum kverelo inter geedzoj:
-- Kial vi NENIAM konfesas ke vi eraras?!!!
-- Tio estas simple: ĉar mi neniam estas malprava!

klmn (הצגת פרופיל) 17 במאי 2016, 07:17:31

Fuzzy:
klmn:Jes ĉar bezonatas kapabli malvenki kaj konfesi erarojn
...Dum kverelo inter geedzoj:
-- Kial vi NENIAM konfesas ke vi eraras?!!!
-- Tio estas simple: ĉar mi neniam estas malprava!
ridulo.gif

dobri (הצגת פרופיל) 12 במאי 2017, 15:15:00

Mi forgesis priskribi mian opinion pri ĉijara konkurso. Dum du duonfinaloj al mi plej plaĉis kantoj el Belorusio, Rumanio kaj Makedonio. Tamen la lasta ne sukcesis. Ne sukcesis eĉ interesa kanto el Montenegro. En Youtube plaĉis al mi pluraj landoj kiel Francio, Danlando, Kipro, Armenio, Hispanio, Greklando kaj Svedio. Tute ne plaĉis al mi kanto el Hungario. Sabate vespere mi estos surprizata, kiu lando venkos!

Cimerman (הצגת פרופיל) 13 במאי 2017, 10:13:42

Laŭ mia opinio venkos Francio.

Minni (הצגת פרופיל) 14 במאי 2017, 11:09:17

Al mi plaĉis multoj kantoj: franca, bulgara, aŭstralia, sveda, norvega, hungara... Kaŭze de tiu situacio mi ne voĉdonis. Estonio, mia lando, malfeliĉe ne aperis en la finalo. La kanto de Potugalio ne plaĉis al mi, sed mi scis tio povas venki, ĉar tio plaĉis al multaj amikoj.

Vestitor (הצגת פרופיל) 14 במאי 2017, 11:29:56

Kiun landon venkis?

Minni (הצגת פרופיל) 14 במאי 2017, 12:04:50

Vestitor:Kiun landon venkis?
Portugalio venkis.

לראש הדף