შეტყობინებები: 8
ენა: Esperanto
Schwa (მომხმარებლის პროფილი) 19 აპრილი, 2010 02:03:31

Mi estas studinta esperanton de du semajno, bedaŭrinde, mi estas fininta kun mia libro de esperanto-eduko.
Do, mi venas ĉi tie plibonigi mian esperanton

Ankaŭ, ĝi estas ebla ke mi povas diri iujn vortojn malĝustajn, do, ĝustigu min

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 19 აპრილი, 2010 08:25:42
LyzTyphone (მომხმარებლის პროფილი) 19 აპრილი, 2010 16:43:21

Se mi mem verkus la saman mesaĝon, mi verkus jene:
Saluton al ĉiuj!Notu bone la grasaj ŝanĝoj~
Mi jam studas esperanton ekde du semajnoj antaŭe. Bedaŭrinde, mi ellegis mian libron por esperanto-eduko. Do, mi venas ĉi tien por plibonigi mian esperanton
Ankaŭ, estas eble ke mi skribis iujn vortojn malĝuste, do, ĝustigu (aŭ korektu) min
Ĝuu lernadon!
Schwa (მომხმარებლის პროფილი) 19 აპრილი, 2010 21:48:16


Espere mi povos komuniki plibone baldaŭ

Nu, laŭ (?) ĉi tiu komuniko daŭras plitempo - Kiom da tempo vi estas parolinta esperanton?
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2010 05:40:25
Schwa:Dankon por/pro/de (Oni povas diri dankon por aŭ dankon pro (sed ne *dankon de). Ambaŭ esprimoj estas logikaj, sed mi preferas dankon por (verŝajne ĉar oni tiel diras en la germana).kiun mi uzu?) la helpo kaj respondo
Schwa:Espere mi povos komuniki pli bone baldaŭOni normale kunskribas komparajn esprimojn kiel pli bone kaj plej bone.
Schwa:Nu, laŭ (?) ĉi tiu komuniko daŭras plitempo - Kiom da tempo vi parolas esperanton?Mi ne vere komprenas la unuan parton de tiu ĉi mesaĝo. Ĉu vi eble celis:
Nu, por ke ĉi tiu komuniko daŭru (pli longe) ...
Atentu ke en la angla oni mallogike diras how much time have you been speaking Esperanto. Tiu have you been speaking tamen ne esprimas ian pasintecon (kvankam tia estas ĝia formo). En Esperanto, por nuntempaj agoj (mi ja ankoraŭ parolas Esperanton), oni uzas simple la finaĵon -as.
Mi parolas Esperanton ekde la fino de 2008. Mi registriĝis ĉe lernu! en oktobro de 2008, sed en la komenco mi ne tre progresis, kaj mia vera eklerno okazis, se mi ĝuste memoras, en decembro de la sama jaro.
horsto (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2010 15:24:21
darkweasel:Kiu diras tion?
Oni normale kunskribas komparajn esprimojn kiel pli bone kaj plej bone.
Normale oni ne kunskribas tion, laŭ miaj scioj.
Schwa (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2010 21:42:50
Kial ĉiam, dankon por vi helpo

Sed mi ne komprenas kial vi ŝanĝis 'uzus' al 'uzu'. 'Uzus' estas la formo kondiĉa kiu mi devas uzi, jes?
Mi ne vere komprenas la unuan parton de tiu ĉi mesaĝo. Ĉu vi eble celis: Nu, por ke ĉi tiu komuniko daŭru (pli longe) ...Jes, mi celis tion, sed, de nove, kial vi ŝanĝis 'daŭras' al 'daŭru'?
-----------
Kion vi uzis por esti tiel bona ĉe esperanto? Io en ĉi tiu retejo aŭ ia de libro?
Filu (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2010 22:16:38
darkweasel:Atentu ke en la angla oni mallogike diras how much time have you been speaking Esperanto.Noteto: bonvolu ne korekti miajn eblajn erarojn.
Atentu ke en la vivo oni neniam prave juĝas pri logiko kaj mallogiko de lingvoj pli grandaj ol oni, antaŭ esti vere kompreninta la kialojn kaj kielojn de ties pasinta evoluo.