المشاركات: 11
لغة: Esperanto
crescence (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 7:40:25 ص
Mi legas en la paĝo http://verdamilio.info/org/?lang=eo jenon :
La dangera lingvo kaj ties tradukoj Esperanta
Ĉu ni povas skribi :
La dangera lingvo kaj siaj tradukoj Esperanta ?
Kiu estas la malsameco ?
Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 9:16:40 ص
Ĉu temas pri tradukojn en Esperanton aŭ Esperantaj tradukoj el aliaj lingvoj?
crescence (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 9:36:22 ص
Miland: Bonvolu doni pli da kunteksto.Vidu ĉi tie
crescence (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 10:42:33 ص
super-griek:Dankon pro via longa respondo.
Ni ne povas skribi siaj, sed ja ĝiaj
Estas krome akcentinde ke la posedataĵo devas aparteni al la tuta subjekto, ne nur al parto de ĝi:
Ĉu estas klare tiel?
Nu, kiu estas la malsameco inter ties kaj ĝia ?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 12:15:35 م
crescence:Ne vere estas granda diferenco.
Nu, kiu estas la malsameco inter ties kaj ĝia ?
Mi pensas, ke mi ie legis, ke oni uzu ĝia (lia/ŝia), se temas pri aparteno al io, kio estis antaŭe menciita kiel subjekto, kaj ties por aparteno al io, kio estis antaŭe menciita kiel objekto. Tamen ne ŝajnas al mi, ke multaj Esperantistoj efektive uzas la lingvon tiel. Vi povas do trakti tiujn du vortojn kiel preskaŭ samsignifajn.
Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 1:12:43 م
crescence:Bone, en tiu kunteksto mi preferas ĝiaj tradukoj (el Esperanto al aliaj lingvoj).Miland: Bonvolu doni pli da kunteksto.Vidu ĉi tie
Ties estas uzata malmulte (jen rilata paĝo de la PMEG). Tamen, en ĉi tiu kunteksto, miaopinie, ne tre gravas se oni uzas ties. Pri siaj, tamen, ĉar si ne povas esti parto de subjekto, oni devus diri, ekzemple la danĝera lingvo kun siaj tradukoj al aliaj lingvoj.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 1:23:01 م
Miland:Kondiĉe ke la Monda Banko kaj siaj kolegoj komprenas...Tiu frazo evidente estas malĝusta, ĉar sia ne povas esti subjekto nek parto de subjekto.
tommjames (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 1:37:27 م
darkweasel:Jes, kaj ŝajnas al mi ke ĝuste tial ankaŭ la frazo "La dangera lingvo kaj siaj tradukoj Esperantaj" estas malĝusta ĉar ĝi estas nominativa frazo en kiu la subjekto estas la tuta frazo.Miland:Kondiĉe ke la Monda Banko kaj siaj kolegoj komprenas...Tiu frazo evidente estas malĝusta, ĉar sia ne povas esti subjekto nek parto de subjekto.
Miland (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 3:05:16 م
darkweasel:
tommjames:Prave, mi devintus uzi kun anstataŭ kaj; dankon. Mi reviziis la mesaĝon.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 1 مايو، 2010 5:08:34 م
Miland:Ah jes. Tiam la afero havas sencon, kaj la frazo estas ĝusta.darkweasel:tommjames:Prave, mi devintus uzi kun anstataŭ kaj; dankon. Mi reviziis la mesaĝon.