ورود به محتوا

Monpunoj

از crescence, 6 مهٔ 2010

پست‌ها: 32

زبان: Esperanto

Jakovo (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2010،‏ 20:15:20

crescence:
Jakovo:En Austrio ...
La aŭstria leĝo ne estas severa... La Aŭstroj estas bonŝancaj !
Kiel mi skribis, mi kredas ke devus esti pli severaj monpunoj por ke oni ne tro rapidigu. Ankaŭ ja ne estas tre justa ke iuj povas tro rapide veturi sen granda puno kaj la aliaj kiuj ĝustan rapidon veturas kvazaŭ punas sin mem per limigante sian rapidecon malgajo.gif

Tamen mi kredas ke ne estas bonŝance havi maltro da monpunoj pro rapidegeco aŭ alkohola veturado: ĉiu, kiu jam enterigis amikon mortinta pro tro rapida veturado (aŭ kaŭzita de ŝi aŭ li mem aŭ mortigita de alia veturanto) verŝajne certigus tion.

Mi ankaŭ kredas, ke estas ne bone tro toleri etajn rapidumojn: Tiel ĉiam la veturantoj troas la rapideco je certa kvanto. Ekzemple, kie oni veturu maksimume 30 km/h preskaŭ ĉiu veturas ĉirkaŭ 50, kaj kie 50 tie 70 ktp. Estas tre bedaŭrinde, ke la veturantoj ne respektas la limitojn. Kaj kiu ilin respektas tiu estas mokita de la aliaj. Tiel ja ankaŭ estiĝas diferenco inter la rapidojn kreskigante la verŝajnecon de akcidento.

Do mi postulus monpunon eĉ ekde unua troa km/h-o, kvankam tio ne estas facile pro mezureraroj.

goli (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2010،‏ 6:05:10

En Rusio monpuno estas 2000/2500 rubloj. Tio estas apud 70 eŭro. Oni povas senigi stira licenco(driving license)(Mi ne scias tradukon por Esperanto).

Sxak (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2010،‏ 6:49:13

antaŭ kelkaj minutoj mi vidis tiun libron kaj trovis, ke galli preskaŭ plene pravas...
Do por supero je 10-20 km/h la monpuno estas 100 rub
por 20-40 - 300 rub
por 40-60 - 1000-1500 rub
pli ol 60 - 2000-2500 aŭ (!) senigo je konduklicenco por ŝajne 4-6 monatoj

Borgo (نمایش مشخصات) 3 ژوئن 2010،‏ 8:19:46

Simcha:En Unoso la monpunoj dependas pri ŝtato. En ŝtato mia, Kalifornio, la monpuno povus esti pli ol $300 USD.

Tiu estas mi mesaĝon unuan en Esperanto. sal.gif

Pardonu min se estas erarojn. Dankas vin!
Mi kredas ke la malplej trafika monpuno estas $371 usonaj dolaroj (en Kalifornio).

[ankaŭ bonvolu korekti miajn erarojn]

sergejm (نمایش مشخصات) 3 ژوئن 2010،‏ 9:25:05

Borgo:
Mi kredas ke la malplej trafika monpuno estas $371 usonaj dolaroj (en Kalifornio).

[ankaŭ bonvolu korekti miajn erarojn]
"trafika" ne estas kvalita adjektivo, ĝi ne povas esti pli/malpli/plej/malplej. (more/less/most/least traffic fine/punishment)

necesas diri "la malplej granda trafika monpuno".
PS: mia rusa-angla vortaro tradikas "monpuno" kiel "fine" (kaj "sporta puno" kiel "punishment"), sed tio ŝajnas al mi strange, "fine" kiel adjektivo estas "bela".

sergejm (نمایش مشخصات) 4 ژوئن 2010،‏ 4:44:35

Anekdoto pri la temo:
Trafikpolicisto haltigas aŭtiston:
"Vi trorapidis je 60 km/h!".
La viro eliras el la aŭto kaj donas la ŝlosilojn al la trafikpolicisto:
"Se vi povos tiel rapidigi ĝin, la aŭto estos via!"

Mustelvulpo (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2010،‏ 5:38:21

[/quote]PS: mia rusa-angla vortaro tradikas "monpuno" kiel "fine" (kaj "sporta puno" kiel "punishment"), sed tio ŝajnas al mi strange, "fine" kiel adjektivo estas "bela".[/quote]Jes, anglalingaj vortoj ofte havas multajn diversajn signifojn, aparte la malgrandaj vortoj. La angla vorto "fine" povas traduki Esperante kiel: fajna, subtila, brava, bon(eg)a, bela, monpuno(-i), kaj eble estas aliaj tradukoj, kiujn mi forgesas.

En mia ŝtato, Miĉigano, la monpuno por trorapido estas inter $50-$200 US, pli granda rapido, pli granda monpuno.

crescence (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2010،‏ 6:18:48

Ŝak:
Do por supero je 10-20 km/h la monpuno estas 100 rub
1 rub egalvaloras kiom da eŭrojn ?

Borgo (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2010،‏ 9:22:13

sergejm:"trafika" ne estas kvalita adjektivo, ĝi ne povas esti pli/malpli/plej/malplej. (more/less/most/least traffic fine/punishment)

necesas diri "la malplej granda trafika monpuno".
Dankon, sed mi ne komprenas la esprimon "kvalita adjektivo". Eble vi intencis skribi "kvantan adjektivon", ĉu ne?

[ree, bonvolu korekti miajn erarojn]

horsto (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2010،‏ 10:14:05

Borgo:
sergejm:"trafika" ne estas kvalita adjektivo, ĝi ne povas esti pli/malpli/plej/malplej. (more/less/most/least traffic fine/punishment)
necesas diri "la malplej granda trafika monpuno".
Dankon, sed mi ne komprenas la esprimon "kvalita adjektivo". Eble vi intencis skribi "kvantan adjektivon", ĉu ne?
[ree, bonvolu korekti miajn erarojn]
Ne, trafika tute ne estas kvanta adjektivo, tial ne eblas diri: pli trafika.
Via frazo do estu:
Mi kredas ke la malplej alta (aŭ granda) trafika monpuno estas $371 usonaj dolaroj (en Kalifornio).
Sed mi ne povas kredi ke 371 usonaj dolaroj estas la plej malalta puno, ĉu vi ne volis diri ke ĝi estas la plej alta?

بازگشت به بالا