Kwa maudhui

Novaj senpagaj esperantaj elibroj!

ya greenmanwitch, 12 Mei 2010

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

greenmanwitch (Wasifu wa mtumiaji) 12 Mei 2010 7:41:23 asubuhi

Troveblas ĉi tie:
http://sites.google.com/site/kajaesperanto/projekt...

Se plaĉas al vi, abonu al mia blogo ankaŭ trovebla per tiu retpaĝaro per RSS por ricevi avertojn pri novaj alŝutotaj elibroj ridulo.gif

astroly (Wasifu wa mtumiaji) 12 Mei 2010 9:08:25 alasiri

Saluton :

Ne trovata paĝo. demando.gif

greenmanwitch (Wasifu wa mtumiaji) 12 Mei 2010 9:14:13 alasiri

crescence (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2010 7:00:22 asubuhi

Dankon al vi pro via retpaĝaro, kaj la proponaj librotradukoj.

astroly (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2010 2:55:15 alasiri

Saluton :

La retpaĝaro estas vere bona.
Mi jam komencis legi la verkon "La infana raso" de William Auld.

Ankaŭ oni povas vidi titolojn kiel :
Ĉu vi kuiras ĉine ?.
Kredu min sinjorino.
Metropoliteno.
Tartarin de taraskono.
kc.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2010 4:39:46 asubuhi

Kvalito ne estas tre bona por legi per legilo (plej oftaj nun estas kun 6"-cola ekrano, rastrumo 600x800, 8 aŭ 16 gradoj de grizo), legi per komputilo estas malsanigi okulojn. Estus pli bone almenaŭ plimalgrandgigi marĝenojn.

greenmanwitch (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2010 6:48:56 asubuhi

sergejm:Kvalito ne estas tre bona por legi per legilo (plej oftaj nun estas kun 6"-cola ekrano, rastrumo 600x800, 8 aŭ 16 gradoj de grizo), legi per komputilo estas malsanigi okulojn. Estus pli bone almenaŭ plimalgrandgigi marĝenojn.
Mi konsentas. Tial mi komencas eksperimenti per OCR. Mi intencas eldoni la unuan malneton hodiaŭ. Mi petas al vi provi ĝin kaj doni kritikojn, aŭ se bona, provlegi kaj kontroli OCR erarojn.

Vi ankaŭ povas aboni al mia blogo (ĉe la retejo) per RSS por ricevi ĝisdatigojn pri mia projekto alŝuti multajn elibrojn.

greenmanwitch (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2010 4:19:48 alasiri

Mi ĵus alŝutis la unuan malnetan OCR tekstigitan elibron!

Ankaŭ atendu PIV baldaŭ tekstigota!

Kurudi juu