前往目錄

Spekulantoj

貼文者: Eddycgn, 2010年5月15日

訊息: 12

語言: Esperanto

maratonisto (顯示個人資料) 2010年5月18日下午7:39:22

leosur:Mi min demandas kial la regitaroj ne batalas kontraŭ tiuj spekulantoj, male atakas la laboristaj salajroj i.a . Mi miras ke Eŭropo iĝas pli kaj pli novliberalisma kaj malregulas la ekonomion. En Argentino en 2001 la fiagado de la financa sistemo ŝtelis la ŝparon de mezklasuloj, tiuj gajnis la stratojn kaj faligis la registaron. Mi pensas ke pli kulpas la registaroj novliberalismaj ol la spekulantoj, ĉar tiuj lastaj estas konsekvenco de la malreguligaj politikoj.
Se mi memoras bone, la kialo de la krizo en Argentinio en 2001 estis la malkompetenco de la registaro. La registaro permesis la cirkuladon de dolaro usona kaj la ŝtatoj de alianco ekonomia (antaŭ ĉiuj Brazilo) inundis sen doganimpostoj la Argentinion kun varoj kaj elbalais la valuton el Argentinio.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年5月19日上午10:47:11

maratonisto:

La ekzakta kialo estas ke la argentina monero estis fiksita laŭ la valuto de la usona dolaro. tio havas kelkajn avantaĝojn, sed por tion fari, la lando bezonas stokojn da valoraĵoj (mono aŭ oro) (mal)aĉetita por kompensi la ŝanĝojn de la valuto. Tiuj stokoj elĉerpiĝis en la kazo de argentino.

回到上端