"Free Gaza"
dari jan aleksan, 1 Juni 2010
Pesan: 262
Bahasa: Esperanto
jan aleksan (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 14.57.31
interDisto:Interalie, evidentiĝis ke tiuj homoj supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete.Pri kia bagaĝo temas?
interDisto (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 15.13.29
utku:Vidu mian supran respondon pri tia "sindefendo".ritarita:Pardonu Horsto, sed ritarita VIDAS, ke la aktivuloj estis armitajTio estas nur sindefendo de ŝipanoj.
utku:Ĉu kontraŭ la israela armeo, ponardo estas sufiĉe kiel armilo? Se oni intencas batali kontraŭ iu, ĉu ili ne portas pafilojn?La israela armeo ĉikaze estis armita de farbo-fusiloj (paintball). Pistolojn la soldatoj portis por uzi strikte kaj nure en kazo de vivdanĝero. Kaj spektante videojn de kio okazis surŝipe kaj legante la raporton de la soldatoj, vi povos klare kompreni ke ili estis devigitaj uzi la pistolojn, alie ili estus murditaj.
Laŭdire, la teroristoj jes portis fajrofusilojn, kiuj estis poste forĵetitaj en la akvon por blurigi spurojn (laŭ la raporto de la soldatoj, la pafado komenciĝis eĉ antaŭ ol la pistoloj estis perforte ŝtelitaj de kelkaj el la soldatoj. sed ĉar tion malfacile plu eblas pruvi, mi diras nur "laŭdire").
jan aleksan:Pri kia bagaĝo temas?verŝajne temas pri la aro de aksoj kaj segiloj (ĉu tio ankaŭ estas humanitara helpo?). en la amaskomunikiloj kiuj informis pri la aparta surŝipiĝo, ne aperis detaligo.
ritarita (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 15.39.03
utku:1-Nur unu ŝipo estis atakita. La turka.ritarita:ritarita VIDAS, ke la aktivuloj estis armitaj:Tio estas nur sindefendo de ŝipanoj. Ĉu kontraŭ la israela armeo, ponardo estas sufiĉe kiel armilo?
ĉi tie turka "pacisto" kun ponardo;
ĉi tie turkaj armitaj "pacistoj".
2-Nur iuj ŝipanoj estis armitaj. La turkaj.
3-Nur iuj ŝipanoj bezonis "sindefendi". La turkaj.
4-Nur iuj ŝipanoj kredas, ke sufiĉas ponardo kiel armilo kontraŭ la israela armeo. La turkaj.
5-Nur iuj ŝipanoj deklaris, antaŭ ol enŝipiĝi, ke ili pretis por "martiro". La turkaj.
6-"Ni fariĝis famaj, ni dankas la israelan estraron"), diris Omar Faruk, turko, post la malfeliĉa okazaĵo (naŭ mortoj).
Bonvenon inter ni, Utku.
Kio okazas en Turkio lastatempe?
Ĉu oni tediĝas tie?
Nu, baldaŭ estos la monda pokalo (piedpilko)
ritarita (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 16.01.30
Frankouche:Tre bone. Sed pri kiuj okupataj teritorioj temas ? Kion faris kun falestinaj rifuĝintoj de 1948 (nun > 4 milionoj) ?Se vi vere, kaj ne nur retorike, demandas al mi, mi respondas: mi ne scias.
Mi opinias, ke, pri tio, palestinanoj kaj israelanoj devus decidi kune.
jan aleksan (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 16.09.01
interDisto:Mi certas ke ĉio dubinda sur tiuj ŝipoj estas nun sciigitaj, ĉar ne estas kialo flanke de Israelo por kaŝi tian informon.
jan aleksan:Pri kia bagaĝo temas?verŝajne temas pri la aro de aksoj kaj segiloj (ĉu tio ankaŭ estas humanitara helpo?). en la amaskomunikiloj kiuj informis pri la aparta surŝipiĝo, ne aperis detaligo.
Miland (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 16.28.52
interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazeto. Interalie, evidentiĝis ke tiuj homoj supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete.Saluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
ritarita (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 16.52.28
Miland:Jen kaj jen kaj jen.interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazetoSaluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
Sed estas ankaŭ aliaj.
Kaj jen artikolo.
utku (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 16.58.00
ritarita:1-Nur unu ŝipo estis atakita. La turka.Kial nur la ŝipo Mavi Marmara estis atakitaj? Tio estas problemo de atakistoj.
ritarita:2-Nur iuj ŝipanoj estis armitaj. La turkaj.Se ponardo estas armilo, mi ne konsentas. En ĉiuj ŝipoj devis esti tranĉiloj por uzi en kuirado.
ritarita:3-Nur iuj ŝipanoj bezonis "sindefendi". La turkaj.Ĉar nur tiuj ŝipoj estis atakitaj.
ritarita:4-Nur iuj ŝipanoj kredas, ke sufiĉas ponardo kiel armilo kontraŭ la israela armeo. La turkaj.Jes.
ritarita:5-Nur iuj ŝipanoj deklaris, antaŭ ol enŝipiĝi, ke ili pretis por "martiro". La turkaj.Jes. Ili deklaris iun similan al tio, sed mi ne certas ke aliaj ŝipanoj ne deklaris. Mi ne aŭdis pri tio.
ritarita:6-"Ni fariĝis famaj, ni dankas la israelan estraron"), diris Omar Faruk, turko, post la malfeliĉa okazaĵoMi ne povas legi la ligilon nun. Ŝajnas ke tiu deklaro estas ne ŝatinda, sed sendube estas la vero. (Ordinare, Omar estas araba nomo, la turka varianto estas Ömer. Sed ne gravas.)
ritarita:Bonvenon inter ni, Utku.Mi bonvenis, dankon!
ritarita:Kio okazas en Turkio lastatempe? Ĉu oni tediĝas tie?Preskaŭ ĉiuj estis kolaraj pro tiu okazaĵo. Sed iom post iom la tagordo ŝanĝiĝas. Ĉiuj vidas Israelo kiel kulpa, ĉiuj ĝenas pri palestinanoj. Sed ankaŭ kelkaj ne konsentas kun procedo, sed proponas diplomatio kiel solvo al la blokado. Multaj pensas ke, en tiu okazaĵo la plej profinta lando estas denove Turkio. Ilı kredas ke Turkio pliprestiĝiĝis, precipe en Mezoriento.
ritarita:Nu, baldaŭ estos la monda pokalo (futbalo)Jes, en Turkio multaj atendas la mondpokalon.
Oni ankaŭ tediĝas pri ke ni ne partoprenos en Sudafriko.
Redakta aldono:
ritarita:Mi ne legis oldajn mesaĝojn. Ĉu tio temas pri turka ŝipo. Mi demandas, ĉar neniu parolas turke, sed arabe.Miland:Jen kaj jen kaj jen.interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazetoSaluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
Sed estas ankaŭ aliaj.
ritarita (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 17.12.58
utku:lastatempe = antaŭ la okazaĵo.ritarita:Kio okazas en Turkio lastatempe? Ĉu oni tediĝas tie?
Mi jam scias tion, kio okazis DUME kaj POSTE.
Vi ne respondis al mia demando, tamen vi tute rajtas ne respondi.
Mi ne respondas al retorikaj demandoj.
utku (Tunjukkan profil) 6 Juni 2010 17.24.11
ritarita:Eble mi miskomprenis pro "okazas".utku:lastatempe = antaŭ la okazaĵo.ritarita:Kio okazas en Turkio lastatempe? Ĉu oni tediĝas tie?
Mi jam scias, kio okazis DUME kaj POSTE.
Vi ne respondis al mia demando
Antaŭe malmultaj konis pri tio. Eble ĝi estis el lastaj novaĵoj en bultenoj. Mi aŭdis pri ŝipoj nur antaŭ preskaŭ 12 horoj ol la okazaĵo, kaj matene neniu sciis la okazon en mia oficejo krom mi. Do, antaŭe preskaŭ nenio okazis.