前往目錄

"Free Gaza"

貼文者: jan aleksan, 2010年6月1日

訊息: 262

語言: Esperanto

ritarita (顯示個人資料) 2010年6月6日下午5:35:23

utku:Do, antaŭe preskaŭ nenio okazis.
Tiuokaze, mi pli emus diri: mi ne scias tion, kio antaŭe okazis.
Sed mi ne estas vi, do mi nur povas danki vin pro la informoplena respondo.

Miland (顯示個人資料) 2010年6月6日下午6:18:22

ritarita:
Miland:
interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazeto
Saluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
Jen kaj jen kaj jen.
Sed estas ankaŭ aliaj.
La unua estas aserto el Hamas TV, ne el la ŝipanoj.

La dua montras emocian diraĵon el virino, ne intencon murdi iun ajn.

La tria estas propagando kontraŭ IHH. Ĝi pruvas nenion.

Neniu el la filmoj, nek la artikolon kiujn vi menciis montras la intervjueton kun la familioj ktp. Do mi atendas respondon el interDisto, al kiu mi metis mian demandon.

ritarita (顯示個人資料) 2010年6月6日下午6:30:55

Miland:Do mi atendas respondon el interDisto, al kiu mi metis mian demandon.
Ĉiam eblas ne legi miajn respondojn, se ili ne interesas al vi.

Eblas ankaŭ, ke interDisto trovos ligilojn pli neŭtralajn ol tiujn, kiujn mi ĝis nun indikis.

Miland (顯示個人資料) 2010年6月6日下午7:26:52

ritarita:Ĉiam eblas ne legi miajn respondojn, se ili ne interesas al vi.
Se mi ne legus vian respondon, mi ne povus vidi la filmetojn. Mi atendos respondon el la homo al kiu mi faris mian demandon.

Frankouche (顯示個人資料) 2010年6月6日下午10:31:26

Blokado de Ghaza estas maljusta.

Ĝi nur servas ekstremistuloj de Israelo kaj de kontraŭisraeluloj.

Mi ne diras arabojn, ĉar falestinoj, sirianoj, irakoj, libanoj, misroj, nordafrikanoj...povas paroli klasikan arabon, sed ne estas araboj. Ili ne estas la sama popolo !!

Kontraŭisraeluloj ne havas militpovon de Israelo, tial ili pripensas multe kaj havas multajn ideojn.

Kompreneble tiu ŝiparo ne estas nur humanisma.
Fari humanisma en tiu regiono estas JAM politika.

Tiu maljusta situacio altiras multajn homojn kiuj volas servi falestinan kaŭzon, riskante iliajn vivojn.
Kompreneble la alia partio, Israelo, ne akordas.

Kion mi ne akordas kun Israelo pri tiu afero :

- Blokado kontraŭ Ghaza
- Ataki la ŝiparon en nelanda maro, kiel piratoj, sed klare, ne estas israela maro en tiu loko, sed estas grava eraro.
- Malpli opinii ke la ŝipuloj kapitulacus. Nu tio estas eble la celo de ilia vivo. Mi respektas tion. Ili certe defendos sin (fine legale) kontraŭ ilian "malon"...
Kion faris oficejoj de informoj kiel Mossad ? Ĉu ili ne pensis kion okazos ? Ili estas senkapabluloj !
- Kial ne ataki ŝipoj, pafante kontraŭ la ŝipo, al steveno aŭ al helicoj, rudro.
- Sendi militaj uloj kaj ne policaj uloj. Militaj uloj estas ekzercaditaj por mortigi malamikojn, nu kial surpriziĝi pri rezulton ? Mi vere kompatas kun soldatoj al kiuj malbona politika ago sendis en feko. Mi ankaŭ tre kompatas al ŝipuloj kiuj donis ilian vivon por donacema kaŭzo al Ghaza.
- Kredigi ke ŝipuloj havis terurajn armilojn kiel tranĉiloj, ŝtonlanĉiloj, palisetoj de tendoj (mi rekonis iujn kaj ne "fera stango"). Nu kie estas pafiloj, raketoj, tankoj, atomikaj bomboj? Tio ridindas!
- Kredigi al mondo ke ili estis danĝeraj teroristoj kaj liberigi ilin post 24 h !
- Kredigi ke Israelo povis sendi varojn de ŝipoj kvankam ili blokas nunaj varojn al Ghaza ekde pluraj jaroj (blokado estas blokado).

Fine, Israelo malgajnis tiun batalon. Ĝi falas en kaptilo. Kontraŭisraeloj pli ruzas.

Kaj morale, oni ne povas kaŭcci injustecon kaj surpriziĝi je ricevi fekajn konsekvencojn en la vizaĝo.

horsto (顯示個人資料) 2010年6月6日下午10:49:42

ritarita:
Ĉu vi kredas je turkaj armitaj "pacistoj", kiuj ne protestas pro murditaj kurdoj nek pro la okupado de Kipro?
Vi eble pravas se vi supozas ke tiuj aktivuloj (kiu diras ke ili estas pacistoj, krom vi?) estas la samaj kiel tiuj, kiuj ne protestas. Aŭ ĉu tio ne gravas al vi, ĉu ĉiuj turkoj estas samaj?
interDisto:
La violento okazis nur sur la ĉefa ŝipo, en kiu estis bonege antaŭpreparitaj ŝahidoj, trejnitaj de ekstremaj islamistoj, kaj kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn.
Pardonu, sed mi ne komprenas tiun pensmanieron. Kial ili havu la intencon murdi israelajn soldatojn. Tio tute ne estas laŭ la celo de tiu entrepreno.

ritarita (顯示個人資料) 2010年6月6日下午11:11:42

horsto:Aŭ ĉu tio ne gravas al vi, ĉu ĉiuj turkoj estas samaj?
Horsto, mi jam diris paceme kaj rispekteme mian opinion. Mi scias, ke vi komprenis ĝin.

Ni jam bonvenis "troll"-on inter ni. Unu sufiĉos.

Mi estas italino kaj mi ne manĝas pastaĵon okulumo.gif

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年6月7日上午7:43:43

Mi havas demandon: kiam homo diras ke li pretas morti kiel martiro, ĉu oni povas konkludi ke li agos agreseme? Laŭ mi, martiro estas ĝenerala vorto por mortinto pro akcidento aŭ milita kialo, sed ne nepre batalanto, ĉu?

ritarita (顯示個人資料) 2010年6月8日上午6:55:54

jan aleksan:Laŭ mi, martiro estas ĝenerala vorto por mortinto pro akcidento aŭ milita kialo, sed ne nepre batalanto, ĉu?
Konsideru la ulon en la amsterdama flughaveno. Li nek mortis nek mortigis aliulojn. Li nur sukcesis rosti sian penison. Ĉu martiro, ĉu idioto, diferenco ne gravas en malliberejo.

Imagu, ke vi estas amoplena nevo, veturanta al la domo de via malsana avino, bezonanta nedanĝerajn helpilojn. Vi veturigas sur paca nederlanda strato, sen armiloj ktp. Policanoj plurfoje ordonas al vi haltiĝi por inspektado de veturilo, kiel ili faras tie ĉiutage, sen vundi/mortigi iun ajn ĝisnune. Vi protestas, ke ili ne estas tie laŭleĝe, vi "defendas" vin "nur" per bastono/ferstango/tranĉilo, oni mortigas vin, neintence aŭ preterintence. Ĉu martiro, ĉu idioto, diferenco ne gravas sub tombeja tero.

Inspektado de ŝipoj okazas ĉiutage ĉie en la mondo, tute laŭ mara leĝaro.
En milita zono, veraj pacistoj prudentu, ne gastigu idiotojn.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年6月8日上午7:44:59

Rita, vi ne komprenis mian demandon. Mi celis ke laŭ mi estas aktivaj kaj pasivaj martiroj. Kiam iu diras ke ŝli esperas morti martire, mi supozas ke oni ne aŭtomate konkludu ke ŝli estas batalanto

回到上端