"Free Gaza"
jan aleksan-ისა და 1 ივნისი, 2010-ის მიერ
შეტყობინებები: 262
ენა: Esperanto
ritarita (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2010 08:07:39
jan aleksan:Kiam iu diras ke ŝli esperas morti martire, mi supozas ke oni ne aŭtomate konkludu ke ŝli estas batalantoJan, senpolemike: mi esperas, ke oni aŭtomate konkludu, ke li estas danĝera, inspektinda idioto.
Okaze de lastatempa vojaĝo, mi surmetis beletan pantalonon kun multkoloraj metalaj dekoracioj (anglalingve: "strass"). En la flughaveno la alarmoaparato eksonis kaj policistino demandis min, ĉu ŝi povis inspekti min. Mi diris jes, ŝi inspektis min. Ŝi ne trovis ion ajn danĝeran, ŝi dankis min kaj mi flugis tute senprobleme.
Aldone, mi ne plu vojaĝis kun tiu beleta dekoracita pantalono
jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2010 11:34:37
Tamen, ĉar mi ne kredas je Dio kaj ekzisto de la paradizo, ja ŝajnas al mi erara voli tian morton, esperante enparadizan pluvivon.
Frankouche (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2010 14:11:11
ritarita:Inspektado de ŝipoj okazas ĉiutage ĉie en la mondo, tute laŭ mara leĝaro.Vi provas pravigi neleĝan agon en loko kie Israelo ne havas rajtojn krom per sia milita povo.
En milita zono, veraj pacistoj prudentu, ne gastigu idiotojn.
La "ŝiparo" ne atakis israelajn ŝipojn!
Estas tute homa je rezisti al maljusteco. La ekzemplo kiun vi skribis, kiu okazas en nerderlanda strato, ambiguas ĉar, loĝike, tio veras ke oni ne devus rezisti al pli forta ol sin mem. Sed homoj ne funkcias loĝike sed kaj sentimentoj. Tial, iuj riskas ilian vivon por iu homo, lando, ideo...eĉ se la ideo ne bonus.
La ekzemplo ke vi skribis, okazas kelkefoje en niaj ĉirkaŭurboj kie iuj homoj ne akceptas humilaĵojn pro polico.
Frankouche (მომხმარებლის პროფილი) 8 ივნისი, 2010 21:55:19
jan aleksan:Mi havas demandon: kiam homo diras ke li pretas morti kiel martiro, ĉu oni povas konkludi ke li agos agreseme? Laŭ mi, martiro estas ĝenerala vorto por mortinto pro akcidento aŭ milita kialo, sed ne nepre batalanto, ĉu?Malfacila demando. Ĉu estas "agreseme" ?
Ĉu vi defendas vian kaŭzon, ekzemple vian landon, agresante okupantojn, kaj estas mortiĝita, ĉu vi estas martiro ? Kaj ĉu vi estis kaptita kaj torturita kaj mortiĝita ?
Vi estas la martiro de ŝatemuloj de via kaŭzo.
Ĉu japanaj kamikazoj estas martiroj ? Por japanoj, eble, ĉar ili defendis ilian landon. Por usonaj ŝipistoj mi ne certas ke ili nomigis ilin tiumaniere...
ritarita (მომხმარებლის პროფილი) 9 ივნისი, 2010 07:22:17
Frankouche:La "ŝiparo" ne atakis israelajn ŝipojn!Inspektado de ŝipoj eblas ankaŭ en internaciaj akvoj, laŭ mara leĝaro.
Ŝajne, temas pri ŝipo kun flago de la Komoroj.
Se Israelo kontraŭleĝe agus, tio estus kontraŭleĝa ago al la Komoroj.
Ĉiuj protestas, escepte la komora registraro. Bizare!
Herooj savas (aŭ volas savi) homajn vivojn. Kiom da palestinaj vivoj savis la "pacistoj", kaj turkaj kaj neturkaj, per sia "heroa" agado?
Se oni "heroemas" senarmile (oni informis min, ke tranĉilo ne estas armilo, eh) kontraŭ pafiloj, oni volas defii la leĝojn de fiziko. Darwin faros sian laboron, kaj la mondo estos iom pli bona kun malpli da vivantaj idiotoj.
Se oni vere volas helpi Gazaon, eblas ankaŭ doni la helpilojn pere de la egipciaj aŭtoritatoj.
Bizare, neniu memoras, ke la blokadon faras Israelo KAJ Egiptujo kune.
Frankouche (მომხმარებლის პროფილი) 9 ივნისი, 2010 17:20:50
ritarita:Inspektado de ŝipoj eblas ankaŭ en internaciaj akvoj, laŭ mara leĝaro.Tio ne estis inspektado de ŝipo, sed devojigaĵo de ŝipo, nokte, en nelanda maro.
Nu, tio memoras al mi la historion de la panama ŝipo Exodus.
Do, vi akordus kun anglanoj kiuj kaptis tiun ŝipon, ĉu ne ?
Herooj savas (aŭ volas savi) homajn vivojn. Kiom da palestinaj vivoj savis la "pacistoj", kaj turkaj kaj neturkaj, per sia "heroa" agado?Herooj ne ĉiam savas vivojn. Ili almenaŭ donas esperon.
Nuna israela reĝistaro ne donas esperon al falestinoj, ĉu ne ?
ritarita (მომხმარებლის პროფილი) 10 ივნისი, 2010 07:02:42
Frankouche:Tio ne estis inspektado de ŝipoInspektado de nehaltinta ŝipo estas oksimoro.
Nuna israela reĝistaro ne donas esperon al falestinojDo ni ne malkuraĝigu tiujn, kiuj donas esperon kaj diras:
"Mi estas maldekstrulo kaj subtenas la paciĝon inter ni kaj la palestinanoj. Mi estas inter tiuj israelaj judoj, kiuj pretas redoni al ili la teritoriojn okupatajn, rekompence al paco vera kaj sekura. Sed ĉi-foje, pri la afero de la ŝipo, mi deklaras ke Israelo centprocente pravis kaj ke la alia flanko estas krimuloj kaj mensoguloj. Jen la faktoj:..." (ktp ĉi tie)
Ĉu vi iam ajn pensis, ke neniu vere volas helpi la palestinanojn, ke ĉiuj "uzas" ilin siacele?
Ekzemple: la irana registaro zorgas pri la homaj rajtoj en Palestino, sed ne en Irano...
jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 10 ივნისი, 2010 08:01:57
Oni devu principe antaŭpensi ke ĉiuj landaj amaskomukiloj enhavas parton da malvero. Kaj dum tiu semajno mi vidis kaj legis mensogojn, aŭ modifo de la vero, el ambaŭflanke.
Ĉefe kiam li diras ke la cetero de la mondo ne malsubtenas Hamas, tio estas granda malvero. Okcidentaj landoj ne subtenas Hamas kompreneble, kaj historie subtenis pasive la ekziston de Israelo (kies legaleco de ekzisteco laŭ la okuloj internaciaj instancoj estas diskutinda..., cf 1948).
Do ne tre plaĉas al mi ke Israelo montru sin kiel ĉiam viktimigita de eksterlando, ne ŝajnas al mi vera.
Sed mi tamen serioze pensas ke malantaŭ la nuntempa politiko de Israelo kaŝas celon: La Granda Israelo. Kaj tio kio okazas nuntempe en Gazao kongruas kun ĝi.
interDisto (მომხმარებლის პროფილი) 10 ივნისი, 2010 16:09:50
Miland:pardonu la prokraston en la respondo, mi devis rekolekti la ĝustajn ligilojn el la centojn en mia krozĵurnalo.interDisto:la ĉefa ŝipo, en kiu estis ..ŝahidoj.. kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazeto. Interalie, evidentiĝis ke tiuj homoj supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete.Saluton! Ĉu la pruvo por viaj asertoj supre troviĝas sur interretaj videoj? Bv. doni la ligilojn.
Fotoj en la turka gazeto Hürriyet (Erdoğan tre koleris pro la publikigo dirante ke "ĝi servas israelajn interesojn").
Kenneth O'Keefe rakontas kiel oni atakis la soldatojn. Liavorte, la soldatoj "vidis la morton antaŭ si".
(Cetere, liaj dolĉaj paroloj pri "kunekzisto" kaj justeco tamen subkomprenigas senrezervan regon de la teritorio inter Libano kaj Egiptio kaj Jordanio ĝis la Mediteraneo far islamanoj).
Egiptia parlamentano same rakontas pri atako de soldatoj (egiptiaj gazetaro kritikis lin ĉar "li helpas Israelon per siaj asertoj").
Informoj pri tiuj, kiuj estis surŝipe, krom la pacaktivistoj:
Homoj, havantaj rilaton al la Monda Ĝihado kaj Al-Kaedo - laŭ la pridemandado okazinta tuj post la deteno de la atakantoj.
Nederlanda loka Hamas-gvidanto - laŭ esploro de nederlanda sekurecagentejo.
Familianoj de mentoro de bin Laden.
Kaj ankoraŭ unu franclingva ligilo
Informoj pri la IHH, la kvazaŭ-humanitara organizo:
1 - tiu ĉi citas raportojn de sekurecagentejoj.
2 - havas plurajn citaĵojn.
Kaj la ligoj inter la organizantoj de la boatoj kaj la ŝtata Turka gvidantaro.
jan aleksan (მომხმარებლის პროფილი) 10 ივნისი, 2010 16:56:29
interDisto:Tiu paĝo klarigas ke ŝipanoj agis paceme.
Kenneth O'Keefe rakontas kiel oni atakis la soldatojn. Liavorte, la soldatoj "vidis la morton antaŭ si".