"Free Gaza"
od jan aleksan, 1 czerwca 2010
Wpisy: 262
Język: Esperanto
Frankouche (Pokaż profil) 11 czerwca 2010, 22:18:14
LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJCerte, sed estas limoj. Usonaj povas diri : "ni bombigas Afĥanistanion por la protekto de nia lando". Sed kiam estas civilaj viktimoj, kiu estas respondeca ? Kial ne estas respondeculoj ? Kial surpriziĝi pri defendo de iuj loĝantoj (ekz talibanoj) ? Nune, malfeliĉe ne estas limoj.
Kial punigi infanojn de Ghaza, blokante pro blokado, skribiloj kaj kajeroj ? Diru min.
Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon. Do, tiu argumento ne sufiĉas.
La israela registaro ege valoras la vivon de siaj civitanoj.Vere ? Dum la milito de Libanio 2006, ĝi tamen sendis rezervituloj sen bonaj militiloj, sen klaraj ordoj. Kiam ĝi okupas neleĝale lokojn, ĉasante falestinajn loĝantojn, ĝi danĝerigas vivon de novaj israelaj loĝantoj. Kiam ĝi sendas soldatojn por kapti ŝipoj de falestinemauloj, ĝi sendas ilin kiel ĉasbestoj.
Krom, eble, la koncepto de ĝia tanko "Merkava", tiu frazo malveras.
Hamaso volas la morton de siaj civitanoj (por montri kiom ili suferas), do ĝi malbonaĉas.Tute ne. Sed iun ajn agoj de Hamas kontraŭ Israelo farigos israelajn kaj falestinajn mortojn. Kaj ankoraŭ la kontraŭ. Ili ne volas diskuti inter ili, ĉar ili ambaŭ estas ekstremistuloj, kaj ricevis povon pro tiu, kaj ne volas ke tiu ŝanĝas. Fine, ĉiuj suferas. Certe, falestinoj pli ol israelanoj, sed kiu stranĝa konkurso de suferoj!
Ne forgesu ke Israelo subtenis la ekon de Hamas, kontraŭ PLO kaj Fatah. Ĝi pensis ke subteni religiuloj pli bonos ke revoluciuloj...
Kiel Usono kaj ekoj de Ben Laden en Afĥanistanio...
Kiuj eraroj pro nescioj !!!
ritarita (Pokaż profil) 12 czerwca 2010, 07:09:38
Frankouche:Kara Rita, bonvolu ne uzas retligojn kiel tiun ĉi vi indikas "reago el israelo" kiu estas propra teksto kun, pardonu min, multaj stultaĵoj."Reago el Israelo" montras, ke estas israelanoj, kiuj volas pacon (vi skribis: "Nuna israela reĝistaro ne donas esperon al falestinoj"). Mi opinias, ke ne estas stultaĵoj tie.
Frankouche:Sed kiam estas civilaj viktimoj, kiu estas respondeca ?Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj, kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Frankouche:Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon.La blokado ekis pro la raketoj.
Frankouche: Kiam ĝi sendas soldatojn por kapti ŝipoj de falestinemauloj, ĝi sendas ilin kiel ĉasbestoj."Reago el israelo" klarigas, ke la israelaj informadaj servoj grave fuŝis (ne malkovrinte, ke estis hamasamuloj surŝipe).
Frankouche:Ekraketumi = "Israelo, bv veni bombadi nin!"ritarita:Hamaso volas la morton de siaj civitanoj (por montri kiom ili suferas), do ĝi malbonaĉas.Tute ne.
Frankouche: Ne forgesu ke Israelo subtenis la ekon de Hamas, kontraŭ PLO kaj Fatah.Mi konsentas, ke tio estis erarego. Ĉu vi nun subtenas Hamason?
ritarita (Pokaż profil) 12 czerwca 2010, 07:22:26
Mi opinias, ke tio estas bonaĵo, kiu donas esperon.
Miland (Pokaż profil) 12 czerwca 2010, 12:18:01
Frankouche (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 00:05:36
ritarita:"Reago el Israelo" montras, ke estas israelanoj, kiuj volas pacon. Mi opinias, ke ne estas stultaĵoj tie.Tiu teksto estas israela propagando, kun kuriozaj frazoj, vidu :
"La propagando de la Islamanoj kaj maldekstruloj en la mondo distordas la veron"
Ĉiu propagando distordas la veron. Kompreneble, se vi estas neislamanoj kaj dekstruloj, ne bezonas propagandon (kiu alimaniere dirus veron kompreneble)
"Se la sama afero okazus en alia lando, la soldatoj tuj pafus kaj mortigus dekojn de la
atakantoj, ne naŭ kiel okazis ĉi-kaze (9 mortis, ne 20, kiel oni erare sciigis en la komenco). Sed la isr. soldatoj kondutas alimaniere."
Jes, ni vidis tion. Feliĉe, estis nur israela armeo. Mondo devas dankigi ilin, ĉar tio estintus pli grava !
Familioj de vunditaj certe dankas Israelon. Tio lamentas skribi tiun ĉi aĵon.
"Neniu ŝtato en la mondo kondutus pli bone".
Ia paradizo. Kiu ŝanco havas falestinojn! Fakte, ne estas problemo. Fermu viajn okulojn. Ĉampiono de bonfaro ne povas kulpiĝi.
"Preskaŭ ĉiuj akuzas nin. Sed ni neniel mortigas homojn vane. Ni agas demokratie."
Almenaŭ vi jam mortigis kelkajn infanojn ĉu ne ? Kaj pri volframoj bomboj DIME (dankon al usono), kaj dispersaj bomboj (kiuj Israelo, unue neis en Libanio 2006, kaj dankon al usono por urĝa reaprovizaĵo), kaj fosforaj bomboj (Ghaza 2008) ? Jes, multaj aĵoj akuzas vin. Jes, malfeliĉe vi agas demokrate, kaj ne donas bonan ekzemplon de demokrato. Via demokrato iĝas malbona. Vekiĝu vin.
"Israelo ebligas konstante liveron de manĝaĵoj, medikamentoj ktp al Gaza per la surfaco (tero) kaj multaj kamionoj transportas tien manĝaĵojn ktp ĉiutage"
Do, ne estas blokado ĉu ne ? Kompreneble tio malveras. Eĉ skribiloj ne trapasas la blokadon. Kiu mensoĝo! Israelo honte diskreditis sin dirante tion.
"La fantaziemo de la araboj kaj turkoj estas konata al la tuta mondo kaj se iu kredas al ili, li estas plene naiva"
Tio ŝajnas iomete racista, ĉu ne ? Kiel "subteni la pacon", dirante tiun, kiel la aŭtoro faras kaj skribas ĝin!
"Oni ne kulpigas Iranon pro la tie okazantaj diktaturaj agoj"
Malveras. Jes, oni kulpigas Iranio, kompreneble! Estas jam embargo de usono kontraŭ Iranio!
Estas sankcioj kontraŭ ilia nukleara politiko.
Ĉu estas sankcioj de UN aŭ usonaj kontraŭ Israelo ?
Sed ne temas pri Iranio, sed pri Israelo. Ha! Kiel bonus se Iranio atakis ŝiparon...
Pri la komisiono de enketo pri la atako de ŝiparo. Kial Israelo ne volas internacian enketon ? Ne, ili volas enisraelan , internan, enketon. Tio tute ridindas. Kion vi pensos se Iranio proponas internan enketon pri la laŭlegeco de siaj lastaj elektioj ? Aŭ norda koreo enketo pri la sinkita militŝipo de suda koreo ?
Ne eblas kulpiĝi kaj juĝi sin mem!
Frankouche (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 00:05:55
ritarita:Hamasuloj ne surmetas soldatajn uniformojn, ili pafas el civilaj domoj,Donu ilin, tankoj, militaviadiloj...
kaŝas sin en ambulancoj de la Ruĝa Duonluno kaj de UN.
Nu, tio estas ia nova milito. Ghaza, estas la loko kie estas la plej granda denseco de populaĵo en mondo, ili certe ne batalos liniĝie en kampoj!
Nu pri eraroj de milito, mi diras ke ambaŭ protagonistoj kulpas. Sed Israelo demokratas, do ĝia respondeco pli gravas kaj pli neeskuzeblas.
ritarita:Kiel serpento kiu mordas sin sia vosto. Do via argumento ne utilas ĉar ne solvigas la aferon.Frankouche:Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon.La blokado ekis pro la raketoj.
ritarita:[/quote]Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel Hamas kaj israela reĝistaro.Frankouche: Ne forgesu ke Israelo subtenis la ekon de Hamas, kontraŭ PLO kaj Fatah.Mi konsentas, ke tio estis erarego. Ĉu vi nun subtenas Hamason?
Mi ne subtenas Israelon pro la maljusteco kiu ĝi faras al falestinoj kaj siaj najbaraj landoj.
Tiu demokrata lando radikaliĝas kiel tiujn ĝi kontraŭbatalis, sen la inteligenteco kiu povas doni iun demokratan penson.
Mi, kaj multaj homoj el mezorientaj landoj, kaj certe aliaj homoj en mondo, vere ne komprenas kiel oni povas postvivi ŝoaon... kaj subteni tiun suferon kiu ĝia propra lando suferigas al siaj najbaroj.
Vidu ian respondon de Isaac Asimov en blogo el la ĵurnalo "Le monde diplomatique", en la franca. Nu, uzu tradukaĵo de Guglo por traduki ĝin.
ritarita (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 08:14:21
Frankouche:Tiu teksto estas israela propagando .....................Ne eblas kulpiĝi kaj juĝi sin mem!Leginte ĉion, kion vi skribis, eĉ pli ol antaŭe mi opinias, ke ne estas stultaĵoj en "Reago el Israelo".
ritarita (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 08:23:15
Frankouche:Hamas povus ankaŭ diri tiun "LA UNUA DEVO DE LA ŜTATO ESTAS DEFENDI LA VIVON DE LA CIVITANOJ" kaj sendas raketojn por ke la mondo helpos ĝin por ĉesigi la blokadon.Hamaso ne povus diri tion, ĉar la blokado ekis pro la raketoj.
Ree:
Hamaso volas detrui Israelon; per raketoj ne eblas detrui Israelon; per raketoj Hamas volas akiri nur palestinajn mortojn.
Hamaso endanĝerigas la vivon de siaj civitanoj, do Hamaso estas aĉa estraro.
Frankouche:Mi certe ne subtenas ekstremistuloj kiel HamasFakte, vi faras tion.
jan aleksan (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 11:13:17
Mi scivolemas, kiel Israelo pensas solvi la rilatajn problemojn kun palestinanoj, kaj malfortigi Hamas? Ĉar verŝajne la agoj de la du lastaj jaroj ne havis la celatan efikon.
ritarita (Pokaż profil) 13 czerwca 2010, 11:49:42
jan aleksan: Tio estas vera merdaĉo, kiu estis celita al civitanojMi konsentas, armiloj celitaj al civitanoj neakcepteblas.
Kion vi opinias pri hamasaj raketoj kaj hamasaj kamikazoj en israelaj stratoj/restoracioj/bazaroj? Ĉu vi iam ajn protestis pri tio? (Mi jam scias, ke Frankouche ne protestis en tiu okazo, do mi ne bezonas demandi al li).