"Free Gaza"
jan aleksan,2010年6月1日の
メッセージ: 262
言語: Esperanto
Frankouche (プロフィールを表示) 2010年6月22日 17:36:37
jan aleksan:... la rolo de la tunelojKion ofte nervozigas min en ĵurnalaj informoj pri tuneloj de Ghaza estas ke ofte ĵurnalistoj tre insistas pri la trapaso de armiloj, kiel ĉu kanonoj, tankoj, ega misiloj trapasas ! Ĉar tio imponas pli ol varoj.
Se tra tiuj miloj da tuneloj ĉiutage trapasis tiom armiloj, Ghaza estus plenarmitan fortreson! Homoj manĝaĉus armilojn!
Nu, laŭ la lasta milito de 2008, kaj poste, ni vidis ke Hamas havas nur "malpezajn" armilojn, etajn misilaĉojn (sed kiuj mortigas), ne kontraŭtankaj misoloj (pli modernaj ol RPG) kaj ne kontraŭaviadilaj misiloj. Tiuj armiloj tamen estas etaj kaj povus trapasi tunelojn.
Mi kredas ke tiu inundo de armiloj estas mito, misinformaĵo, kiu fine bone servas la sieĝo.
Frankouche (プロフィールを表示) 2010年6月22日 18:20:49
Mi pensas ke israelidoj havas rajton loghi lande, ke lauh la historio, estis je ili ekde la konkero por Moseo 2000 jaroj antauh Kristo. Antauh jughi iun estas necesa koni la realecon el ajhoj, kaj ne esti kondukata por la pasioj. La araboj okupanta el Israelando devos lasi tiun landon, kaj iri loghi che ili (arabaj landoj) kiuj havas multajn lokojn kiujn vere bezonas homojn por labori giajn vastajn landojn.Histora fakto de 2000 jaroj donas neniun rajton. Se ne, ĉiu ulo povus demandi ajn landon. Ekz: bretonoj, kimranoj, irlandoj povus demandi la tuta eŭropo kiu antaŭe keltis. Haaa sed baskanoj estis antaŭ keltanoj. Nu, donu la tuta eŭropo al baskanoj! Donu la tutan amerikion al indianoj! La tuta Ĉinio al mongolanoj ... Tio ridindas. Neniu homa leĝo povus difendi serioze tiun principon.
Araboj estas kiel Eŭropanoj, kiel Afrikanoj, kiel Amerikanoj. Ia ĝenerala nomo montrigas ilin kiel aruloj sed ili estas ĉiuj malsimilaj!!
Ĉu hispano estas ruso ? Ĉu kanadano estas indiano de Brazilo ? Ĉu algerano estas sudafrikano ?
Druzo el Libanio, siriano el Alepo, falestino el jerusalemo, egiptano el Kairo, bahrainano, malsimilas kaj neniam forlasos ilian lokon, ilian lando, simple ĉar ili loĝas ĉe ili, en ilia domo, ilia urbo, ilia montaro, ilia kamparo...!
Ĉu hispano devas lasi sian landon kaj loĝi ĉe li, en Rusio ?
Ĉu indiano de Brazilio devas loĝi en norda Kanado por labori sian vastan landon ?!
Tio bedaŭrindas je legi tiujn aĵojn...
ritarita (プロフィールを表示) 2010年6月23日 13:38:34
jan aleksan:France 24Dankon Jan, la filmeto ege interesas ĝuste pro sia ne-neŭtreco! Ĉar:
Ne estas tute neŭtra, sed tamen interesa
-palestinano diras: "Neniu zorgas pri nia sorto, nek la araboj nek la muslimoj";
-palestinano diras, ke pertunele "en Gaza oni trovas ĉion" (sed prezoj altiĝis) kaj antaŭblokade "oni havis ĉiujn bezonataĵojn kaj eĉ pli ol tio";
-la ĵurnalisto diras, ke per tuneloj pasas eĉ "veturiloj, bovinoj, kameloj" kaj "les sodas" (sodakvaj trinkaĵoj kiel koka-kolao ktp);
-hamasulo (viro kun belaj vestoj, sidanta en bela moderna oficejo) diras: "ni ne bezonas manĝaĵojn, ni pretas manĝi ŝtonojn por akiri sendependan ŝtaton";
-neprohamasa palestinano diras: "Dio juĝos vin (hamasulojn) pro tio, kion vi faras al la popolo. Nur la popolo suferas: ili (Hamasuloj) manĝas, trinkas, gajnas salajron kaj ili ne pensas pri ni (la popolo)";
-la ĵurnalisto diras, ke palestinanoj ekprotestas kontraŭ Hamaso "ankaŭ ene", ĉar Hamaso kontrolas ĉion (tunelojn, ekonomion, politikon kaj religion) "per fera mano" (= perforte);
-ankaŭ la egiptaj soldatoj trudas la blokadon: "Lastatempe ili renversis boaton kaj unu viro (palestinano) mortis", diras la palestina fiŝisto.
------------------
Pri la ne-neŭtraleco de la filmeto: nek eĉ unu vorto pri la roketoj.
Hamaso pafis pli ol 8600 roketoj dum la periodo 2001-2008...
ritarita (プロフィールを表示) 2010年6月23日 13:40:07
Pro la bombado, tiu palestina entreprenisto perdis "10 milionojn da dolaroj" - tiom valoris la konstruada firmao, kiun li kreis entreprenante kun israelanoj! *
Mi ŝatus demandi lin, ĉu li nun kulpigas Israelon aŭ Hamason pro la detruita firmao kaj pro la nuna blokado.
-----------
* Ĉu la ideo klaras? Propacaj palestinanoj povus "uzi" Israelon por krei riĉecon en Gazao NUN, se Hamaso ne regadus tie!
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年6月23日 15:05:04
Tamen vi bone komprenas la francan. Gratulon
La filmo ne parolis pri la raketoj, ĉar temis pri la vivo en Gazao, ne pri la militaj agadoj de Hamaso.
ritarita (プロフィールを表示) 2010年6月23日 16:40:17
jan aleksan:@Rita, mi ne bone komprenis kion vi konkludas de tiu filmo.La ne-proisraela filmeto montras, ke veraj pacistoj povus helpi Gazaon paceme, sen kaŭzi mortojn, pasante per la egipta limo; ke pertunele povas pasi ĉio (Ĉu ludiloj/skribiloj/papero? Ne, dankon, ni preferas raketerojn); ke Hamaso ne regadas demokratie; ke paco eblas, ĉar estas ne-prohamasaj palestinanoj, kiuj povus diskuti/kontrakti pacon kun Israelo; ke palestinanoj povas enriĉiĝi kaj enriĉigi Gazaon pere de pacaj/pacemaj rilatoj kun Israelo.
jan aleksan:La filmo ne parolis pri la raketoj, ĉar temis pri la vivo en Gazao, ne pri la militaj agadoj de Hamaso.La filmeto neniam diras, KIAL oni ekvivis tiel en Gazao (respondo: ĉar Hamaso pafis 8600 raketojn).
Frankouche (プロフィールを表示) 2010年6月23日 22:07:43
Ne eblas pravigi maljustecon.
Frankouche (プロフィールを表示) 2010年6月23日 22:41:44
Voje, la irana ŝipo certe renkontos aron de usonaj kaj israelaj militŝipoj (kun 2 aviadilosurŝipoj) kiuj iras antaŭ Iranaj marbordoj...hmmm, tio stinkas...
Falestina belgo akuzas israelajn politikajn kaj militajn estrojn en belga justeco pro krimoj kontraŭ homaro kaj krimoj de milito dum la milito de Ghaza 2008. Mi ofte admiras niajn belgajn amikojn.
Artiklo en la franca. Ne forgesu traduki ĝin per "Google Translate".
zengtao (プロフィールを表示) 2010年6月24日 3:29:12
povra popoloj sufiĉis , maldminda israel registaro.
ritarita (プロフィールを表示) 2010年6月24日 5:56:25
Mankas detaleto. Ĉu ĉiuj okupadoj kritikendas, aŭ nur la israela?