"Free Gaza"
de jan aleksan, 2010-junio-01
Mesaĝoj: 262
Lingvo: Esperanto
Todeskaefer (Montri la profilon) 2010-junio-04 06:49:04
utku (Montri la profilon) 2010-junio-04 08:50:10
Cimerman:En la jaro 1948 troviĝis en tiu loko nur dezerto.Mi ne komprenis, kiun lokon vi aludas. Mi esperas ke tiu loko ne estas kvarmil-jaraĝa Jerusalemo.
Wilhelm:Unue ĉiu devas voli la pacon. Tiam, trovi la solvon ne estos neeble. Mi subtenus tiun duŝtatan solvaĵon, sed mi proponas alian novan etan komunan ŝtaton inter Israelo kaj Palestino, kiu vastiĝos iom kaj iom laŭplane aŭ kelkfoje laŭsituacie kaj finfine kovros tutan regionon....sed kio okazos poste?Mi esperus ke finfine, post iom da tempo, la lando estu religita kune kaj ekzistu kiel demokrata ŝtato de sia civitanoj.
horsto (Montri la profilon) 2010-junio-04 10:25:31
ritarita:Dankon, ritarita, por klarigi la faktojn. Do la afero estas eĉ pli malbona ol mi pensis.
Ne, la nekonulo en la filmeto ne diras, ke ili akceptas la duŝtatan solvon.
La nekonulo diras: Israelo rekonu Palestinon, POSTE ni (la palestinanoj) decidos, ĉu ni rekonu Israelon aŭ ne.
Pensu el la vidpunkto de Israelo: Ĉu vi akceptus najbaron en via domo kiu diras al vi: "Mi poste decidos ĉu mi mortigos vin aŭ ne."
Wilhelm:Ĉu vi konas iun landon kiu ne estas iam okupita de alilandanoj? Pensu ekzemple pri via lando kaj Usono.
Kiel la okupanta potenco, Israelo ne havas rajtojn nur devojn.
Estas malpermesata akiri teritorion perforte. Internacia leĝo estas tre klara.
Israelo ekzistas jam pli ol sesdek jarojn kaj estas agnoskita de preskaŭ ĉiuj landoj, do ne (plu) temas pri okupado, laŭ internaciaj rajtoj.
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-junio-04 10:47:55
Cimerman:Ĉiu homo povas havi sian opinion. Tial mi rekomendas al Israelo detrui ĉiujn arabajn malamikojn, ĉar ili meritas nenion alian.Tian aferon oni diris siatempe pri koloniitaj landoj..
En la jaro 1948 troviĝis en tiu loko nur dezerto. Venis judoj savitaj el germanaj koncentrejoj kaj per sia laboremo ŝanĝis la pejzaĝon al ĝardeno. De tiu tempo araboj postulas redoni la teron, certe aliaj dezertoj en Sirio, Jordanio, Irako kaj precipe Saŭda Arabio ne sufiĉas por ili.
Israelo rajtas defendi sin per ĉiuj rimedoj kontraŭ ĉiuj malamikoj. Mi opinias min amiko de israelanoj, kvankam mi ne estas judo.
Ne estis amaso da homoj el la koncentrejo kiuj samtempe translokiĝis israelen en 1948. Jam antaŭ la dua mondmilito amaso da homoj decidis translokiĝi tien. Kaj post la dua mondmilito, oni ekis diskuton pri kreo de la israela ŝtato UN-e. pri la enordeco de la kreo de la ŝtato en 1948, oni povas diskuti...
Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-04 11:17:40
horsto:Israelo ekzistas jam pli ol sesdek jarojn kaj estas agnoskita de preskaŭ ĉiuj landoj, do ne (plu) temas pri okupado, laŭ internaciaj rajtoj.Mi ne certas ke falestinaj rifuĝintoj, ekde 1948, tute akordas kun vi, kaj kun tiaj internaciaj rajtoj.
Ili nu volas reiri hejmen, kaj neniam forlasos tiun ideon.
Kion vi diros al ili se ilia loĝo, kampo estas okupita de homoj kiu venas ekster falestinio kaj neigas iliajn rajtojn?
Iu falestino diris al mi, kial post la dua milito, aliancanoj ne donis eron de Germanio al Judoj por ke ili faras ilian ŝtaton...
ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-04 11:23:29
horsto:Pensu el la vidpunkto de Israelo: Ĉu vi akceptus najbaron en via domo kiu diras al vi: "Mi poste decidos ĉu mi mortigos vin aŭ ne."Prave, Horsto. Eĉ pli ĝenerale (en maldanĝera situacio), imagu propagandilon kiel:
"Malnova kaj fuŝa veturilo - Aĉetu tuj!".
Kiu emus aĉeti?
ritarita (Montri la profilon) 2010-junio-04 13:30:07
Frankouche:Mi ne komprenas, kion vi volas pruvi per tiuj frazoj.
Tio ne klaras nune, ĉefe por Hamas. Vidu artiklon el ĵurnalo "Haaretz" :
"Meshal, who is considered Hamas' main power broker, told Reuters: "Israel is a "reality" and "there will remain a state called Israel, this is a matter of fact."
The problem was not Israel's existence but the failure to establish a state for Palestinians, said Meshal, whose party leads the Palestinian government. "
Ia "Realpolitiko"...
Mi legas:
"As a Palestinian today I speak of a Palestinian and Arab demand for a state on 1967 borders. It is true that in reality there will be an entity or state called Israel on the rest of Palestinian land," said Meshal. "This is a reality but I won't deal with it in terms of recognizing or admitting it," he added.
Tio signifas: "Israelo jam ekzistas, tamen mi ne rekonas/akceptas ĝin".
Miland (Montri la profilon) 2010-junio-04 13:47:06
Senegaùlo:Miaopinie estas realisme postuli ke la raketoj ĉesu, antaŭ ol negocado eblos. Fine mi volas ke la blokado kontraŭ Gaza ĉesu.Miland:Mi esperas ke oni persvadu la junulojn de Gaza ĉesi pafi raketojn en Israelon, kaj ke Hamas ĉesu rekomendi la detruon de Israelo, kaj ankaŭ ke Israelo ĉesu la suferigan blokadon de Gaza kaj helpu ĝian loĝantaron konstrui bonkvalitan vivon.Tiom da naiveco...
Wilhelm (Montri la profilon) 2010-junio-04 15:07:39
Ne.
Tio estus stulta.
Kial ĉesu la roketoj dum Israela neleĝa okupado daŭras de antaŭ 40+ jaroj!?
Frankouche (Montri la profilon) 2010-junio-04 15:26:58
ritarita:Mi ne skribis la tutan artiklon, nur iujn frazojn kiuj surprizis min.Frankouche:Mi ne komprenas, kion vi volas pruvi per tiuj frazoj.
Tio ne klaras nune, ĉefe por Hamas. Vidu artiklon el ĵurnalo "Haaretz" :
"Meshal, who is considered Hamas' main power broker, told Reuters: "Israel is a "reality" and "there will remain a state called Israel, this is a matter of fact."
The problem was not Israel's existence but the failure to establish a state for Palestinians, said Meshal, whose party leads the Palestinian government. "
Ia "Realpolitiko"...
Por Hamas, diri oficiale ke Israelo ekzistas tre mirindiĝas. Mi parolas pri la vortojn "Reala, Israelo" kaj ne "Okupita Falestinio", "Cionista ento", uzaj vortoj de ŝtatoj kiuj ne akceptas Israelon...
"This is a reality but I won't deal with it in terms of recognizing or admitting it,"Nu, tio estas la milito, tie.
Sed, por iuj, malfacile akcepti ŝtaton kiel Israelo kiu neniam diris kiuj estas siaj landlimoj. Iuj israelaj cionistoj diras ke landlimoj estas ĝis la rivero "Eŭfrat" en Irakio!
Fakte, Israelo ne akceptas la falestinan ŝtaton. Pli kaj pli Israelo grandas kaj "falestina ŝtato" malgrandas. Ĉu vi vidas la kontraŭon?
Tiu situacio "reala/neakceptita" jam estas : Abĥazio kaj Kartvelio, Karabaĥ kaj Azerbaiĝanio, Tibeto kaj Ĉinio...
"As a Palestinian today I speak of a Palestinian and Arab demand for a state on 1967 borders."Mirinde. Eĉ Arafat neniam demandis ĝin ĉar li sciis ke ekde li subskribos tion, rifuĝitoj de 1948, mortigos lin.