去目錄頁

"Free Gaza"

jan aleksan, 2010年6月1日

讯息: 262

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年6月6日上午11:06:30

ritarita:
Mi ne "altrudas" longan artikolon al neniu. La afero komplikegas, endas legi ĉiujn argumentojn, kaj pri A kaj pri B.
Argumentoj pri B ne estas pli neŭtralaj ol argumentoj pri A.
Pardonu, la vorto altrudi eble estis tro akra, sed post kiam mi vidas la averton mi simple ne sentis la emon plu legi. Krome mi ankaŭ ĝenerale ne sentas multan emon legi argumentojn kial perforto estas necesa.
ritarita:
Se mi respondus mallonge:
--Mi ne kredas je turkaj armitaj "pacistoj", kiuj ne protestas pro murditaj kurdoj nek pro la okupado de Kipro--
mi tute ne eksplikus kial, mi ne kredas je ili.
Ĉu ni ankoraŭ parolas pri la sama okazintaĵo, pri la sama ŝipo? Mi devas konfesi ke mi eble ne bone informis min, sed laŭ kio mi legis la homoj sur la ŝipo ne havis armilojn, ili provis defendi sin per stangoj kaj similaj aĵoj. La Israelanoj trovis nur unu revolveron ie en la ŝipo.
Ankaŭ ne estis nur turkaj pacistoj sur la ŝipo, estis internacia grupo, ankaŭ kelkaj germanoj kaj eĉ la sveda verkisto Henning Mankell. Ĉu vi kredas ke li venis por liveri armilojn al la palestinanoj?
Mi ĵus legis ke Mankell revenis el la israela aresto. Li diris ke li kredas vidi murdon. Ankaŭ mi ne povas kredi, ke profesiaj soldatoj ne povas defend sin kontraŭ aktivuloj sen mortpafi dek homojn.
Parenteze, estis kvar israelaj soldatoj vunditaj. Ĉu tio ne klare montras kiu perforte agadis?

ritarita (显示个人资料) 2010年6月6日上午11:31:05

horsto:Ankaŭ ne estis nur turkaj pacistoj sur la ŝipo, estis internacia grupo, ankaŭ kelkaj germanoj kaj eĉ la sveda verkisto Henning Mankell. Ĉu vi kredas ke li venis por liveri armilojn al la palestinanoj?
Mi ne konas Mankell, do mi ne kredas je li nekritike (=sen koni lin/lian penson/ktp). Ĉu li elinspektis la ŝipon, antaŭ ol li enŝipiĝis?

Tamen mi emus demandi al li:

Ĉu vi kredas je turkaj armitaj "pacistoj", kiuj ne protestas pro murditaj kurdoj nek pro la okupado de Kipro?

Ĉi tie videblas turka "pacisto" kun ponardo.
Ĉi tie videblas turkaj armitaj "pacistoj".

horsto:Ĉu ni ankoraŭ parolas pri la sama okazintaĵo, pri la sama ŝipo?
Mi parolas pri la turka ŝipo.

interDisto (显示个人资料) 2010年6月6日下午12:39:30

Frankouche:Kial UN ne uzas tiun sankcion kontraŭ Israelo kiu treofte ne respektas rezoluciojn de UN ?
Israelo ne respektas rezoluciojn de UN ĉar interalie la homrajta komisiono de UN ekde sia fondo 27 fojojn kondamnis Israelon sed neniam Iranon, Koreon, Hamas aŭ Turkion. Ĉu ŝtato devas respekti rezoluciojn de antaŭjuĝa organizo kiu servas kiel pupo de la araboj?

Kaj cetere, internacia patrola forto estus ege bonvena. Sed memorigu al mi bonvole almenaŭ unu fojon kiam la nekapablaj fortoj de NATO efektive preventis iun konflikton kaj sukcesis deteni malpacon? En Bosnio, eble Darfur?

Eddycgn:La popolo kiu troviĝis tie antaŭe estis la "filistoj"
kiun rilaton havas la Filiŝtoj (antaŭ jarmiloj malaperinta popolo) al la nuntempo??!

en la komenco de la 20a jarcento loĝis en la regiono judoj, araboj kaj kristanaj monaĥoj, ĝi estis efektive "forgesita" Otomana provinco ("palestina" popolo neniam ekzistis, same kiel ne ekzistas jordania, saŭdarabia aŭ siria popolo. temas pri araboj). kial do diversaj minoritataj etnoj tra la mondo rajtas havi sian ŝtaton, sed judoj (kiuj estis minoritateto en la Otomana Imperio) ne rajtas? tio nomiĝas hipokritismo.

horsto (显示个人资料) 2010年6月6日下午1:29:15

Saluton interDisto,
bone ke nun ankaŭ israelano partoprenas.
Kion vi pensas pri la atako?
ritarita kredas, ke la aktivuloj estis armitaj, sed en germanaj gazetoj mi trovis nenion pri tio. Mi ankaŭ ne povas imagi kial ili havu armilojn, ili certe ne planis batali kontraŭ la israela armeo.
La israelanoj ja certe estas fieraj pri sia armeo. Ĉu ili ankaŭ fieras pri tia atako kontraŭ civiluloj?

ritarita (显示个人资料) 2010年6月6日下午1:46:00

horsto:ritarita kredas, ke la aktivuloj estis armitaj?
Pardonu Horsto, sed ritarita VIDAS, ke la aktivuloj estis armitaj:

ĉi tie turka "pacisto" kun ponardo;
ĉi tie turkaj armitaj "pacistoj".

Frankouche (显示个人资料) 2010年6月6日下午2:02:04

ritarita:Mi redemandas:
ĉu vi intencas, ke palestinoj devus racie/ruze pli kontrakti ol militi?
Kompreneble, kontrakti pacon. Sed ĉu eblas kiam fine la du kontraŭpartioj ne povas kaj volas ĝin, kaj kontrakti pacon pri kiu bazo ?
Baldaŭ, estos nenion (lokoj) por falestinoj por trakti. "Dorso kontraŭ muro", mi timas ke reagoj estos teruraj de ambaŭaj partioj.

interDisto:
Frankouche:Kial UN ne uzas tiun sankcion kontraŭ Israelo kiu treofte ne respektas rezoluciojn de UN ?
Israelo ne respektas rezoluciojn de UN ĉar interalie la homrajta komisiono de UN ekde sia fondo 27 fojojn kondamnis Israelon sed neniam Iranon, Koreon, Hamas aŭ Turkion. Ĉu ŝtato devas respekti rezoluciojn de antaŭjuĝa organizo kiu servas kiel pupo de la araboj?

Kaj cetere, internacia patrola forto estus ege bonvena. Sed memorigu al mi bonvole almenaŭ unu fojon kiam la nekapablaj fortoj de NATO efektive preventis iun konflikton kaj sukcesis deteni malpacon? En Bosnio, eble Darfur?
Mi tute akordas kun vi. Ne bonas kaj justas ke por samaj kaŭzoj, estas malsimilaj decidoj.
Mi persone pensas ke UN tro okcidentiĝis, kaj tro maldemokrata pro la troforta povo de la ĉiamaj anoj de konsilio de sekureco. Kaj fine, UN ne tre bonefikas kaj senutiliĝas dum militaj konfliktoj.

Atako de Irakio pro demokrata Usono, anoj de konsilio de sekureco, kun malveraj pruvoj montritaj en tiu organizo, kiu kondamnis Usonon sed fine nenion faris, tute diskreditigis UN!
Kaj fine, kion diri al Iranio aŭ aliaj landoj kiuj diras : "ni volas la atomikan bombon, ĉar vi ĉiuj scias ke UN ne protektos nin atakkaze" ?

ritarita (显示个人资料) 2010年6月6日下午2:18:20

Frankouche:
ritarita:ĉu vi intencas, ke palestinoj devus racie/ruze pli kontrakti ol militi?
Kompreneble, kontrakti pacon. Sed ĉu eblas kiam fine la du kontraŭpartioj ne povas kaj volas ĝin, kaj kontrakti pacon pri kiu bazo ?
Estas israelanoj, kiuj volas ĝin. Jen unu:

"Mi estas maldekstrulo kaj subtenas la paciĝon inter ni kaj la palestinanoj. Mi estas inter tiuj israelaj judoj, kiuj pretas redoni al ili la teritoriojn okupatajn, rekompence al paco vera kaj sekura. Sed ĉi-foje, pri la afero de la ŝipo, mi deklaras ke Israelo centprocente pravis kaj ke la alia flanko estas krimuloj kaj mensoguloj. Jen la faktoj:..." (ktp ĉi tie)

Frankouche (显示个人资料) 2010年6月6日下午2:32:00

ritarita:Estas israelanoj, kiu volas ĝin. Jen unu:

"Mi estas maldekstrulo kaj subtenas la paciĝon inter ni kaj la palestinanoj. Mi estas inter tiuj israelaj judoj, kiuj pretas redoni al ili la teritoriojn okupatajn, rekompence al paco vera kaj sekura.
Tre bone. Sed pri kiuj okupataj teritorioj temas ? Kion faris kun falestinaj rifuĝintoj de 1948 (nun > 4 milionoj) ?

utku (显示个人资料) 2010年6月6日下午2:36:00

ritarita:
horsto:ritarita kredas, ke la aktivuloj estis armitaj?
Pardonu Horsto, sed ritarita VIDAS, ke la aktivuloj estis armitaj:

ĉi tie turka "pacisto" kun ponardo;
ĉi tie turkaj armitaj "pacistoj".
Tio estas nur sindefendo de ŝipanoj. Ĉu kontraŭ la israela armeo, ponardo estas sufiĉe kiel armilo? Se oni intencas batali kontraŭ iu, ĉu ili ne portas pafilojn? Ponardo kaj bastonoj estas ridindaj armiloj(?) por esti armita kontraŭ Israelo.

interDisto (显示个人资料) 2010年6月6日下午2:50:19

horsto:ritarita kredas, ke la aktivuloj estis armitaj, sed en germanaj gazetoj mi trovis nenion pri tio. Mi ankaŭ ne povas imagi kial ili havu armilojn, ili certe ne planis batali kontraŭ la israela armeo.
Rita jam donis al vi bonan respondon kaj ligilon al la ampleksa respondo de Josi Ŝemer. Mi krome aldonu ke sur 5 ŝipoj troviĝis pacifistoj kaj politikaj aktivuloj kaj tie nenia perforto okazis. La violento okazis nur sur la ĉefa ŝipo, en kiu estis bonege antaŭpreparitaj ŝahidoj, trejnitaj de ekstremaj islamistoj, kaj kiuj deklaris sian celon murdi la israelajn soldatojn. tion pruvas la intervjuetoj kun ili aŭ iliaj familioj, la videomaterialo el la ŝipo, la raportoj de diverslandaj sekurecagentejoj kaj ĵus publikigitaj fotoj en la turka gazeto. Interalie, evidentiĝis ke tiuj homoj supreniris la ŝipon en tute alia loko ol ĉiuj aliaj, kaj ilia "bagaĝo" estis enigita en la ŝipon sekrete.

Ne estas surprize ke la ŝipoj startis ĝuste el Turkio kaj ke turkaj aŭtoritatoj neniel malhelpis la grupon de teroristoj (eble eĉ helpis ilin, per la sekreta bagaĝtransporto). Inspektu kio okazas en Turkio lastatempe, la oftajn renkontiĝojn de Erdogan kun Aĥmadineĝad, la ekstremiĝon de la politika gvidantaro, la blokadon de retejoj kaj la provojn nuligi la progreson faritan de Ataturk; kaj vi komprenos kiadirekte Turkio fulme avancas. Tio respondas al pli frua mesaĝo ĉi tie, ke Israelo perdas regionajn aliancanojn. Tio ne estas vero. La vero estas ke Erdogan uzas ĉiun eblecon iel damaĝi al Israelo kaj nigrigi ĝin, por "gajni poentojn" ĉe la islamaj ekstremistaj reĝimoj.

回到上端