Ĉu 2 semajnoj sufiĉas por paroli kaj helpi aliajn lingvojn?
by irishpolyglot, June 4, 2010
Messages: 6
Language: Esperanto
irishpolyglot (User's profile) June 4, 2010, 9:34:59 AM
Mi ĵus skribis en mia blogo ke mi kredas ke nur 2 semajnoj de studoj de esperanto povas helpi lingvolernantojn kun aliaj lingvoj.
Ĉu vi akordas? Tiu ideo estas por dividi esperanton kun la homoj kiuj jam lernas lingvon kaj eble ne interesiĝus pri esperanto sen motiveco.
(Skribita en la angla)
http://www.fluentin3months.com/2-weeks-of-espera...
pohli (User's profile) June 4, 2010, 12:34:37 PM
Sed: Ni ne dividu ("divide") Esperanton inter homoj, ĉar restus nur parton por ĉiu, sed ni disvastiĝu ("share", "spread") Esperanton, por ke ĉiu povu uzi ĝian tutan povon!
milupo (User's profile) June 4, 2010, 1:21:16 PM
pohli:... sed ni disvastiĝu ("share", "spread") Esperanton, ...... ni disvastigu ...
zan (User's profile) June 5, 2010, 2:07:52 AM
irishpolyglot:Saluton!Ĉu temas pri tio, ke esperanto utilas por lernado de nacilingvoj? Aŭ ke sufiĉas nur 2 semajnoj por kompreni esparantan gramatikon?
Mi ĵus skribis en mia blogo ke mi kredas ke nur 2 semajnoj de studoj de esperanto povas helpi lingvolernantojn kun aliaj lingvoj.
Se la unua, oni ofte opinias tiel. Iuj eĉ asertas, ke esperanto utilas por kompreno de la angla. Sed aliaj opinias, ke esperanto helpas lernadon nur de eŭropaj lingvoj sed ne alispecaj nacilingvoj. La kompreno de esperanta gramatiko ne utilas por la svahila, ili asertas.
Kiel opinias la forumanoj?
mathieubriere (User's profile) June 22, 2010, 7:46:12 PM
Sed mi kredas ke esperanto povas esti utila por ĉiuj lingvoj el la mondo; esperanto ne funkcias kiel eŭropa lingvo... Ĉu?
Hispanio (User's profile) June 22, 2010, 8:02:22 PM
mathieubriere:Mi ne scias se esperanto utilas por lerni neeŭropajn lingvojn ĉar mi neniam lernis unu el tiajn lingvojn.La vortoj venas el latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, la literoj kaj prononco venas el la slavaj lingvoj, kaj la konstruado de vortoj kaj (eble) frazoj venas el la aziaj lingvoj (kvankam Zamenhof ne konis iun azian lingvon, nekredeble).
Sed mi kredas ke esperanto povas esti utila por ĉiuj lingvoj el la mondo; esperanto ne funkcias kiel eŭropa lingvo... Ĉu?
Tiel mi vidas la lingvon Esperanto.