Kwa maudhui

Por trankviliĝi...

ya Miland, 5 Juni 2010

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 5 Juni 2010 11:18:27 asubuhi

Kion vi mem kutime faras? Mi ĵus legis en angla-parolanta forumo ke iu sidas sur herbejo ekster la domo. Mi mem ofte faras tason da teo, aŭ en la urbo iras en kafejon aŭ librovendejon. Dum pli gravaj krizoj mi vizitis universitatajn kapelanejon aŭ konsilservon.

Post la brita ĝenerala elekto en 1997, kiam Tony Blair gajnis grande kontraŭ John Major, la lasta iris por vidi kriketomatĉon. La TV priskribis tion kiel 'la konzolo de la anglo', kaj sendube, vidi sportludojn estas konzolo por multaj aliaj homoj.

Kio estas via propra konzolo aŭ "ne-medicina tranviligilo"? Ĉu tio iel enhavas Esperanton? La lasta brita landa kongreso estis bonvena interrompo por mi!

lavagulo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2010 4:21:00 alasiri

Kafo tre plaĉas al mi. Ĉiutage mi trinkas kvin aŭ ses tasojn. Ankaŭ mi ofte legas librojn aŭ gazetojn kaj uzas la komputilon. Mi preferas akiri la novaĵojn kaj veterprognozojn el la TTT anstataŭ la televido. Mi ne havas hejmbeston -- ofte ili povas maltrankviligi la posedanton. rido.gif

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2010 9:51:57 alasiri

lavagulo:Mi ne havas hejmbeston -- ofte ili povas maltrankviligi la posedanton. rido.gif
Nek mi havas hejmbeston. Tamen, kion vi opinias pri fiŝoj en hejm-akvario?

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2010 11:31:35 alasiri

Eble vi povos profiti iomete de la legado de la ĉapitro IX de la libro "La Evangelio Laŭ Spiritismo", kaj de la respondo al demando 254 en la libro "La Konsolanto", sendepente de via kredo!
Jen ligilo al senpage elŝuto de tiu libroj:

http://www.febnet.org.br/site/estudos.php?SecPad...

lavagulo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2010 11:59:03 alasiri

Ne, ne plu fiŝoj. Mi unufoje havis fiŝeton. Mi atente nutris ĝin kaj purigis la fiŝcisternon. La fiŝeto mortis! demando.gif

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Juni 2010 7:52:35 alasiri

lavagulo:Mi atente nutris ĝin kaj purigis la fiŝcisternon. La fiŝeto mortis!
Ho ve! malgajo.gif Sed almenaŭ vi gajnis sperton prizorgi fiŝojn. Eble iutage vi prizorgos belan orfiŝon kiel Gail en unua el miaj plej ŝatataj TV-serioj "The West Wing"! rido.gif

LVX (Wasifu wa mtumiaji) 23 Juni 2010 8:36:08 alasiri

Kleraj geulojn okupiĝas sin per supera legado kaj similaj aferojn, ili ne elĉerpiĝas sian kapabloj por plenumi sian libera tempo, mi kredas ke vi parolas pri enuo aŭ tedo, kiel oni povas foriri de tian interna tedo, vivu plene kaj ĉirkaŭiĝi per positiva aferoj.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2010 10:31:48 asubuhi

LVX:Kleraj geulojn..
Jen sugestitaj korektoj:

"Kleraj geulojn okupiĝas sin per supera legado kaj similaj aferojn,; ili ne elĉerpiĝas sian kapabloj energion por plenumi sian liberan tempon; mi kredas ke vi parolas pro enuo aŭ tedo, kiel oni povas foriri de tian interna tedo; vivu plene kaj ĉirkaŭiĝi per pozitivaj aferoj."

Efektive, por mi Esperanto estas hobio, aŭ ŝatokupo. Mi certe taksas ĝin pozitiva.

Revenante al la mia temo: ĉu iu ajn alia leganto sukcese prizorgis dorlotfiŝojn?

LVX (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2010 8:21:10 alasiri

Saluton Miland,
Dankon por via sugestita korektado.
Plej multo da homoj havas energion sed mankas al ilin kapablo aŭ verŝajne rekta celo por apliki tia energion.

Dozorca (Wasifu wa mtumiaji) 25 Juni 2010 11:34:52 asubuhi

Mi kiel lavagulo trinkas multe da kafon.Mi malmulte laboras/mi ne ŝatas labori/.Mi multe biciklas,legas libron,kaj manĝas.Nelonge/de 1-a julio/ankaŭ mi komencos trinki bieron lango.gif

Kurudi juu