Đi đến phần nội dung

Ĉu vi legas librojn en Eo?

viết bởi Alekso, Ngày 13 tháng 4 năm 2007

Tin nhắn: 29

Nội dung: Esperanto

zaratustro (Xem thông tin cá nhân) 11:53:42 Ngày 29 tháng 6 năm 2007

sal.gif saluton samideanojn sal.gif

Hieraŭ mi finiĝis libron el la tre bona aŭtoro: Claude Piron. La nomo de tiu ĉi libro estas Dankon amiko. Ĝi ŝatis tro multe al mi. Mi nidis uzi votaron, sed ne estis tro malfacile por mi, ke nur scias bazan nivelon de esperanton.
Atente Zaratustro shoko.gif

Vilinilo (Xem thông tin cá nhân) 14:05:24 Ngày 29 tháng 6 năm 2007

Mi ĵus komencis legi "Georgo Dandin"-n el Molière, mi neniam legis tiun verkiston antaŭ, sed lia libro ĝis nun ŝajnas bonega! Antaŭ ol tiam, mi finigis legi "Kial mi ne estas kristano"-n el Bertrand Russel. Ambaŭ librojn mi elŝutis el Inko.

mccambjd (Xem thông tin cá nhân) 04:51:45 Ngày 10 tháng 7 năm 2007

mccambjd:
Alekso:Ĉu vi legas librojn en esperanto kaj kiujn?
Mi ĵus ricevis "La Noktan Patrolon: Historion Unuan", tiun eltradukiĝis la rusa. Mi ekos ĝin en iom da tempo. Tiu estos mia unua esperanta libro!
Nu, mi pli malrapide legis ...Historion Unuan ol mi esperis. Tamen, mi ĝuis ĝin: mi ĵus mendis Historion Duan. La traduko havis kelkajn problemetojn: vidu la recenzon de Don Harlow ĉi tie.

Urho (Xem thông tin cá nhân) 13:57:31 Ngày 10 tháng 7 năm 2007

Mi ĵus komencis legi la libron La Faraono de Bolesław Prus (trad. Kazimierz Bein [ps. Kabe]).
Parenteze, trad. Kazimierz Bein estas i.a. fama pro tio, ke laŭ lia pseŭdonimo ekzistas en Esperanto la vorto:

kabei (ntr) (kabe/i < Kabe) =
Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 19:29:05 Ngày 10 tháng 7 năm 2007

Vilinilo:
mi neniam legis tiun verkiston antaŭ, sed lia libro ĝis nun ŝajnas bonega!
Molière, de sia vera nomo Jean Baptiste Poquelin, estas tre fama en Francio, kaj oni multe lernas pri siaj verkoj -precipe teatro- al la lernejo.
Mi rekomendas vin ekzemple "L'Avarulo", tre amuza kaj fama.
Estis ankaŭ belega filmo pri Molière de Ariane Mnouchkine, kiun mi konsilas vin rigardi.

Amike,
Fartu bone al la Brazilo rido.gif

Manu

Ĉu vi povus konsili pri brazilaj verkistoj ? (Eĉ se ne tradukitaj en esperanto)

sal.gif

Koloba (Xem thông tin cá nhân) 19:33:33 Ngày 10 tháng 7 năm 2007

Mi legis pasinttempe "La bona lingvo" de Claude Piron. Mi rekomendegas. Nun mi legas "Kiel akvo de l'rivero"

Charlie (Xem thông tin cá nhân) 19:57:07 Ngày 11 tháng 7 năm 2007

Mi legis du librojn de Claude Piron kaj ili ege plaĉis al mi. Ankaŭ mi ŝatas legi librojn tradukitajn el la originalaj lingvoj. Oni povas elŝuti multajn el esperantujo.org Antaŭ nelonge mi legis 'Tri Viroj en Boato' - tradukita el la angla. Ĝi estas tre amusa rakonto, kiun mi rekomendas al ĉiuj. rido.gif

Vilinilo (Xem thông tin cá nhân) 20:51:18 Ngày 11 tháng 7 năm 2007

manu_fr:
Molière, de sia vera nomo Jean Baptiste Poquelin, estas tre fama en Francio, kaj oni multe lernas pri siaj verkoj -precipe teatro- al la lernejo.
Mi rekomendas vin ekzemple "L'Avarulo", tre amuza kaj fama.
Estis ankaŭ belega filmo pri Molière de Ariane Mnouchkine, kiun mi konsilas vin rigardi.

Amike,
Fartu bone al la Brazilo rido.gif

Manu

Ĉu vi povus konsili pri brazilaj verkistoj ? (Eĉ se ne tradukitaj en esperanto)

sal.gif
Mi amegas francan literaturon! Nun mi estas leganta Molière esperante, Proust portugale kaj Flaubert angle. Ĝi sole mankas legi francan verkiston france mem rido.gif Mi estas lernanta la francan lingvon kaj mi ŝatas ĝin tro multe.

Pri brazilaj verkistoj, Machado de Assis estas konsiderita la plej bona verkisto de la brazila literaturo (kaj mi tute konsentas), mi tro ŝatas speciale tiujn du librojn: "Postmortaj rememoroj de Brás Cubas" (Mémoires posthumes de Brás Cubas) kaj "La Psikiatro" ("O Alienista" en la portugala kaj "The Alienist" en la angla, mi ne scias nek la oficiala traduko al Esperanto, nek al la franca).

Vidu ankaŭ pri Machado tie ĉi:

Aliaj bonaj brazilaj verkistoj, laŭ mi, estas Graciliano Ramos, Jorge Amado kaj Gumarães Rosa, sed mi pensas ĝi ne ekzistas tradukoj por Esperanto.

Fartu bone al admirinda Francujo!

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 15:24:39 Ngày 12 tháng 7 năm 2007

Vilinilo:
Pri brazilaj verkistoj, Machado de Assis estas konsiderita la plej bona verkisto de la brazila literaturo (kaj mi tute konsentas), mi tro ŝatas speciale tiujn du librojn: "Postmortaj rememoroj de Brás Cubas" (Mémoires posthumes de Brás Cubas) kaj "La Psikiatro" ("O Alienista" en la portugala kaj "The Alienist" en la angla, mi ne scias nek la oficiala traduko al Esperanto, nek al la franca).

Vidu ankaŭ pri Machado tie ĉi:

Aliaj bonaj brazilaj verkistoj, laŭ mi, estas Graciliano Ramos, Jorge Amado kaj Gumarães Rosa, sed mi pensas ĝi ne ekzistas tradukoj por Esperanto.

Fartu bone al admirinda Francujo!
sal.gif

dankon, estas tre utila !

ĝis !

Quay lại