ورود به محتوا

Iu ajn estus interesata en Rol-ludado Ludo en Esperanto?

از Schwa, 4 ژوئیهٔ 2010

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

Schwa (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:10:21

Saluton mia geamikoj (kaj personoj ke mi ne scias)

Ekde iom tempo nun mi volantis fari retejon je la interreto (kompreneble) de Rol-Ludado (ĉu scias, kun vortoj sole?) por praktiki la esperanton.

Mi kredas ke se ni uzus esperanton kreive tia, do ni lernus skribi bone ridulo.gif

Tiel iu de vi povras vidi, mi ne parolis esperanton perfekte (kompreneble, mi devis uzi tradukanto por iuj vortoj)

Simple, mi kredas ĝi estus bona kaj amuzo praktiki kun.

Sed, ĝi ne plaĉus min fari ĝin se nenio intersas. Do, diru al mi se vi estas interesata.

----

Prove ĝi estos "La Postesperanto Mondo". Estos en postapokalipsa planedo kun iom magio kaj "Steam Punk" teknologio. Vi scias, tuta de la amuzaj aferoj.

Se vi estas interesata metu min je MSN (I_are_patrick@hotmail.com) kaj se sufiĉaj personoj estas interesata mi komencos ĝin.

Ankaŭ, mi metos la rakanton de ĝi ĉi tie baldaŭ.

Dankon ridulo.gif

LyzTyphone (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:43:50

Diable, tio estas interesege! Ĉu temas pri rolludado per D&D- (Drako kaj Malliberejo) sistmo?

remy_boligee (نمایش مشخصات) 4 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:52:01

LyzTyphone:Diable, tio estas interesege! Ĉu temas pri rolludado per D&D- (Drako kaj Malliberejo) sistmo?
Mi esperas ke jes.
Antaŭ nelonge mi provis traduki la mallongan version de la reguloj por G.U.R.P.S., sed hieraŭ mia komputilo paneis kaj mi perdis tiun tradukprovon (inter aliaj) malgajo.gif

Donniedillon (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 1:19:05

Mi ŝatas rol-ludi. Mi ludus se unu ludon okazis.

remy_boligee (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 1:22:41

Rolludado povus esti amuza programo por Junulara Kongreso de Esperanto. Eble ni povus konsenti pri traduki aŭ eĉ krei propran sistemon. Kiu konsentas?

LyzTyphone (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 1:47:36

remy_boligee:Rolludado povus esti amuza programo por Junulara Kongreso de Esperanto. Eble ni povus konsenti pri traduki aŭ eĉ krei propran sistemon. Kiu konsentas?
Konsentite! G.U.R.P.S. ŝajnas al mi tre taŭga sistemo por krei Esperanto-teman rollud-mondon. Krei nian propran sistemon bezonus tro da peno kaj scio pri lud-desegni do mi emas tion malrekomendi. Anstataŭe mi pensas oni povas helpi pri la tradukado de GURPS (Esperante: ĜURLS)~ Ekzemple mi povos helpi post tiuj ĉi ekzamenoj, por kiuj mi nun praparas.

Schwa (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 4:15:00

Bah shoko.gif

Ĝi ŝajnas al mi ke ni estas parolanta pri malsamaj aferoj.

Kiam mi diris 'Rolludando Ludo' mi ne celis io ajn kiel D&D (kiu estas ideo bona) sed io kiel ...

Nu, mi estas faranta ĉi tiun ekde longa tempo. Ĝi estas kiel, vi kreus fiktivan personon je retejo je interreto. Uzanta ĉi fiktivan personon vi skribus rakantojn. Poste, alia persono skribus rakanton respondanta al via rakonto.

Do, vi estus skribanta kreivajn rakantojn kun aliaj personoj. Ĝi estas ekzerco en kreiva skribado uzanta Esperanto. Mi trovas ĝin amuza kaj farinda ridulo.gif Vere, mi kredas ke ĝi faros onin plibona skribisto.

Ĉu vi komprenas? Ĉu vi trovas ĝin interesa?

Mi bedaŭrindas ke ne povas klarigi ĝin pli nun.

Se iu scias kio mi celis, se ĝi placas vin, vi kalrigus ĝin pli?

Mallonga: Vi skribus rakanto je forumo, kiel ĉi tio, kun fiktiva persono kreita per vi.

Donniedillon (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 18:23:34

Schwa:
Mallonga: Vi skribus rakanto je forumo, kiel ĉi tio, kun fiktiva persono kreita per vi.
Mi pensas ke tio estas bona ideo.

remy_boligee (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 18:31:32

Schwa:
Mallonga: Vi skribus rakanto je forumo, kiel ĉi tio, kun fiktiva persono kreita per vi.
Estas bona ideo, tamen mi preferas la surtablan rolludon rido.gif

LyzTyphone (نمایش مشخصات) 5 ژوئیهٔ 2010،‏ 23:36:48

Mallonga: Vi skribus rakanto je forumo, kiel ĉi tio, kun fiktiva persono kreita per vi.
Ja malsame al kion mi pensis. lango.gif

Estus interese. Eble @Schwa vi povas komenci la rakonton iam?

بازگشت به بالا