Ku rupapuro rw'ibirimwo

Rusiaj filmoj en Esperanto

ca, kivuye

Ubutumwa 31

ururimi: Esperanto

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 18 Mukakaro 2007 11:02:19

Lastaj novaĵoj en la projekto - apris tre bela animacia filmo La skarlata floreto (1952), kolekto de dokumenta kinorevuo Kino-Okulo (1924) kaj muzika melodramo La baleta solistino (1947).

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2007 11:10:48

Mi aldonis eD2k-ligilojn por filmoj "La Revizoro" kaj "La baleta solistino". Se la eksperimento montriĝos sukcesa, ĉiuj novaj filmoj en la projekto ankaŭ estos disdonataj en la eD2k-reto. Jen estas la ligiloj:

La Revizoro, parto 1
La Revizoro, parto 2
La baleta solistino

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyandagaro 2007 00:12:09

Mi ankaŭ aldonis Torrent-ligilon por filmo "La Revizoro". En baldaŭa tempo mi estos disdonanta ĝin en BitTorrent, do oni elŝutu.

Torrent-dosiero por filmo "La Revizoro"

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 8 Nyandagaro 2007 21:21:19

Dank' al helpo de aliaj samideanoj en la eMule-reto aperis animaciaĵoj "Fratoj Lu" kaj "Kuraĝa Pak", publikigitaj antaŭe en la projekto.

eD2k-ligilo - Fratoj Lu
eD2k-ligilo - Kuraĝa Pak

Atenton! La ligiloj estas ĝisdatigitaj la 10-n de aŭgusto.

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 16 Nyandagaro 2007 23:12:29

Mi komencis disdoni en BitTorrent animaciaĵojn "Fratoj Lu", "Kuraĝa Pak" kaj "Koro de kuraĝulo". Jen estas la Torrent-dosiero por ili:

Fratoj Lu, Kuraĝa Pak kaj Koro de kuraĝulo

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2007 20:36:29

En la projekto aperis filmo "La striko" (1925) - unua filmo de Sergej Eisenstein.

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 9 Munyonyo 2007 10:15:30

En la projekto aperis famega "Kirasŝipo Potjomkin"(1925) de Sergej Eisenstein kaj dokumenta filmo "La sesono de la mondo"(1926) de Dziga Vertov.

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 26 Munyonyo 2007 15:37:39

Ĉar trakilo Demonoid.com ne funkcias jam longan tempon,
mi komencis disdoni la filmojn ankaŭ ĉe trakilo Thepiratebay.org
Jen estas torrent-dosieroj por filmoj "Kosma vojaĝo" kaj "La Revizoro".

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 28 Munyonyo 2007 07:44:26

Cyrill (Kwerekana umwidondoro) 6 Kigarama 2007 15:42:11

Aperis torrent-dosieroj por filmoj "Aleksandr Popov" kaj "Novelo pri la vera homo".

Subira ku ntango