글: 31
언어: Esperanto
Cyrill (프로필 보기) 2009년 12월 20일 오후 1:14:42
Saluton!
Post sufiĉe longa paŭzo aperis novaj filmoj en mia projekto. Omaĝe al la jubileo de Aleksandr Puŝkin, pro kiu mi jam enretigis romanon "Eŭgeno Onegin", mi ankaŭ prezentas animaciajn versiojn de du liaj versaj fabeloj, aldone al tiuj, kiujn vi jam povas spekti en Esperanto. Tio estas filmoj "Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda" (1940) kaj "Fabelo pri caro Saltano" (1943) farita laŭ la plej famekonata fabelo de Puŝkin.
En sama publicaĵo vi povos ankaŭ spekti rete kaj elŝuti en eMule novan kinoversion de ĉi tiu fabelo, faritan en 1984. Interese estas kompari diferencaĵojn en sovetia animacio de diversaj jardekoj, pri kio mi tie skribas detale.
Do, mi esperas, ke ĉi tiu fabeloj ekplaĉos ankaŭ al vi, same kiel ili plaĉas al ĉiu infano en Rusio.