Ke daftar isi

Skype?

dari aaronibus62, 23 Juli 2010

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

aaronibus62 (Tunjukkan profil) 23 Juli 2010 21.42.46

Mi loĝas apud Bostono en Usono kaj povas babili je Skype kiam mia edzino ne rigardas la televidilon.

Mia skajpa nomo estas: aaronibus62 (Aaron Reed estas mia plena nomo)

Greyshades (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2010 19.05.57

Mi ne scias multon pri Skype.

Ĉu ĝi estas sola babilo de video, aŭ ĝi estas babilo de teksto?

Mi bedaŭras se mia esperanto estas mala.

KoLonJaNo (Tunjukkan profil) 3 Agustus 2010 20.27.08

Saluton!

Greyshades:Mi ne scias multon pri Skype.
Tio ne gravas, ĉar Skajpo disvastiĝis verŝajne pro tio, ke ĝi estas facile uzebla.

rideto.gif

Greyshades:Ĉu ĝi estas sola babilo de video, aŭ ĝi estas babilo de teksto?
Per Skajpo eblas babili klavare (skribante) kaj|aŭ mikrofone (parolante) kaj|aŭ kamerae (mienante kaj gestante).

Kiel kaj kiom vi fakte skajpas, tio dependas de viaj aparataro, operaciumo, retkonekto kaj ... kuraĝo. okulumo.gif

Greyshades:Mi bedaŭras se mia esperanto estas malbona.
Kolonjano (nuntempe bedaŭrinde neskajpipova) rideto.gif

Kembali ke atas