Skip to the content

Kial vi ne skribas esperante?

by zan, August 3, 2010

Messages: 52

Language: Esperanto

manu_fr (User's profile) August 3, 2010, 11:45:12 AM

Mi pensas, ke ni ĉiuj esperantistoj respondecas pri fako, ke la esperanta forumo estu vigla, aŭ ne.
(En la pasinteco, jam estis ja tre aktivaj periodoj, kaj tio ege dependas de la partoprenantoj !).
Tamen ni ne forgesu, ke tiu ĉi sito estas precize loko por komencantoj, kiuj ofte ne sentas sin kapablaj esprimi ideojn flue.
Kuraĝu, aŭdacu !
rideto.gif
Amike
Manu

manu_fr (User's profile) August 3, 2010, 12:21:37 PM

(parenteze la franca forumo estas multe malpli interesa kaj vigla ol la esperanta -laŭ mi-, tial mi memvole partoprenas esperante prefereble.
Kaj neniam angle, malgraŭ ke mi scipovas la anglon)

zan (User's profile) August 4, 2010, 12:58:03 AM

Dankon al ĉiuj, kiuj respondis al mi!
Mi devus plue meti la butonon "Mi ĉiam skribas esperante."

patrik:Mi mem komencis fadenojn en la anglalingva forumo, do mi mem kulpas pri tio. lango.gif
rideto.gif Jes,jes. Mi vidis la plej novan vian fadenon. Ŝajnis tre interese. Sed mi simple konfirmis, ke la angla lingvo estas pli malfacila ol Esperanto por mi. Sed ne zorgu vi, ĉar mi nur enviis. okulumo.gif

darkweasel (User's profile) August 4, 2010, 6:34:18 AM

zan:
rideto.gif Jes,jes. Mi vidis la plej novan vian fadenon. Ŝajnis tre interese. Sed mi simple konfirmis, ke la angla lingvo estas pli malfacila ol Esperanto por mi. Sed ne zorgu vi, ĉar mi nur enviis. okulumo.gif
Ne nur por vi, sed por preskaŭ ĉiu.

Meŝig (User's profile) August 4, 2010, 12:49:53 PM

zan:Mi ĉiam miras, ke la angla forumo estas ĉiam vigla nek pro komencanta demando nek pro anonco al anglaparolantoj sed pro tre interesa temo. Bedaŭrinde mi ne povas legi la anglan. Bonvolu skribi ankaŭ en Esperanto interesan diskuton. Mi supozas, ke esperantistoj plej interesiĝas pri Esperanto mem. Ekzemple, kiel esti Esperanto. Ĉu ne?
Mi neniam skribis en la anglalingva forumo. Me eĉ estis neniam leginta ĝin...ĝis la lego de tiu fadeno. rideto.gif

Mi aktuale ne skribas tie precipe pro manko da tempo.

vincas (User's profile) August 10, 2010, 10:43:40 AM

manu_fr:Mi pensas, ke ni ĉiuj esperantistoj respondecas pri fako, ke la esperanta forumo estu vigla, aŭ ne.
(En la pasinteco, jam estis ja tre aktivaj periodoj, kaj tio ege dependas de la partoprenantoj !).
Tamen ni ne forgesu, ke tiu ĉi sito estas precize loko por komencantoj, kiuj ofte ne sentas sin kapablaj esprimi ideojn flue.
Kuraĝu, aŭdacu !
rideto.gif
Amike
Manu
Sed tiu ĉi forumo, mi pensas, estas la plej granda forumo en Esperanto. Ne estas alia bona loko por diskuti en Esperanto. Estas tamen soc.culture.esperanto, sed tiu forumo al mi ne plaĉas.

zan (User's profile) August 11, 2010, 8:03:34 AM

Plaĉas al mi ĉi tiu forumo. Neniun skribejon per Esperanto mi havas krom ĉi tie. Kaj al mi plaĉas legi skribaĵojn de aliaj. Des pli bone, ke mi povas laŭplaĉe elekti temon, kiu min interesas. rideto.gif

prahomo (User's profile) August 24, 2010, 12:43:50 PM

gne ?

darkweasel (User's profile) August 24, 2010, 6:08:05 PM

prahomo:gne ?
Tre signifohava kaj leginda mesaĝo!

horsto (User's profile) August 24, 2010, 7:52:13 PM

darkweasel:
prahomo:gne ?
Tre signifohava kaj leginda mesaĝo!
Nur ĉar ci ne scias la gnean lingvon. rideto.gif

Back to the top