Till sidans innehåll

Pri "na"

av Roberto12, 8 augusti 2010

Meddelanden: 38

Språk: Esperanto

Roberto12 (Visa profilen) 8 augusti 2010 20:29:33

Mi scias ke iuj uzus la er-vorton "na" por montri akuzativon kiam sen ĝi, nenio montrus la akuzativon. Ekzemple, "du (uloj) vidis tri (ulojn)" iĝus "du vidis na tri". Mi volas scii kie oni metu la artiklon ("la") kiam ankaŭ estas "na". Ĉu oni skribas "la du vidis la na tri" aŭ "la du vidis na la tri" ?

(Tiel persono kiu ne uzas "na", la demando ne estas tre grava por mi. Sed mi volas scii rideto.gif )

tommjames (Visa profilen) 8 augusti 2010 20:54:36

Mi supozas "vidis na la tri". En artikolo de Bertilo Wennergren pri naismo estas ekzemplo Ili vizitis na la bela La Chaŭ-de-fonds.

utku (Visa profilen) 9 augusti 2010 07:07:31

Se ĝi ekzistus, ni eble taksus ĝin kiel propozicio, do 'na la' estus pli natura.

darkweasel (Visa profilen) 9 augusti 2010 07:45:34

Evidente *na funkcias tute kiel prepozicio.

Roberto12 (Visa profilen) 9 augusti 2010 12:26:07

Mi akordas vin. Dankon.

Belmiro (Visa profilen) 9 augusti 2010 13:27:28

Roberto12:Mi akordas vin. Dankon.
Mi pensas ke:

“Akordi” estas netransitiva verbo kaj ne estas ago kiu iras rekte al “vi”.

Oni devas diri : mi akordas kun vi

Ailanto (Visa profilen) 9 augusti 2010 13:39:37

Mi malofte uzas na "na", sed estas refreŝige vidi diskuttemon pri la uzo, anstataŭ pri ĉu oni uzus!

Hispanio (Visa profilen) 9 augusti 2010 13:45:40

Mi neniam uzas "na". Pro tio ke ĝi ne estas en la gramatikaj libroj nek en la kursoj.

Roberto12 (Visa profilen) 9 augusti 2010 20:24:47

Belmiro:
Roberto12:Mi akordas vin. Dankon.
Mi pensas ke:

“Akordi” estas netransitiva verbo kaj ne estas ago kiu iras rekte al “vi”.

Oni devas diri : mi akordas kun vi
Mi ĵus legis pri ĉi-tiu verbo en ReVo, kaj ŝajnas ke vi pravas.

jan aleksan (Visa profilen) 27 augusti 2010 13:45:02

Por mi, na estas utila kiam oni ne povas volas aldoni -n finaĵo.

Mi preferas Peugeot *-n* ->> mi preferas na Peugeot

Tillbaka till toppen