Към съдържанието

demandoj.tk - nova retejo por demandoj

от Pinguin, 13 август 2010

Съобщения: 7

Език: Esperanto

Pinguin (Покажи профила) 13 август 2010, 23:09:29

Ekde hieraŭ provlanĉiĝis demandoj.tk, kie vi povas meti viajn demandojn en kaj pri Esperanto. Mi volas inviti ĉiujn lernu-uzantojn por elprovi ĝin.

Por la unuaj 10 uzantoj kiuj atingas reputacion de 100 mi ŝatus aĉeti bieron aŭ alian trinkaĵon.

sinjoro (Покажи профила) 14 август 2010, 10:52:16

Ĝi certe povas esti utila, sed mi markis, ke ĝi estas "malbela", ĉar la fonbildo maltaŭgas.

dobri (Покажи профила) 14 август 2010, 12:17:18

Ĝi ŝajnas al mi iom malklara. Mi sukcesis nek demandi nek respondi.

sinjoro (Покажи профила) 14 август 2010, 13:07:40

Same kiel mi. Mi provis ensaluti per Facebook-konto, sed nur aperis eraro.

Pinguin (Покажи профила) 14 август 2010, 16:16:16

Mi kontrolis, kaj efektive estas eraro kiam oni uzas Facebook. Provu per OpenID, Twitter aŭ faru novan konton. Mi raportos la eraron al Shapado. La eraro ŝajnas esti resolvita kaj ĝisdatiĝos en la sekva eldono de la programaro.

Pri la bildo: [url=http://demandoj.tk/questions/kial-demandoj-tk-uzas-tiun-aĉan-bildon-kiel-fono]http://demandoj.tk/questions/kial-demandoj-tk-uz...[/url]

Amuziĝu!

jeckle (Покажи профила) 18 август 2010, 17:25:22

Mi havas pli demandoj ol respondoj, sed la unua grava demando ne estas respondita: La demando pri vivo. La ĝusta respondo devu esti "42", sed tion mi ne kredas. rido.gif sal.gif

Bedaurinde, tiu retpaĝo ŝajne nur funkcias kun enirnomo kaj sekreta vorto. Mi ankoraŭ havas tro multaj kontoj. Mi preferas retpaĝoj sen konto.

Обратно нагоре