Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-01 05:04:05
RiotNrrd:"Komputero" estas malnova vorto.
[1] "Komputero" estas maljuna vorto. Ne malĝustas, sed nuntempe ni plejparte uzas "komputilo"
En la angla lingvo estas unu vorto - 'old', en Esperanto du - 'malnova' kaj 'maljuna'.
Oni proponas novan sufikson 'or' antataŭ 'il' por komplikaj aĵoj, do 'komputoro'; sed evitu uzi ĝin, ĉar ĝi estas ne oficiala.
philodice:Mi nun skribas Esperanto plibone ol mi skribas GermanoMi nun skribas Esperante pli bone ol mi skribas germane.
'Esperanto' estas skibita de majusklo(grandlitero) ĉar ĝi estas nomo; oni skribas 'Esperanta' kaj 'Esperante' por distingi ilin de patricipo de verbo 'esperi'; sed 'esperantisto' estas skribita de minusklo(etlitero); 'germana' estas ordinara adjektivo kaj estas skribita de minusklo; 'germano' estas loĝanto de Germanio (nomojn de landoj oni skribas de majusklo).
'pli' oni skribas aparte de adjektivo kaj adverbo; sed se vi faros verbon el pli+adjektivo, skribu kune:
'Mi plibonigas mian Esperanton'
RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-01 18:57:49
sergejm:Jes, vi tute pravas. La horo estis malfrua, kaj mi dormemis, kaj ne rimarkis ke mi elektis la malĝustan vorton.RiotNrrd:"Komputero" estas malnova vorto.
[1] "Komputero" estas maljuna vorto.
Dankon.