Til innholdet

Kiel varbi kaj ne varbi pri Esperanto?

fra TPmiestas,2010 9 3

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

TPmiestas (Å vise profilen) 2010 9 3 14:50:34

KIEL VARBI KAJ KIEL NE VARBI PRI ESPERANTO
http://www.angelfire.com/ny2/ts/varbado.html

Ĉu vi havas personan sperton pri varbado? Kiel tion oni devas fari por ke la varbado ne estus la malvarbado. Ĉu entute indas varbi?

Cram (Å vise profilen) 2010 9 5 18:46:11

Mi ne havas varban sperton. Varbo estas vorto kiu faras malbone efekto al mi pro televidilo.

Sed por esperanto mi faras varbon kiu konatigos ĝin.

qwertz (Å vise profilen) 2010 9 5 19:12:36

patrik (Å vise profilen) 2010 9 6 06:30:42

Jen video, kio montras MALmodelan varbadon por E-o: Kiel Varbi por Esperanto rido.gif

patrik (Å vise profilen) 2010 9 6 06:30:43

Ho, mi pardonpetas pro tiu ĉi duoblaĵo. Bonvole forviŝu tiun ĉi.

omba (Å vise profilen) 2010 9 7 19:00:48

mi ne ankorau' varbis pri Esperanto

zan (Å vise profilen) 2010 9 7 23:42:33

Mi neniam varbis kaj varbos.
Mi komencis lerni esperanton memvole. Mi pensas, ke kiu ion agas memvole, nur tiu daŭrigos tion. Feliĉe, ke en mia lando esperanto estas relative fama. Kaj ne mankas objektoj por memlernado.

Miland (Å vise profilen) 2010 9 8 20:06:10

Miaopinie indas doni informon, se iu alia estas scivolema pri la afero. Ankaŭ indas (almenaŭ ne estas maljuste) surporti insignon (ekz. la verdan stelon) sur vestaĵo. Tamen oni ne rajtas kunporti akrapintaĵon en flugmaŝinon, do oni forpaku insignon antaŭ ol eniri flughavenon!

zan (Å vise profilen) 2010 9 10 00:20:08

Ne-esperantistoj ofte miskomprenas, ke esperantistoj havas la intencon unuigi lingvojn de la tuta mondo. Tial troa varbado eblas pliigi ilian miskomprenon.
Mi konsentas pri informo. Oni diras, ke Esperanto estas jam mortinta lingvo malgraŭ ties bona idealo. Por forigi tian miskomprenon ni plu uzu esperanton kaj rete kaj reale laŭvole. rideto.gif

Donniedillon (Å vise profilen) 2010 9 10 23:51:41

Kiel tie ĉi lango.gif

Tibake til toppen