Esperanto sen Fleksio
ya nissa_amas_katoj, 14 Septemba 2010
Ujumbe: 15
Lugha: Esperanto
nissa_amas_katoj (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2010 3:15:51 alasiri
Ĉu estas retejoj kaj blogoj pri/en la lingvo?
Mi volas usi la lingvon en romano.
jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2010 11:48:26 asubuhi
nissa_amas_katoj:Ĉu vi scias pri la Esperanto 'dialekto' Esperanto sen Fleksio?mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?
Ĉu estas retejoj kaj blogoj pri/en la lingvo?
Mi volas usi la lingvon en romano.
patrik (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2010 2:11:27 alasiri
jan aleksan:mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?Jen: Esperanto sen Fleksio
patrik (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2010 2:11:31 alasiri
SinjoroRoboto (Wasifu wa mtumiaji) 16 Septemba 2010 7:36:02 asubuhi
patrik:Bedaŭrinde por la originala mesaĝinto, ŝajnas ke la ideon de Esperanto sen Fleksio jam ne estas multa pli ol la enhavoj de tiu paĝo. Per Vikipedio, la verkinto de tiu paĝo ankaŭ estas la verkisto de tiu dialekto. Eble oni kiu volus verki en tiu lingvo devas kontakti al Rick Harrison, kaj peti lin se li volus kunlabori en la verkado.jan aleksan:mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?Jen: Esperanto sen Fleksio
Laŭ mi, estus pli bona skribi novan literaturon en norma Esperanto (Jes, mis scias ke mia lingvouzo jam ne estas "norma", sed mi provas bonigi ĝin.). La esperantista komunumo jam estas eta kaj maldensa. Malverŝajnas ke ĝi pliiĝos per tiaj vastaj subitaj reformoj.
Tamen mi konsentas ke la ideo de tiu dialekto estas meme interesa. Ĉiaokaze, bonsorto kun la romano.
yugary (Wasifu wa mtumiaji) 3 Oktoba 2010 8:06:19 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 9 Oktoba 2010 9:13:11 alasiri
La aŭtoro asertas, ke:
- estas amuze konsideri reformojn de esperanto, kvankam esperantistoj malŝatas ilin
- sia lingvo forigas aferojn kiuj kreas malfacilaĵojn por uzantoj de lingvoj kun pli simpla gramatiko ol esperanto, ĉefe terminaĵojn.
Kompreneble, esperanto ne estas perfekta, kaj oni povas simpligi ĝin laŭ multaj manieroj.
Ĉiun reformon oni povas facile imagi, sed estas multe pli malfacile konvinki pli ol dek personojn uzi ĝin.
yugary (Wasifu wa mtumiaji) 7 Novemba 2010 7:45:08 asubuhi
La vortelementoj de Esperanto estas "disigeblaj" en la senco ke ili estas tute ne kunfandemaj. Alivorte, oni povas kunmeti ilin kun aliaj elementoj sen ŝanĝi la formon de iu ajn elemento de la kunmetaĵo. La vortfarado de Esperanto estas do aglutina, ne kunfandeme fleksia kiel ekzemple Latino aŭ la rusa. Eĉ finaĵoj kiel -o, -as, ktp estas tiaj. Ekzemploj troviĝas en vortoj kiel "o-vorto", "as-tempo", ktp.yugary:Mi tre dubas ĉu oni rajtas nomi la finaĵojn de Esperanto "fleksioj". Fleksioj estas nedisigeblaj partoj de vorto. Esperanto do jam estas senfleksia.Jn o ??? n ki jn an!!! Ig ajn os iĝ ajn el i os ant-iom krom eĉec ebl igiĝ jam as on la tre de is i em... ktp...
A naci inter o lingv la, o ant esper.
Rohan (Wasifu wa mtumiaji) 7 Novemba 2010 7:26:29 alasiri
SinjoroRoboto:(Jes, mis scias ke mia lingvouzo jam ne estas "norma", sed mi provas bonigi ĝin.).Ĉu mi maltrafis ion? Via lingvouzo ŝajnas sufiĉe norma kaj plaĉa al mi.
Roberto12 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Novemba 2010 10:28:49 asubuhi
Mi vidas problemon kun la senakuzativa sistemo tie. Rigardu ĉi tiun frazon:
Hieraŭ ĝi esti manĝanta bovino.
Ĉu ĝi signifas (Esperante) "hieraŭ ĝi estis manĝanta bovinon", aŭ "hieraŭ ĝi estis bovino kiu manĝis" ?