K vsebini

Tradukhelpo!

od Haratta, 21. september 2010

Sporočila: 3

Jezik: Esperanto

Haratta (Prikaži profil) 21. september 2010 20:33:32

Kio signifas la vortojn " karburaĵo" kaj " botservisto" sur la Angla?

KoLonJaNo (Prikaži profil) 22. september 2010 04:32:53

Saluton!

Haratta:Kion signifas la vortojn "karburaĵo" kaj "botservisto" sur en la Aangla?
Nuntempa botservisto fakte estas botservilo kaj la angla vorto por tio estas boot jack.

Supozeble tiu vorto iam uziĝis ankaŭ por homo, kiu demetis la botojn de la piedoj de sia mastro.

Almenaŭ en la germana Stiefelknecht povas signifi ambaŭ kaj pensigis min mem unue pri homo.

Kolonjano

Miland (Prikaži profil) 22. september 2010 10:57:28

Laŭ la vortaro de Wells karburaĵo signifas en la angla "carburant", la miksaĵo de aero kaj brulaĵo kreita en motoro de aŭto.

Nazaj na začetek