目次へ

Pri podkastoj en Esperanto

Jev,2007年4月28日の

メッセージ: 20

言語: Esperanto

Jev (プロフィールを表示) 2007年4月28日 22:18:06

Ĉu multaj el vi aŭskultas podkastojn en Esperanto? Kiuj estas viaj plej ŝatataj?

Charlie (プロフィールを表示) 2007年4月28日 22:49:53

Mi tre ŝatas la podkastojn de Radio Verda.

Jev (プロフィールを表示) 2007年4月29日 10:28:34

Charlie:Mi tre ŝatas la podkastojn de Radio Verda.
Ankaŭ mi. Ĉu vi aŭskultas ankaŭ la podkaston de Varsovia Vento?

Mendacapote (プロフィールを表示) 2007年4月29日 12:07:26

Mi ŝategas la podkaston de Radio Verda! Laŭ mi estas la plej bona podkasto de Esperanto tutmonde. Mi pensas ke la persona kondukado de Arono kaj Karlina farigas tiun podkaston tute ununura kaj neripetebla.

Varsovia vento estas ankaŭ bona, sed tro orienteŭropa… kaj fojfoje tedas min.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2007年4月29日 20:30:51

Radio Verda plaĉegas al mi. Mi ĉiam antaŭĝojas al ĉiu nova epizodo.

Azulreal (プロフィールを表示) 2007年4月29日 21:02:22

Mi ne scias, kio estas podkasto... senkulpa.gif

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2007年4月29日 21:23:04

Azulreal:Mi ne scias, kio estas podkasto...
MP3oj de esperanta parolado.

Ekzemple, http://radioverda.com

Jev (プロフィールを表示) 2007年4月29日 21:34:12

Azulreal:Mi ne scias, kio estas podkasto... senkulpa.gif
Estas kvazaŭ radio-elsendoj, kiujn eblas aŭskulti en la reto. En tre oportuna maniero vi povas aŭdi la podkastojn de "Radio Verda" kaj "Varsovia Vento" ĉe la jena paĝo. La paĝo estas litovlingva, sed tio eble ne tro ĝenos. rideto.gif Ankaŭ vi povas viziti la hejmpaĝojn de tiuj elsendoj: Varsova Vento kaj Radio Verda. Se vi volas pli detale ekscii pri podkastoj, tiukaze vizitu Vikipedion, tie vi trovos ĉiujn bezonatajn informojn. Agrablan aŭskultadon!

Charlie (プロフィールを表示) 2007年4月29日 21:36:32

Ankaŭ estas 'Radio Vatikana' kaj 'Ĉi Tie Nun', sed mia plej ŝatata estas Radio Verda. Mi elŝutas ilin al mian mp3-ludilon kaj aŭskultas dum mi veturas al mian laboron.

Azulreal (プロフィールを表示) 2007年4月29日 22:04:28

Ho, multe dankon! Nun mi tute komprenas pri kio vi parolis rido.gif Mi ne sciis pri tio! Kia trovaĵo! rideto.gif

Jev, dankon, mi ne bezonas viziti Vikipedio-n se vi estas ĉi tie rideto.gif

Kiam mi povos elekti mian plej ŝatatan, mi revenos por diri tion okulumo.gif

Ĝis! sal.gif

先頭にもどる