Tin nhắn: 51
Nội dung: Esperanto
zan (Xem thông tin cá nhân) 09:43:50 Ngày 26 tháng 10 năm 2010
manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 11:56:51 Ngày 26 tháng 10 năm 2010
zan:Mi ne povas antaŭvidi, kia lando estos Tibeto, kiam ĝi sendependiĝos. Tion decidos tibetanoj.Laŭ mi : vana diskutado? Jam Tibeto ja estas tro riĉa lando laŭ minerala vidpunkto : li neniam pli iĝos sendependa de ĉina influo.
Ĉinio tro bezonas energion kaj monon de tibetaj minejoj (nuntempaj kaj futuraj).
Amike
Manu
zan (Xem thông tin cá nhân) 00:04:03 Ngày 27 tháng 10 năm 2010
Tamen mi opinias, ke tibetanoj ĉiam rajtas sendependiĝi kaj uzi sian riĉfonton. Mi ne opinias, ke tibetanoj ne sendependiĝu ĉar tibeto nepre estos teokratio. Mi opinias, ke eĉ se ĝi estos teokratio, aliaj landoj devas interparoli kun tia lando.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:58:13 Ngày 30 tháng 10 năm 2010
Tia kulturo ne estas nur folkloro por turistoj, sed la rezulto de pensado kaj spertado de monaĥoj kaj intelektuloj dum multaj jarcentoj. Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.
Se la Ĉinoj opinias, ke Tibeto estas parto de ilia lando, ili devas konsideri, ke tiu kulturo estas parto de ilia havaĵo kaj atente zorgi pri ĝi.
Ni ne povas juĝi la tibetan religion laŭ la katolika Mezepoka inkvizicio aŭ la virinŝtonado en iuj nunaj islamaj landoj. Eĉ se ĉiuj religioj liveras la saman mesaĝon, ilia praktiko varias laŭ la popoloj.
Ne gravas, ĉu lando estas teokratio aŭ ne , nur gravas kiel tia teokratio punas tiujn, kiuj ne obeas.
(Kaj pri teokratio la Dalai Lamao eĉ diris, ke se Tibeto iĝus aŭtonoma, li rezignus pri sia posteno)
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:14:04 Ngày 30 tháng 10 năm 2010
zan (Xem thông tin cá nhân) 08:34:15 Ngày 01 tháng 11 năm 2010
Altebrilas:Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.Ja ŝajnas al mi, ke tibeta kulturo allogas okcidentanojn.
Altebrilas:http://www.youtube.com/watch?v=Ui4E71i4z2I&fea...La kantanto ridetigis min. Verŝajne li amas tibetan kulturon. Kie li loĝas? Tian ĉambron, en kia li sidas, mi ofte vidas en japanio. Ĉu en aliaj landoj estas simila ĉambro?
zan (Xem thông tin cá nhân) 08:52:38 Ngày 02 tháng 11 năm 2010
En 1855 siatempaj ambaŭ registaroj decidis la landlimon t.e. la kvar insuloj estas japanaj posedaĵoj, kaj la aliaj insuloj, kiuj vicas pli norde ol Itrupo, estas rusaj. Tamen tuj post la dua mondmilito(1945.8.28) sovet-unio eniris en la kvar insulojn. Laŭ tia starpunkto japanio postulas rehavi la kvar insuloj.
Kiel opinias pri ĉi tiu problemo rusoj, almenaŭ plimulto el ili?
dobri (Xem thông tin cá nhân) 17:20:58 Ngày 02 tháng 11 năm 2010
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:09:19 Ngày 02 tháng 11 năm 2010
zan:La ĉambro similas al tiu de iu kiu ĵus translokiĝis, kaj ne urĝemas aĉeti novajn meblojn. Multe da "baba cool" (hipioj) samstile vivas, oŭ pli ekzakte vivis dum la sepdekaj jaroj.Altebrilas:Multe da okcidentanoj taksas la valoron de tiu kulturo, kaj ne volas, ke ĝi estu detruita. Multe da libroj pri budhismo estas presitaj en Okcidento.Ja ŝajnas al mi, ke tibeta kulturo allogas okcidentanojn.
Altebrilas:http://www.youtube.com/watch?v=Ui4E71i4z2I&fea...La kantanto ridetigis min. Verŝajne li amas tibetan kulturon. Kie li loĝas? Tian ĉambron, en kia li sidas, mi ofte vidas en japanio. Ĉu en aliaj landoj estas simila ĉambro?
Japanio havas alian specon de budhismo, zen-budhismo, kiu - samkiel la tibeta budhismo - asertas, ke praktikanto, se gvidata de taŭga majstro, povas atingi enlumiĝon dum tiu ĉi vivo.
zan (Xem thông tin cá nhân) 08:25:04 Ngày 03 tháng 11 năm 2010
Altebrilas:Japanio havas alian specon de budhismo, zen-budhismo, kiu - samkiel la tibeta budhismo - asertas, ke praktikanto, se gvidata de taŭga majstro, povas atingi enlumiĝon dum tiu ĉi vivo.Al mi tibeta budhismo ŝajnas pli mistera ol japana zen-budhismo. Kompreneble budhismo enhavas diversajn sektojn, kaj ĉiu havas kaj similan kaj unikan karakterojn unu kompare kun la alia. En iu japana zen-budhismo oni praktikadas mensan trejnadon per longa sidado. Tio ŝajnas al mi simpla.