讯息: 51
语言: Esperanto
zan (显示个人资料) 2010年10月12日上午12:25:00
Lastatempe ĉino akiris Nobel-premion pri paco. Kaj la mondo rigardas al ĉinio pri ĝia reago. Kaj nord-koreio montris al la mondo sian novan gvidonton.
Mi deziras, ke esperante oni malkaŝe diskutu ankaŭ pri orienta azio, se nenio malhelpas tion. Se ni esperantistoj vere volas la tutmondan pacon, ĉia diskuto fruktodonos al ni.
mihxil (显示个人资料) 2010年10月12日上午6:37:34
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi konvinkiĝis ke la nobelpremio por Liu estis bona decido. Almenaŭ min ĝi rekonsciigis pri la malbona situacio en Ĉinio rilate al libera parolo kaj homaj rajtoj. Do tio probable signifas ke samo okazis al multaj aliaj homoj. Per sia reago la ĉina registaro nur konfirmis sian propran fiecon. Ĝi klare montris sian 'veran vizaĝon'. Mi scivolas kio nun okazos. Probable ili ne liberigos Liu'n, nek elĵetos lin el la lando. Li sukcesis tamen komuniketi al la ekstera mondo, kaj ekz. dediĉis la premion al la viktimoj de 1989. Ke tio eblas, eble signifas ke li tamen estas traktata almenaŭ kun iom da digno. Oni povas tial esperi ke oni kaŝe tamen paroletas kun homoj kiaj li, kaj ke iom post iom la situacio iom pliboniĝos.
Pri nord-koreio ne eblas multon diri. Tiu nova Kim estas provizore nek bona nek malbona, ĉar ni scias tute nenion pri li, krom ekde kelkaj tagoj kiel lia vizaĝo aspektas. La totalisma reĝimo mem tamen estas ankoraŭ terura kaj tute malaprobinda.
zan (显示个人资料) 2010年10月12日上午8:14:45
Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos same kiel sovet-unio kaj jugoslavio.
Mi ne povas tute neigi ĉi tiun opinion. Se nuna ĉinio disfalos kaj okazos pli terura milito(eble helpe de aliaj landoj), pli da homoj mortos ol nunaj viktimoj.
Tiel pensite, kiu estas malpli malbone, ĉu liberiĝi politike kun milito, ĉu elteni malliberecon kun pseŭda paco?
Miland (显示个人资料) 2010年10月12日上午10:04:11
zan:Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos .. kiu estas malpli malbone, ĉu liberiĝi politike kun milito, ĉu elteni malliberecon kun pseŭda paco?Miaopinie tio estas falsa dilemo. Ne necesas ke la demokratiiĝo de Ĉinio estu akompanata de ĥaoso. En Sud-Afriko oni proponis similan dilemon: nejusta regadsistemo kontraŭ ĥaoso. Sed fine la lando stabile demokratiiĝis. Temas pri bona organizado kaj edukado de regontoj.
mihxil (显示个人资料) 2010年10月12日下午7:37:12
zan:Mi zorgas, ke tiuj ĉinoj enkarceriĝus, kiuj esprimus sian opinion kontuaŭ ĉina registaro eĉ se esperante. Se tiel, mi ne rajtas demandi al ĉinoj pri iliaj opinioj. Ĉar pli gravas homaj vivoj ol senrespondeca justeco.Se la ĉinoj en ĉi tiu ejo ne kuraĝas respondi pri tiu ĉi temo, ĉar ili antaŭvidas realajn koncekvencojn, tiam ili ne faru. Sed tio ja des pli pruvus ke io tute ne estas en ordo tie.
zan:Ni povas esperi ke la ĉina registaro ne konsistas el nur idiotoj kaj ke efektive ja ekzistas iom da bonvolo tie. Eble laŭgrada pliboniĝo ja okazos. En Ĉinio aferoj okazas malrapide.
Ĉina ĵurnalo(環球時報 10/11?) skribis: se en ĉinio realiĝos la demokratiigo, ĉinio disfalos same kiel sovet-unio kaj jugoslavio.
Mi ne povas tute neigi ĉi tiun opinion. Se nuna ĉinio disfalos kaj okazos pli terura milito(eble helpe de aliaj landoj), pli da homoj mortos ol nunaj viktimoj.
Nikolaj73 (显示个人资料) 2010年10月12日下午8:51:37
zan (显示个人资料) 2010年10月13日上午12:09:38
Miland:Miaopinie tio estas falsa dilemo. Ne necesas ke la demokratiiĝo de Ĉinio estu akompanata de ĥaoso. En Sud-Afriko oni proponis similan dilemon: nejusta regadsistemo kontraŭ ĥaoso. Sed fine la lando stabile demokratiiĝis. Temas pri bona organizado kaj edukado de regontoj.Sud-Afriko devus esti regata de veraj afrikanoj sed ne de "blankuloj". De komence "blankuloj" havas neniun rajton tie. Tamen ili jam longe loĝas tie, tiel ke ili estas permesitaj kunloĝi tie. Tion bone sciis okcidentuloj mem. Do, la demokratiiĝo de Sud-Afriko relative orde iris.
Sed pri Ĉinio la situacio ŝajnas alia.
zan (显示个人资料) 2010年10月13日上午12:32:26
Nikolaj73: Ĉu demokratiiĝo de la lando kaŭzos disfalon? nu, verŝajne, Tibeton kaj Ujgurujon Ĉinio perdus tiuokaze, tamen, tiuj teritorioj ne estas kerno de ĉinujo mem.Mi timas ja pri tio. Se Ujgurujo apartiĝos dis de Ĉinio, ĝi fariĝos amiko de islamaj landoj. Tio estas natura sekvo, ĉu ne? Kaj se tiel iros, usono kaj amikoj de usono silente rigardos tion? Ili kaŭzos militon en Ujgurujo. Kiel estos pri Tibeto? Mi ne imagas, sed aliaj landoj eble batalos en Tibeto por starigi tibetan registaron, kiu obeas ilin.
Kompreneble mi deziras ĉinion kviete kreskigi ĝian demokrariiĝon per edukado. Sed ne sufiĉas nur tio.
Nikolaj73 (显示个人资料) 2010年10月13日上午6:55:35
zan (显示个人资料) 2010年10月13日上午9:53:04
Sed tiuj, kiuj malhelpas la sendependiĝon de Ujgurujo, estas ne nur Ĉinio sed ankaŭ Usono kaj aliaj landoj inkluzive de ni.