Więcej

Persona legitimilo

od dobri, 25 października 2010

Wpisy: 14

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 27 października 2010, 17:12:03

Kara Horsto!
Ĉu krom pasporto aŭ stirkarto ekzistas nun en Germanio ankaŭ ĝenerala legitimilo, kiun havas fakte ĉiuj?

horsto (Pokaż profil) 27 października 2010, 20:02:15

dobri:Kara Horsto!
Ĉu krom pasporto aŭ stirkarto ekzistas nun en Germanio ankaŭ ĝenerala legitimilo, kiun havas fakte ĉiuj?
Saluton dobri,
ne, la pasporto estas la unusola legitimilo, kiun ĉiu devas havi. La nova formato de tiu pasparto havos tiujn ecojn, kiujn mi priskribis pli supre. Ĉu ekzistas similaj planoj en aliaj landoj?

Greedn (Pokaż profil) 30 października 2010, 11:48:16

horsto:
La nova formato de tiu pasparto havos tiujn ecojn, kiujn mi priskribis pli supre. Ĉu ekzistas similaj planoj en aliaj landoj?
Tri-kvar jarojn antaŭe en Rusio aperis novspecaj elektronikaj eksterlandaj pasportoj, kiuj enhavas la elektronikan icon kun diversaj bioinformaĵoj pri posedanto: DNA, iriso ktp.
Sed la civitanaj pasportoj estas nur paperaj, kiujn bone priskribis Nikolaj73

dobri (Pokaż profil) 8 listopada 2010, 17:22:28

Eble mi aldonu, ke la paperan pasporton en mia lando aĉetas nur homoj, kiuj pretas vojaĝi eksterlanden. Kontraŭe la personan legitimilon devas havi ĉiuj civitanoj pli aĝaj ol 15 jaroj. La elektronikaj legitimiloj estas "muziko de estonteco".

Wróć do góry