Ŝi lavas ŝin mem.
dari Chainy, 4 November 2010
Pesan: 5
Bahasa: Esperanto
Chainy (Tunjukkan profil) 4 November 2010 20.27.55
Ŝi lavas alian virinon kaj ŝi faras tion sen helpo de iu alia homo.
Nu bone, stranga frazo, sed nur ekzemplo...
Kaj la diferenco inter:
1. Ŝi lavas sin
2. Ŝi lavas sin mem.
- Laŭ mi, la 'mem' nur emfazas la 'sin', por ke ni nepre komprenu, ke ŝi ne lavas iun aŭ ion alian krom si mem! Ĉu mi pravas?
Kirilo81 (Tunjukkan profil) 4 November 2010 21.14.57
"Ŝi lavas sin mem." estas iom redunda, eble por emfazi, ke neniu alia persono ludas rolon ĉi-situacie (ekzemple parolante pri juna infano, kiu ĵus lernis lavi sin).
antoniomoya (Tunjukkan profil) 4 November 2010 21.28.38
"Ŝi mem lavas ŝin".
Amike.
horsto (Tunjukkan profil) 5 November 2010 16.29.43
antoniomoya:Mi dirus, por eviti konfuzojn: "Ŝi mem lavas ŝin".+1
Roberto12 (Tunjukkan profil) 13 November 2010 20.51.57
Ankaŭ, mi volas diri ke mi kredas ke la subaj pravas:
Ŝi mem lavas lin = "she herself washes him"
Ŝi lavas lin mem = "she washes him himself"
T.e. la adjektivo mem modifas tiun apud kiu estas ĝi.