Aller au contenu

Originala filmeto en Eo "Cent"

de qwertz, 20 novembre 2010

Messages : 6

Langue: Esperanto

qwertz (Voir le profil) 20 novembre 2010 19:21:18

KIAaze (Voir le profil) 21 novembre 2010 12:04:52

Mi jam konis ĉi tiu ŝerco. ^^
Sed ĝi estas ĉiam bona vidi novajn filmojn en Esperanto. ridulo.gif

maratonisto (Voir le profil) 21 novembre 2010 13:06:27

KIAaze:Mi jam konis ĉi tiun ŝercon. ^^
Sed ĝi oni estas ĉiam bona vidi novajn filmojn en Esperanto. ridulo.gif

KoLonJaNo (Voir le profil) 21 novembre 2010 14:36:28

Saluton!

maratonisto:
KIAaze:Mi jam konis ĉi tiun ŝercon. ^^
Sed ĝi oni estas ĉiam bonae vidi novajn filmojn en Esperanto. ridulo.gif
Mi devas konfesi, ke eĉ tiu cenzurita versio amuzis min. senkulpa.gif

Kolonjano

KIAaze (Voir le profil) 21 novembre 2010 14:55:17

Dankon por la korektadojn.

Kial ĝi(?) ne estas korekta/e(?) diri:
"ĝi estas ĉiam bone vidi novajn filmojn en Esperanto."
?

KoLonJaNo (Voir le profil) 21 novembre 2010 16:07:49

Saluton!

KIAaze:Dankon por la korektadojn.
(Ankaŭ korektado estus bona.)

KIAaze:Kial ĝi(?) ne estas korekta/e(?) diri:
"ĝi estas ĉiam bone vidi novajn filmojn en Esperanto."?
Kiu estu tiu mistera ĝi?

Mi ne scias. rideto.gif

Ni ŝanĝu la vortordon:

Vidi novajn filmojn en Esperanto ĉiam estas bone.

Ĉu vi enmetus la vorton ĝi ien en tiun ĉi frazon?

Esperanto ne estas la angla (nek la germana nek la franca nek ...).

Jen kial ne estas ĝuste diri ekz.

*Ĝi pluvas.

sed simple

Pluvas.

Kolonjano

Retour au début