إلى المحتويات

Kion vi hodiaŭ faris por pli bona mondo?

من Andreo Jankovskij, 1 ديسمبر، 2010

المشاركات: 24

لغة: Esperanto

Leporino (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2010 3:25:03 م

Mi ŝoforis mian filinon al ŝia koramiko, kiu loĝas en la apuda vilaĝo. Ordinare ŝi biciklas la du kilometrojn, sed estas malvarme (-4 °C) kaj neĝas.

Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2010 12:43:11 م

mi bakis panon...

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2010 5:57:28 م

vidas vandenis:Mi purigis la fumtubon de mia loĝejo. Ĉu Vi scias kio tio estas?
Ĉu vi loĝas en vilaĝo?

Verŝajne tio estas fum-tubo sur la domo.
En la litova: dūmtraukis, kaminas

glaciurso (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2010 11:54:06 ص

Hieraŭ mi ne uzis mian aŭton. Bedaŭrinde hodiaŭ mi ne povas eviti tion...

nikko (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2010 11:59:30 ص

Hieraŭ, revenante hejmen, mi donis 50 rublojn al malriĉa ulo en strato. Malmulte, tamen li apenaŭ esperis je tio. Sufiĉos por aĉeti iom da vodko. (Ĉi tie estas frostoj nun)

cshtarkov (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2010 9:59:17 م

Hodiaŭ, mi helpas unu avino kruci la strato. Fakte, ŝi demandas min "ĉu mi povas kruci la strato kun vi?" kaj mi konsentis. Agrabla avino.

Ankaŭ, mi partoprenis en la projekto "Aĉeti kaj doni" (Kupi i Dari en la bulgara) de Rotaract kaj Interact en mia urbo - Varna. La ideo estas ke homoj, kiuj eniras la aĉetejo por aĉeti iun por si, povas aĉeti iun por la malriĉuloj kaj infanoj, kiuj ne havas gepatrojn kaj ni donas tiujn produktojn al ili. La projekto iĝas dufoje ĉiu jaro kaj ni ĉiam havas mirindajn rezultojn.

bagatelo (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2010 10:12:08 م

vidas vandenis:Mi purigis la fumtubon de mia loĝejo.Ĉu Vi scias kio tio estas?
Mi certe scias kio ĝi estas; mi havas du el ili ĉi tie, unu por la kameno kaj alia por la kuirforno. Mi ne deziras nun purigi ilin tamen. Pro la neĝo kaj la glacio sur la tegmento, estas tro danĝera!

manu_fr (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2010 7:25:32 م

Saluton
Hodiaŭ mi faris sangdonon.
Kiel kutime oni prenas al mi samtempe kaj sangon kaj platetojn. La sango estas ruĝa, kaj la platetoj estas flavaj
Por via informo, la dono de platetoj tre utilas al kuracado de leŭkemioj : ĝi daŭras cirkaŭ 70 minutoj, sed povas savi 3 infanojn de kancero, aŭ 1 adulto. La dono tute estas sendolora.
Dum tiu periodo de Kristnasko, neniu pensas al infanoj, kiuj restas en la malsanulejoj...
Kial ne doni sangon ankaŭ ?
Facile !

amike
Manu rideto.gif

rano (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2010 8:10:05 م

mi donacas komputilpovumon por sciencistoj per
worldcommunitygrid

Andreo Jankovskij (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2010 10:28:27 م

Hodiaŭ mi faris sangdonon.
Kaj mi ĝis nun timas tion fari.

عودة للاعلى