訊息: 65
語言: Esperanto
nikko (顯示個人資料) 2010年12月8日上午5:58:12
antoniomoya (顯示個人資料) 2010年12月8日上午11:18:46
Unue pro sia vastega malfacileco rilate al la elparolo. Vi devas lerni elparoli ĈIUN vorton kiun vi renkontas.
Antaŭ Esperanto, mi intencis lerni la Globish de Jean-Paul Nerrière. Mi jam sufiĉe konis tiujn 1500 vortojn kiujn li proponas. Sed kiam mi konsciis ke mi devis lerni la elparolon de ĈIUJ tiaj vortoj (mi nur scias legi la anglan, miamaniere), mi turniĝis al Esperanto, kaj lasis por ĉiam la ideo paroli la anglan.
Due pro la sono de la lingvo. Ĉiufoje mi aŭdas precipe usonanoj, ŝajnas al mi esti aŭskultanta la anason Donald (bonvolu nia usona amikaro pardoni min).
Kaj trie pro sia ega malfacileco rilate al reguloj, esprimoj kaj ankaŭ vastega vortaro (saksa kaj latina samtempe).
Ne strange ke vi bezonu lerni diligente la anglan dum almenaŭ 10 jaroj (kaj tamen, vi neniam estos konfuzita kun denaskulo).
jan aleksan (顯示個人資料) 2010年12月8日下午1:47:29
Alia afero estas la granda nombro da malsamaj akĉentoj, kiu faras ke kelkfoje, eĉ por tiuj kiuj scipovas ĝin, paroladoj aspektas tute fremdaj.
sudanglo (顯示個人資料) 2010年12月8日下午3:49:59
1. Tre multaj vokalsonoj (se mi bone memoras, sur la tabeloj fonetikaj, kiuj oni pendigas en lernejoj de la angla por alilanduloj, oni listigas 20). Pro tio estas multaj mallongaj vortoj.
1(a) En la brita norma prononco, eĉ vokalsonoj kiuj ne estas oficiale diftongoj tendencas al ne tute pure unuvokala prononco.
1(b) La ĝusta silaba ritmo estas tre grava por sin komprenigi. Kaj ofte pli grava ol ekzakta vokala kvalito - ne-akcentitaj vokaloj estas de varia aŭ ne-tro-difinita kvalito.
2. Tamen je la plus flanko, ĝia gramatiko estas iom simpla (morfologie) kompare kun aliaj Eŭropaj lingvoj.
Ekz neniu gramatika genro, malmultaj ne-regulaj pluraloj, tre simplaj konjugacioj (estas neregulaj verboj sed en ĉiu kazo nur necesas memori tri formojn). Ankaŭ la substantivoj ne deklinacias, kaj neniu neceso akordigi adjektivojn
3. La verbo portas multe pli da signifo ol kutimas en certaj aliaj Europaj lingvoj. Ne nur ofte estas 3-4 verboj kie en alia lingvo estus unu, sed ankaŭ ĉiu verbo portas subtilan signifon laŭ la tenso. Tiu lasta punkto estas granda stumblilo por lernantoj alilandaj.
4. Abundas idiotismaj esprimoj, kiujn necesas mastri.
5. La vortaro estas enorma - eble la plej granda inter ĉiuj lingvoj de la planedo. Tio venas (a) pro la longa historio de ĝia uzado fare de granda parolantaro por tre multaj diversaj celoj (b) pro la konstanta prunto de vortoj el aliaj lingvoj tra la tuta mondo - ne forgesu ke la Brita Imperio estis la plej mondskala.
6. La literumado estas plenŝtopita de historiaj kuriozaĵoj, tiel ke por unu sono estas diversaj literumadoj kaj unu sinsekvo de literoj povas prononciĝi diverse.
7. Intonacio/akcentado ludas gravan kaj subtilan rolon en la efektiva komunika valoro de la frazo. Miskompreno de la sinteno/intenco de ne-denaskuloj estas facila pro tio.
8. Ofte okazas ke formoj de vortoj parencaj en signifo sed en diversaj vortkategorioj havas nenion komunan (tio rilatas al punkto. 5.)
Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?
Koracio (顯示個人資料) 2010年12月9日上午8:46:39
2. Ĝi ne estas malriĉa: ĝi havas ĝian vortostokon plena; la plej vasta vortaro enhavas 1 milionon da vortojn.
Ĝi havas ankaŭ ĝian vastan literaturon.
3. La beleco de la lingvoj estas subjektiva. Se vi iun lingvon aŭdas, vidas, gustas, palpatas, odoras malbela, aŭ malbona, tiu estas via gusto. Ĉiuj lingvoj povas beli, aŭ malbeli.
sudanglo (顯示個人資料) 2010年12月9日上午10:13:45
Tamen estas notinde kiel ofte francoj parolas pri la beleco de sia lingvo dum angloj tre rare esprimas tian senton rilate la anglan.
Persone mi tute ne partias kun la vidpunkto ke ĉiuj lingvoj estas egalaj. Estas evidente, ke lingvo kiel la angla ne samrangas kun tiu de eta tribo en la mezo de la amazona ĝangalo.
dobri (顯示個人資料) 2010年12月9日下午7:16:21
Tial mi ĝis nun ne kapablas flue ĝin paroli. Sufiĉe bone mi komprenas nur la fakajn tekstojn precipe kun grafaĵoj aŭ tabeloj.
Laŭ mia opinio ĝi restas la plej grava lingvo de la homaro, eĉ kiam multaj samideanoj kontraŭos tion.
La lingvon bone pritaksis "sudanglo". Dankon pro la klarigo! Parenteze gratulon al via morgaŭa naskiĝtago!
tommjames (顯示個人資料) 2010年12月10日上午10:31:33
sudanglo:Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?Vi ial forgesis mencii la positivajn, facilajn trajtojn de la lingvo.
kingkat (顯示個人資料) 2010年12月18日下午2:48:20
vidas vandenis:Ĉe ni oni diras:se vi volas ĝuste prononci anglan,metu en vian buŝon varmegan terpomon.Mi kredas, ke por bone prononci la anglan sufiĉas plenigi la buŝon kun akvo kaj gargari.
Vesna (顯示個人資料) 2010年12月18日下午2:53:14