Meddelanden: 65
Språk: Esperanto
saullawl (Visa profilen) 5 januari 2011 07:07:28
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Emo alvoki anstataŭ klare nomi. Per nura lego ne eblas tuj kompreni, ke "soft shoulder" estas senpava vojbordero; oni devas peti klarigon.Tre bonaj eksemploj de la multaj dirmanieroj obskuraj de Angla!
"Standing" kiel substantiv-vorto ne kutime signifas "staro" sed "famo". Sed "No standing" signifas nek "ne staru", nek "sen famo", sed "ne parkumu".
"Top-down" povas signifi interalie "de ĝeneraleco precizecon" sed havas ankaŭ plenan aron de aliaj kontekst-dependaj signifoj…
Mi pensas ke la angla estas malgracia al multaj gehomoj (kaj al mi) ĉar:
- La multaj dirmanieroj kulturaj kaj historiaj
- Ĝia gramatiko estas malregula.
- Ĝia ortografio estas pli malfonetika. (Moltaj parolantoj denaskaj ne povas literumi ĝuste)
- Ĉiu vokalo reprezentas multaj sonoj
Ankaŭ, ekde uzo, la frazostrukturo baza estas fine rekordata en mia menso.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Sed per KingKat, mi ne scias ĉar la Angla estas naŭza al li. Ĉiu havas... prefero(??)
ceigered (Visa profilen) 5 januari 2011 15:20:40
yyaann:Ne - "standing" kaj "parking" en la angla lingvo ne estas la sama, almenaŭ en la angla de aŭstralio.sudanglo:Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?Sed "No standing" signifas nek "ne staru", nek "sen famo", sed "ne parkumu".
"No standing" = ne ĉesigu la veturilon (dum la motoro ankoraŭ estas aktiva), ekzemple dum pasaĝero faras taskon ekster la veturilo kaj, atendante, la ŝoforo sidas en la veturilo.
Do, ni diras "standing", ĉar la senco estas kvazaŭ la veturilo staras kaj forirpretas.
"No parking" = la motoro de la veturilo ne estas aktiva.
Do, veturile:
"standing car" = Parkumanta veturilo kun aktiva motoro.
"parked car" = Parkumita veturilo kun neaktiva motoro.
"sitting car" = nemoviĝanta sed atendanta veturilo (ekzemple ĉe stratkruciĝo).
Fakte, ĝi estas iomete intuicia sistemo, sed la anglaj vortoj por "stari" kaj "sidi" ne estas uzeblaj kiel en aliaj eŭropaj lingvoj (nu, eble oni povas uzi ilin kiel en la ĝermanaj lingvoj, sed ne kiel la latinidaj lingvoj, aŭ tion mi kredas).
"Top-down" povas signifi interalie "de ĝeneraleco precizecon" sed havas ankaŭ plenan aron de aliaj kontekst-dependaj signifoj…Mi ne scias multajn definojn por "top-down"... Ĝi estas tre simpla al mi. "Top-down" nur vere signifas ion pri hierarĥio. Do "top-down" estas iomete kiel "(el)supre-suben", kiel hierarĥio.
Ĉu oni komprenu "short breathing exercice" kiel "ekzerco pri mallonga spirado" aŭ kiel "mallonga ekzerco pri spirado"?
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
... Aŭ ne!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kutime, "short breath exercise" = ekzerco pri mallonga spirado, kaj "short breathing exercise" = mallonga ekzerco pri spirado.
Sed, kutime, ne ekzistas "short breath exercise" ĉar ĝi estas esence "short breathing exercise"
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
(ankaŭ estas multaj metodoj por klarigi tiaj frazoj, kiel uzi "ability", do "short breathing ability exercise" ktp.)
ceigered (Visa profilen) 5 januari 2011 15:39:39
sudanglo:Mi ne faris kalkulon, sed mi supozas ke la Eŭropaj lingvoj estas parolataj denaske kaj ankaŭ kiel duan lingvon far multe pli da homoj ol loĝas en Ĉinujo.Jes. Mi faris (malbonetan) kalkulon, kaj mi kredas ke native kaj duanlingve (flue aŭ preskaŭ flue) estas da parolantoj:
Es: 417 m
En: 508 m
Pt: 191 m
Ru: 277 m
De: 101 m
Fr: 128 m
It: ĉirkaŭ 80 m (65 m denaske, 14 duanlingve en Eŭropo, kaj estas ĉirkaŭ 300,000 + parolantoj en Aŭstralio, mi ne scias pri aliaj nacioj).
Pl: 44 m
Uk: 47 m
Ro: 26 m
Nl: 20 m
Sv+Dk+No+Is: 30 m
Afrikansa: 16 m
(KTP)
Do:
1869+ miliono da parolantoj de la okcidentaj hindeŭropaj lingvoj. ~ 1200+ miliono da parolantoj de tiu nombro estas forte influitaj de la latina lingvo. ~ 300-500+ miliono da parolantoj de tiu nombro estas forte influitaj de la rusa lingvo (inkluzive de rusaj parolantoj). ~ 700+ m forte influitaj de la angla lingvo (inkluzive de anglaj parolantoj).
(Miaj nombroj de parolantoj estas origine de Vikipedio, do se ili estus malĝustuj, miaj kalkulo estus ankaŭ malĝusta
maratonisto (Visa profilen) 8 januari 2011 09:39:36
kingkat:Sed ekzistas unu lingvo, nur unu en la mondo, kiu mi ne povas studi kun plezuro, kiun mi neniam emis lerni, kiun mi neniam ŝatis. Unu lingvo, kiu ŝajnas al mi naŭza tiam, kiam mi aŭdas iun parolante ĝin, kiam mi legas ĝin, kiam mi provas studi ĝin. Ĉiam estis tiel. Tiu ĉi lingvo estas la angla.Vi povas malŝati iun lingvon, sed Vi ne devas trumpeti pri tio. Kiel Vi ne devas paroli, se Vi malŝatas iun personon.
Oni povus pensi, ke mi malamas la anglan pro tio, ke mi sentas ĝin kiel altrudo aŭ pro tio ke ĝi estas la lingvo de Usono kaj al mi ne ŝatas Usono, sed tio ne estas la esenca kialo. Temas pri io plu, pri la lingvo mem: la angla havas ion, kio al mi ŝajnas profunde nauza; mi ne scias ekzakte kio ĝi estas, sed ĉiam estas tie.
Kiel mi diras, mi ĝojas kun ĉiuj lingvoj, mi ricevas grandan plezuron per iu ajn lingvo de la mondo. Escepte per la angla, kiu nur povas alporti al mi malagrablajn sensaciojn. kial okazas tio al mi? Kiu klarigo vi povas doni? Ĉu tio okazas ankaŭ al vi? Ĉu la angla estas objektive fuŝa lingvo, lingvaĉo malsona, malbela, malriĉa, naŭza? Se ne, kial mi vidas ĝin tiel?
vejktoro (Visa profilen) 10 januari 2011 05:14:53
Tiel ĉi-tiu mondo devas ŝajni terurega al vi!
Oni trovas la anglan lingvon ĉie. Ebla vi povas provi oreloŝtopilojn.