Поруке: 12
Језик: Esperanto
crescence (Погледати профил) 16. децембар 2010. 18.51.11
Kie trovi uzmanieroj de la vorto "ĉi" ? Ĉu oni ĝin skribas antaŭ aŭ post la vorto ? "ĉi tie" aŭ "tie ĉi" ? Streketo aŭ ne ? "ĉi tie" aŭ "ĉi-tie" ? ktp.
Dankon al vi.
tommjames (Погледати профил) 16. децембар 2010. 18.59.12
darkweasel (Погледати профил) 16. децембар 2010. 19.04.19
En kombino kun tabelvorto, oni ne metas streketon. Oni skribu ĉi tie, kaj ne *ĉi-tie.
Ofte oni renkontas esprimojn kiel ĉi-foruma diskutado = "diskutado en tiu ĉi forumo". Kiam oni tiel kombinas ĉi kun E- aŭ A-vorto, oni ja skribu streketon, kaj oni metu ĉi antaŭ la koncernan vorton.
Fojfoje oni renkontas esprimojn kiel ĉi forumo - mallongigo de ĉi tiu forumo. Tiaokaze oni ne metu streketon. Tio estus same mallogika kiel skribi *la-forumo aŭ *tiu-forumo. Krome, tiajn formojn oni ĉiuokaze uzu ŝpare, ĉar laŭ PMEG iuj malkonsilas ilin.
crescence (Погледати профил) 17. децембар 2010. 17.35.11
Do :
ĉi tiu
ĉi tie
sed :
ĉi-homo
ĉi-vorto
La vortaranĝo "ĉi tiu foruma diskutado" estas stranga...
darkweasel (Погледати профил) 17. децембар 2010. 17.37.40
crescence:Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo - mallongigoj de la pli oftaj tiu ĉi homo, tiu ĉi vorto. Oni ne metas streketon inter ĉi kaj O-vorto, sed ja inter ĉi kaj A- aŭ E-vorto.
ĉi-homo
ĉi-vorto
Eble tio ŝajnas al vi mallogika, sed la saman oni faras kun similaj vortoj: tiu nokto - tiu-nokta dormo (aŭ tiunokta dormo).
crescence (Погледати профил) 17. децембар 2010. 17.59.12
darkweasel:Mi kredis, ke mi trebone komprenis la lecionon !
Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Dua ekzerco :
ĉi tiu
ĉi tio
ĉi tie
ĉi homo
ĉi vorto
ĉi-historia libro
ĉi-hejme
darkweasel (Погледати профил) 17. децембар 2010. 18.29.30
crescence:✔darkweasel:Mi kredis, ke mi trebone komprenis la lecionon !
Ne - oni diras ĉi homo, ĉi forumo![]()
Dua ekzerco :
ĉi tiu
ĉi tio
ĉi tie
ĉi homo
ĉi vorto
ĉi-historia libro
ĉi-hejme
Rogir (Погледати профил) 18. децембар 2010. 11.36.08
darkweasel (Погледати профил) 18. децембар 2010. 12.32.28
Rogir:Ne uzu ĉi sen alia tabelvorto antaŭ substantivo (o-vorto).Vidu la PMEG-ligilon donitan de tommjames. Kvankam tion eble ne ĉiuj akceptas, PMEG opinias ĝin ebla. Certe estas pli "bonstile" skribi tiu ĉi homo ktp.
chicago1 (Погледати профил) 03. јануар 2011. 20.24.57
Me vidis la antaŭa mesaĝo pri la vorton "ĉi." Mi lernigis Esp de profesoro en Madison (Univ de Wisconsin) kiu volis ŝanĝi kelkaj aĵoj d'Esp - inkluzive la markilo "ĉi" en laj korelativoj. Li odiis la uzon da "ĉi" kiel la universala markilo pro laj korelativoj, kauze de la konfuzo kun "ĉi" kiel "this" (au "ce" en la franca). Ĉu vi vidis konfuzon kun tion? (Li rezonis uzi "ĉu-" anstataŭe...kiel ĝi'stas simila al "tout" en franca..)